Beiträge: 4
Sprache: Esperanto
Dehlia (Profil anzeigen) 25. Januar 2009 10:09:14
Se ne, kial?
Miland (Profil anzeigen) 25. Januar 2009 11:31:40
Malsamo implicas subkomprenatan aferon. Ekzemple imagu du amikojn ĉe tablo en restoracio. La unua diras al la kelnero "Mi volas bieron." La alia povas diri "Mi volas la samon*" (tio estas, la saman aferon). Sed se li volus vinon, eble li povus diri "Mi volas malsamon" (tio estas, malsaman aferon).
*kvankam eble "la saman" (aferon) estus pli kutima
horsto (Profil anzeigen) 25. Januar 2009 12:11:10
Se vi diras al kelnero: "Mi volas la malsamon."
Ĉu tio ne signifas ke vi volas ĉion alian? Vi pli bone dirus:
"Mi ne volas la samon."
aŭ:
"Mi volas ion alian."
"malsameco" estas la abstrakta ideo de malsama kvalito aŭ stato.
Do la signifo de "malsameco" kaj "diferenco" estas simila, sed ne tute sama. Ekzemple "diferenco" estas ankaŭ uzata en la matematiko:
La diferenco inter 5 kaj 2 estas 3.
Vi ne dirus:
La malsameco inter 5 kaj 2 estas 3.
Miland (Profil anzeigen) 25. Januar 2009 12:43:13
horsto:Mi ne scias ĉu la vorto "malsamo" vere estas uzata.Pro tio mi ne uzis la. Efektive mi preferus Mi volas ne la samon, sed... Tamen, ekzemple se estas nur du elektoj, oni povos kompreni malsamon de la kunteksto kiel malsaman aferon.
Se vi diras al kelnero: "Mi volas la malsamon."
Ĉu tio ne signifas ke vi volas ĉion alian?