Zum Inhalt

Ludo Omarujo

von Oŝo-Jabe, 24. Januar 2009

Beiträge: 6

Sprache: Esperanto

Oŝo-Jabe (Profil anzeigen) 24. Januar 2009 21:05:46

Reguloj:
-Ĉiuj ekludos kun 10 omarujoj.
-Ĉiutage, ludantoj elektos la lokojn de ŝlia(j) omarujo(j) ('surmarborde' aŭ 'enmare').
-Ĉiutage, la vetero estos decidita per magia ĵetkubo.
--Se la vetero estas bona (Okazos se la vetero de la antaŭa tago estis bona kaj la ĵetkubo tekstas 1-5, aŭ se la vetero de la antaŭa tago estis malbona kaj la ĵetkubo tekstas 6)
Surmarborda omarujo kaptas omarojn kun valoro de €2 kaj
Enmara omarujo kaptas omarojn kun valoro de €5.
--Se la vetero estas malbona (Okazos se la vetero de la antaŭa tago estis bona kaj la ĵetkubo tekstas 6, aŭ se la vetero de la antaŭa tago estis malbona kaj la ĵetkubo tekstas 1-5)
Surmarborda omarujo kaptas omarojn kun valoro de €10 kaj
Enmara omarujo estas perdita.
-Ĉiutage, post omarkaptado, vi vendos la omaro(j)n, kaj aĉetos omarujo(j)n per la mono de via(j) omarkapto(j).
-Post 20 tagoj, la ludo finos, kaj tiu, kiu estas kun pli omarujojn ol ĉiualia gajnos.

Se vi volas ludi, montru la lokon de via omarujon por la unua tago (Surmarborde: XX, Enmare: XX). Kiam estas 5 ludantoj, ni povos ekludi.

Rogir (Profil anzeigen) 27. Januar 2009 13:32:18

Kia estas la vetero komence?

sergejm (Profil anzeigen) 27. Januar 2009 13:54:28

Kiom kostas nova omarujo?
Eble pli bona venkokondiĉo estas: kiu havas pli da mono en la fino de la ludo, tiu venkas.

Oŝo-Jabe (Profil anzeigen) 28. Januar 2009 02:58:18

Rogir:Kia estas la vetero komence?
Bona.

sergejm:Kiom kostas nova omarujo?
€2,00

sergejm:Eble pli bona venkokondiĉo estas: kiu havas pli da mono en la fino de la ludo, tiu venkas.
Bona propono, sed tia venkokondiĉo ne funkcios, ĉar vi devas aĉeti omarujo(j)n, se vi povas (do €0-1 estas tiom da mono, kiom oni povas havi, ĉe la fino de la tago.)

rosto (Profil anzeigen) 29. Januar 2009 12:14:09

Mi ne komprenis pri magia ĵetkubo. Ĉu vere ĝi devas esti magia? Per kia magio ĝi funkcias, ĉu per blanka aŭ ĉu per nigra?

████████████████████████████████████

rosto (Profil anzeigen) 29. Januar 2009 12:14:14

████████████████████████████████████
████████████████████████████████████
████████████████████████████████████
████████████████████████████████████
████████████████████████████████████
████████████████████████████████████
████████████████████████████████████

Zurück nach oben