Al la enhavo

ESPERANTO-URBOJ : Helpu min por listigi ciuj ! (2a)

de erikano, 2009-januaro-26

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-26 22:37:07

Mi provis trovi ciujn URBOJN (en la tuta mondo), kiujn havas OFICIALAJN retejojn kun paĝoj en Esperanto.

(Alie dirata, mi serĉis Ligilojn al oficialaj retejoj de urboj kun esperantigitaj retpaĝoj).

Vi povas vidi tiun liston de ligiloj, en mia retejo, ĉi-tie :

[url=http://www.reperageurbain.com/?id=6 ]http://www.reperageurbain.com/?id=6 [/url](KVARA kadro/framo, nomata : “ ESPERANTURBOJ ”)

Mi trovis jam 21 sal.gif retadresojn de OFICIALAJ urbaj retejoj aŭ retpaĝoj esperante skribitaj.

Nu...
Ĉu neniu konas aliaj urboj kun esperantigitaj retpaĝoj ? senkulpa.gif ?

Rimarko : La karaktero "OFICIALA" shoko.gif de ĉi-tiuj retejoj, ESTAS GRAVA por la ESTONTO de la lingvo, en mia menso. Tial mi faris tion.

Do, BONVOLU HELPI MIN sal.gif , por trovi (eblajn) aliajn tiajn ligilojn (al urbodomoj, aŭ turismaj servoj, regionaj aûtoritatoj...ktp. sed nur : oficialaj !)

Pri tio, Kontaktu min al tiu retadreso : Esperanto(ĉe)reperageurbain.com

Dankon !

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-10 15:49:55

NUN, mi listis 24 ligilojn al esperante oficialaj urbaj retejoj (aŭ almenaŭ kelkaj retpaĝoj en oficiala urba retejo)

Jen la tri novaj listitaj urboj :
- Brno (en "Ĉesko" aŭ "Ĉeska Republika")
- Mnichovo Hradiště (same)
- Bialystok (en "Polsko" aŭ Pollando)

Mi pripensas nuntempe pri "esperanto-parolanta asocio de urboj kaj urbistoj* "...

...sed bezonas pli da urboj esperante parolantaj, kaj kontaktoj kun urbistoj*.

HELPU min : KONTAKTU min, se vi konas ajn aliajn oficialajn esperante retejojn, kaj ankaŭ se vi estas "URBISTO"*

(*tie-ĉi signifanta : laboras por urbestroj, aŭ pro urboj, urbo-vastigaĵo, urbo-planado, urbaj politikoj, urbaj sciencoj, ktp...)

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-marto-11 11:37:38

lango.gif

Bonega ideo.

Estas multe da urboj en E-parto de Vikipedio, sed verŝajne tio ne taŭgas por vi, ĉu?

erikano (Montri la profilon) 2009-marto-11 17:34:56

Andreo Jankovskij:lango.gif

Bonega ideo.

Estas multe da urboj en E-parto de Vikipedio, sed verŝajne tio ne taŭgas por vi, ĉu?
Bedaŭrinde, Ne... Dankon tamen, Andreo !

Mi serĉas nur "oficiliajn" retejojn de "urboj"* aŭ aliaj regionaj aŭtoritatoj.

Ĉar ilin mi aldonis al mian profesian retejon, kiu temas pri "urba sociologio"...
...kaj ĉar mi volus montri, tiel, la "seriozecon" de Esperanto !!

* : "domoj de urbestroj" aŭ "urbaj lokaj politikaj autoritatoj"... Mi ne ankoraŭ scias kiel diri ekzakte la franca vortoj "municipalité" ? Ĉu vi scias ? Ĉu taŭgus "civito" ?

erikano (Montri la profilon) 2009-julio-06 16:26:29

Mi aldonis, en du retpaĝojn, la liston de ĉiuj esperantlingvaj paĝoj de oficialaj retejoj de urboj.

Vikipedio :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_urboj_kun_...

Kaj :

http://esperanturboj.wordpress.com/

Ĉi-tiu lasta estas (ek-)provo de taglibro (aŭ "Blogo") pri esperanto-urboj !

Hispanio (Montri la profilon) 2009-julio-06 19:11:47

Kiel oni povas peti al urba retpaĝestro ke aldonu Esperanton?

Mi petis tion al la retpaĝestro de mia urbo, Oviedo (antaŭ 6 aŭ 7 monatoj), kaj okazis nenion.

erikano (Montri la profilon) 2009-julio-07 15:10:51

Hispanio:Kiel oni povas peti al urba retpaĝestro ke aldonu Esperanton?

Mi petis tion al la retpaĝestro de mia urbo, Oviedo (antaŭ 6 aŭ 7 monatoj), kaj okazis nenion.
Eble : petu ankoraŭ, montrante tiun rettaglibron (http://esperanturboj.wordpress.com/)
kun ligiloj al 30 urboj kiuj jam tradukis iliajn retpaĝojn al esperanto !

Kaj... petu al amikoj aŭ kontaktuloj fari same !

Sendu al mi retadreson (retpoŝton) de via urbodomo "Oviedo", kaj poste mi provos ankaŭ sendi mesaĝon al urbestro ! (mi provos : itala-lingve + fanclingve + esperantlingve) !

Reen al la supro