შეტყობინებები: 3
ენა: Esperanto
fj500 (მომხმარებლის პროფილი) 11 ნოემბერი, 2026 02:37:46
Longe mi ne ensalutis. Ĉi tiu forumo ne estas tre aktiva, do estus bone, se ni ĉiuj parolus pli ofte. Mi venas de Ĉinio. Pro retregulaj politikoj, multaj platformoj ne estas alireblaj por ni, do ni povas nur babili kaj interŝanĝiĝi per Esperanto ĉe lernu.net. Se vi volas demandi min ion pri Ĉinio aŭ pri aliaj aferoj, mi tre volonte respondos.
TED110 (მომხმარებლის პროფილი) 11 ნოემბერი, 2026 08:31:38
Saluton fj500!
amigueo (მომხმარებლის პროფილი) 11 ნოემბერი, 2026 09:19:24
fj500:Longe mi ne ensalutis. Ĉi tiu forumo ne estas tre aktiva, do estus bone, se ni ĉiuj parolus pli ofte. Mi venas de Ĉinio. Pro retregulaj politikoj, multaj platformoj ne estas alireblaj por ni, do ni povas nur babili kaj interŝanĝiĝi per Esperanto ĉe lernu.net. Se vi volas demandi min ion pri Ĉinio aŭ pri aliaj aferoj, mi tre volonte respondos.Dankon pro via saluto, fj500!
1
Vi malfermas gravan pordon al de Lernu forumo. Se interretaj limigoj separas Cxinion de ekstera mondo, Lernu ial specialas kaj potenciale interesas al multaj cxinoj kaj sekve al multegaj necxinoj. Rimarku ke en la forumo oni povas uzi ajnan lingvon.
2
Nun mi malkovras avantajxon de la teknika, estetika, partoprena kaj amikiga malabundo aux manko de la forumo. Gxi havas malsxikan aspekton (gxi korespondan al homoj kiuj artikolis 1000-5000 vortojn en cxiu mesagxo) kaj la partopreno estas eta (eble po 2 mesagxoj por tago). Multaj mesagxoj de cxi jaro ricevis 5 mil legantoj aux pli. Tio sxokas. Eble la forumanoj timemas aux prudentas kaj do nur legas? Eble cxiu leganto legas frazon, fermas Lernu, meditas la frazon, malfermas Lernu kaj legas sekvan frazon kaj dauxrigas per sama metodo gxis la fina frazo?
3
Aliflanke, estas normale ke lernanto timemas paroli kaj skribi por nekonatoj.
Kelkaj spertaj parolantoj puvus enkuragxigi la timemajn frazmeditantojn skribi iometete.
Tio funkcius iel kiel la onkloj de Katalin Kovaks,
aux kiel la teamoj kiuj gardas bonfarton de cxiuj parohxanoj per oftaj vizitoj aux telefonadoj. Frato, cxu vi legas regule la biblion? Cxu vi cxeestas la periodajn kunsidojn de la eklezio? Kiuj estas viaj problemoj, ho kara frato? Cxu mono, sano, amo, religiaj duboj?...... Ne priridu. Per tiaj teamoj la kristanoj cxu katolikaj cxu protestantaj gajnas baloton post baloto por iliaj respektivaj politikaj kandidatoj en Latinoameriko.
4
Mi lernas strebe la cxinan lingvon. Mi sxatus koni per rekta interparolo pri la cxinoj, pri konkretaj cxinoj. Mi konas la cxinajn restoraciejojn ekster Cxinio. Lernu havas grandan avantagxon minaci stabilon de neniu sxtato. Lernu povas logxi nian komunikadon kaj nereprocxeblan amikecon.
5
Post maljena introduko (tre lontana al la 5000 vortoj de la antikvaj averagxaj partoprenantoj de Lernu), mi demandas konkrete al vi kara fj500.
Kio altiras vin en Esperanto?
Kiom da Esperantoparolantoj estas en Cxinio?
Cxu vi havas amikojn per Esperanto?
Cxu vi aktivas kiel proselitisto ?
Cxu vi havas hobiojn per Esperanto?
Kiuj estas viaj projektoj por la mondo per aux pri Esperanto ?
Cxu vi gajnas monon per Esperanto?
Cxu verkis?
Cxu cxu cxu kiel antikvaj trajnoj.
Dankegon, kara fj500.