Al la enhavo

malsamo

de Dehlia, 2009-januaro-25

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Dehlia (Montri la profilon) 2009-januaro-25 10:09:14

Ĉu malsameco aŭ malsamo signifas la samo kiel diferenco?

demando.gif

Se ne, kial?

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-25 11:31:40

Malsameco estas kvalito, per kiu du aĵoj estas malsamaj. Do, ekzemple, estas malsameco de koloro inter ruĝa aŭto kaj blua aŭto.

Malsamo implicas subkomprenatan aferon. Ekzemple imagu du amikojn ĉe tablo en restoracio. La unua diras al la kelnero "Mi volas bieron." La alia povas diri "Mi volas la samon*" (tio estas, la saman aferon). Sed se li volus vinon, eble li povus diri "Mi volas malsamon" (tio estas, malsaman aferon).

*kvankam eble "la saman" (aferon) estus pli kutima

horsto (Montri la profilon) 2009-januaro-25 12:11:10

Mi ne scias ĉu la vorto "malsamo" vere estas uzata.
Se vi diras al kelnero: "Mi volas la malsamon."
Ĉu tio ne signifas ke vi volas ĉion alian? Vi pli bone dirus:
"Mi ne volas la samon."
aŭ:
"Mi volas ion alian."
"malsameco" estas la abstrakta ideo de malsama kvalito aŭ stato.
Do la signifo de "malsameco" kaj "diferenco" estas simila, sed ne tute sama. Ekzemple "diferenco" estas ankaŭ uzata en la matematiko:
La diferenco inter 5 kaj 2 estas 3.
Vi ne dirus:
La malsameco inter 5 kaj 2 estas 3.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-25 12:43:13

horsto:Mi ne scias ĉu la vorto "malsamo" vere estas uzata.
Se vi diras al kelnero: "Mi volas la malsamon."
Ĉu tio ne signifas ke vi volas ĉion alian?
Pro tio mi ne uzis la. Efektive mi preferus Mi volas ne la samon, sed... Tamen, ekzemple se estas nur du elektoj, oni povos kompreni malsamon de la kunteksto kiel malsaman aferon.

Reen al la supro