Al la enhavo

Parolado en la Guildhall de Londono 柴门霍夫在伦敦市政厅的讲话

de Flago, 2009-januaro-25

Mesaĝoj: 18

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2009-januaro-25 04:15:51

Zamenhofa Parolado en la Guildhall
de Londono

( pri Plibonigoj kaj Patriotismo )
21 Aŭg. 1907

Estimata reprezentanto de la urbo Londono, karaj samideanoj!
-Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon saluti la britan popolon en ĝia granda ĉefurbo.

Ni venis el Kembriĝo, kie niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole niaj samideanoj, sed ankaŭ la ankoraŭ ne esperantigita urbo faris ĉion, kion ili povis, por ke ni, esperantistoj, elportu el la urbo la plej bonan rememoron.

Tial nun miaj unuaj vortoj estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ĝuis.
Jam la duan fojon ni ĝuas la britan gastamecon, ĉar certe ja neniu el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la britaj urboj Folkestone kaj Dover antaŭ du jaroj, en la tempo de la Bulonja kongreso.
...(62)

@@@@@@

...
柴门霍夫在伦敦市政厅的讲话
(关于改革与爱国主义)
1907-08-21

尊敬的伦敦市代表,亲爱的同志们!
我非常高兴,我现在有机会在英国伟大的首都向英国人民致敬。

我们在剑桥时,那里的英国同志非常辛苦和好客,为我们准备了美满的庆祝会。
不仅是我们的同志,而且还有尚未世界语化的整个城市都千方百计地使我们世界语者能得到美好的印象。

因此,我首先要讲的,就是为了我们所受到的款待致以真挚的感谢。
我们受到英国的殷勤招待,这已经是第二次了。
确实,我们没有人能够忘记两年前布伦大会期间在英国福克斯通和多佛两地所受到的亲切接待。
…(62)
*名著欣赏

Flago (Montri la profilon) 2009-januaro-26 08:26:23

Zamenhofa Parolado en la Guildhall
de Londono

( pri Plibonigoj kaj Patriotismo )
21 Aŭg. 1907

La ĉambrego, en kiu ni nun troviĝas, havis jam multe da tre gravaj kunvenoj, kaj tie ĉi estis akceptitaj jam multe da tre gravaj gastoj.
Nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la ĉiulandajn reprezentantojn de la mondo esperantista.

Kiuj estas tiuj novaj gastoj?
Kio estas la afero, kiun ili reprezentas?
La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj.
Sed tiu celado estas ofte malbone komentariata, kaj sub la influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis.

Mi parolos ĉi tie pri du kulpigoj, kiujn ni ofte aŭdas.
De diversaj malkontentuloj ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia devas esti solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj, kiuj volas nur Esperanton.
…(63)

@@@@@@

柴门霍夫在伦敦市政厅的讲话
(关于改革与爱国主义)
1907-08-21

...
在我们现在聚会的大厅中,曾经开过许多次重要会议。
这里也曾经接待过许多贵宾。
在这同一大厅里现在又来接待全体世界语者的各国代表了。

这些新来的客人是谁?
他们所代表的是什么事情?
世界语主义的目的,就是要使各种族各国家互相了解,因而互相敬爱。
可是,这种目的常常被人曲解,而且在我们各种敌人煽动的影响下,人们常常拿我们向来不曾有过的目标来谴责我们。

现在我在这里谈一谈我们常听到的两种谴责。
从各种不满者那里,我们常常听到: 国际语问题应当以另一种更好的方法解决。
而我们却都是顽固分子,就只愿意用世界语。
…(63)
*名著欣赏

Flago (Montri la profilon) 2009-januaro-27 04:05:38

Zamenhofa Parolado en la Guildhall
de Londono
...
Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu,

sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni — aŭ almenaŭ por mi persone — tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksi por ĝi netuŝeblan fundamenton —

ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj — sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo.
…(64)

@@@@@@

柴门霍夫在伦敦市政厅的讲话
(关于改革与爱国主义)
1907-08-21
...
我反复讲过几次,而且在布伦城我以正式的宣言宣布过这一点,就是世界语的目的,只是希望在各民族之间有一种合适的、充满活力的互相了解的工具;

至于那种工具的形式,对于我们,至少对于我个人来说,是无关紧要的。
假如我们没有经过不断的、长期的实验以及学理上的探讨就决定采用那种完备的、已经试验成功的语言---世界语,并且还要专门为它进行工作和为它确立了不能触犯的基础,我们这样做,并不象我们各种敌人所散布的谎言那样,

是因为我们特别喜欢柴门霍夫及其著作,或者说柴门霍夫本人想当某种教皇;我们这样做,是因为探索和经验告诉我们,那种行动的方式确实是引导我们去达到目标的唯一方法。
…(64)
*名著欣赏

Flago (Montri la profilon) 2009-januaro-27 04:31:06

Zamenhofa Parolado en la Guildhall
de Londono

Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bona.

Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeaj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la vojo elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero.

Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos.
…(65)

@@@@@@

柴门霍夫在伦敦市政厅的讲话
(关于改革与爱国主义)
1907-08-21
...
有些人力图使我们离开我们的道路,他们有着极其忠诚的好的意向,他们对我们的事业有着非常的牺牲精神。可是他们总认为,如果根据他们每个人所提出的改革办法加以改革,我们的事业一定会进行得更顺利。

我们相信,那些人迟早会明白自己的错误。
他们一定会懂得,当我们处于首先需要极其严格的统一的现在,他们的提议是多么危险。
他们一定会按照我们所选择的道路耐心地和我们一起工作下去,直到我们的事业毫无危险为止。

但是,也有另外一些人,他们专做破坏工作。
他们处心积虑,竭尽全力妄图砍倒我们那已枝叶繁茂的大树。
我们对这些先生们提出正告:如果你们有另外的途径,可以更顺利、更有把握地引导我们达到我们的目标,请指出来,我们一定遵循。
...(65)
*名著欣赏

Flago (Montri la profilon) 2009-januaro-30 03:00:25


Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeaj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la vojo elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero.
……
我们相信,那些人迟早会明白自己的错误。
他们一定会懂得,当我们处于首先需要极其严格的统一的现在,他们的提议是多么危险。
他们一定会按照我们所选择的道路耐心地和我们一起工作下去,直到我们的事业毫无危险为止。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-januaro-31 04:45:04


Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos.
……
但是,也有另外一些人,他们专做破坏工作。
他们处心积虑,竭尽全力妄图砍倒我们那已枝叶繁茂的大树。
我们对这些先生们提出正告:如果你们有另外的途径,可以更顺利、更有把握地引导我们达到我们的目标,请指出来,我们一定遵循。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-februaro-02 08:37:23

Zamenhofa Parolado en la Guildhall
de Londono

Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstataŭ ĝi;

vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da faroj de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo ...
Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon.

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.
Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj frateco inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon.
…(66)

@@@@@@

柴门霍夫在伦敦市政厅的讲话
(关于改革与爱国主义)
1907-08-21

可是你们自己很清楚,你们的提议并不完备,又无把握,而只是一些假设和理论上的意见; 要是接收了你们那些很可疑的, 而且不久就要遭受批判的改革办法,也许会毁坏千万人二十年来有纪律的、成功的工作,除此以外将一事无成。

你们知道,如果我们离开正规,而让世界语失败,那时世人对世界语的理想的信仰,这种在千百次不信任的行为以后终于获得的信仰,也许就会永远消失,而不可复得!你们是懂得这一点的;然而你们却以全付力量破坏世人对我们的信任……好吧,请你们继续做你们赫洛斯特拉特的事吧!而我们将沉着地走我们的路。

我们常常听到的第二种谴责,就是说我们世界语者都是不爱祖国的。
理由是这些世界语者把世界语主义当作一种理想,在民族间宣传正义和相互友爱。
而种族沙文主义者却认为爱国心就在于仇视一切不属于自己的东西。
因此,按他们的说法,我们就是不爱国了。
他们说世界语者不爱自己的祖国。
…(66)
*名著欣赏

Flago (Montri la profilon) 2009-februaro-04 02:50:58


La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.
Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj frateco inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon.
……
我们常常听到的第二种谴责,就是说我们世界语者都是不爱祖国的。
理由是这些世界语者把世界语主义当作一种理想,在民族间宣传正义和相互友爱。
而种族沙文主义者却认为爱国心就在于仇视一切不属于自己的东西。
因此,按他们的说法,我们就是不爱国了。
他们说世界语者不爱自己的祖国。
……

Flago (Montri la profilon) 2009-februaro-04 07:39:44

Zamenhofa Parolado en la Guildhall
de Londono

Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro!
Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion kostruas, konservas kaj feliĉigas.

La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.
Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos;
sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homo---tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas.
...(67)

@@@@@@

柴门霍夫在伦敦市政厅的讲话
(关于改革与爱国主义)
1907-08-21


对于这种无中生有的、卑鄙的、诽谤性的谴责,我们坚决抗议,我们用全身心的力气提出抗议!
那种假爱国主义、即种族沙文主义,是要摧毁世上一切而被普遍仇恨的一部分。
而真正的爱国主义是建设、保存和使人幸福的全世界伟大的爱的一部分。

世界语主义宣扬爱,爱国主义也宣扬爱,二者是永远不会敌对的。
每个人都可以向我们谈论各种各样的爱,我们将感激地洗耳恭听。
但是,当那些可憎的仇恨的代表、那些不仅在国与国之间、
而且在自己国内经常煽动人仇恨人的黑暗的恶魔---沙文主义者向我们谈论对祖国的时,我们将以极大的激愤避开他们。
…(67)
*名著欣赏

Flago (Montri la profilon) 2009-februaro-05 00:56:18

sal.gif
……
La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.
Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos;
sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homo---tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas.
……
世界语主义宣扬爱,爱国主义也宣扬爱,二者是永远不会敌对的。
每个人都可以向我们谈论各种各样的爱,我们将感激地洗耳恭听。
但是,当那些可憎的仇恨的代表、那些不仅在国与国之间、
而且在自己国内经常煽动人仇恨人的黑暗的恶魔---沙文主义者向我们谈论对祖国的时,我们将以极大的激愤避开他们。
……

Reen al la supro