글: 5
언어: Esperanto
Frano (프로필 보기) 2026년 9월 13일 오전 7:48:35
"la nombro de la X"
kaj
"ia nombro da Y"
Ĉu vi povas klarigi la specifaĵojn de ilia uzado? Dankon.
Altebrilas (프로필 보기) 2026년 9월 13일 오후 12:41:04
La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.Mi prefere uzus "iun", ĉar tiu nombro estas tia, kian oni nomas "entjero".
Frano (프로필 보기) 2026년 9월 14일 오전 4:55:32
Altebrilas:La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.Dankon!
Bedaŭrinde, mia "neŭra reto" jam malbone lernas el (la? iu?) nombro de (da?) (la? iuj?) ekzemploj.
Ĉu vi povus formuli ĝeneralan regulon?
Altebrilas (프로필 보기) 2026년 9월 14일 오전 9:05:38
Laŭ PreVo, uzi ia, kia... anstataŭ iu, kiu... estas evitinde, sed Zamenhof mem toleris tion.
mitchalstarc (프로필 보기) 2026년 9월 25일 오후 5:01:03