Mergi la conținut

La Ĉina Lingvo

de ceigered, 29 ianuarie 2009

Contribuții/Mesaje: 9

Limbă: Esperanto

ceigered (Arată profil) 29 ianuarie 2009, 09:14:20

Sal amikoj!

Mi scivolas se vi havas bonajn konsiloj pri Ĉina lingvolernado? Mi trovas tiu ĉi lingvo esti tre interesa, sed ĝi estas treeeeeeee malfacila lango.gif

Mi volas lerni la skribsistemon kaj la parolan lingvon kune.

Dankon!

(ankaŭ: Ĉu povas oni kompreni bonete la ĉinan lingvon de oni kiu parolas sen bonaj tonoj?)

eikored85 (Arată profil) 30 ianuarie 2009, 06:10:07

ceigered:Sal amikoj!

Mi scivolas se vi havas bonajn konsiloj pri Ĉina lingvolernado? Mi trovas tiu ĉi lingvo esti tre interesa, sed ĝi estas treeeeeeee malfacila lango.gif

Mi volas lerni la skribsistemon kaj la parolan lingvon kune.
Bedaŭrinde, estas necesa aŭdi la ĉinan lingvon parolatan por lerni la ĝustan prononcon (se vi neniam lernis ĝin).

Unu de miaj plej ŝatata retpaĝoj estas www.zhongwen.com. En ĉi tiu retpaĝo estas bona karaktero vortaro, tujmesaĝilo, kaj multaj aliaj aĵoj.

Lerni la parolatan lingvon ne estas tre malfacila se vi konas la tonoj, ĉar la gramatiko estas pli simpla ol la gramatiko de multaj aliaj lingvoj. Ĉina ne havas nek verbajn tensojn nek substantivaj genro; la vortoj ne ŝanĝas (no inflections).

Tamen, la lingvon skribata estas multe pli malfacila. Mi forgesis multajn karaterojn ĉar mi ne skribis en ĉina ekde kelke jaroj =(

Matthieu (Arată profil) 30 ianuarie 2009, 13:01:06

Mi studas la ĉinan lerneje. Antaŭ unu monato mi faris ekzamenon, kaj bonege sukcesis. Nun mi malfacile povas kompreni, kion mi mem skribis. malgajo.gif

eikored85:Lerni la parolatan lingvon ne estas tre malfacila se vi konas la tonoj
Ne estas tre malfacile lerni la tonon de vortoj, sed elparoli ilin ĝuste estas malfacile.

La ĉina skribsistemo ja estas bela kaj interesa, sed terure malfacila. Mi estas scivolema: 黄鸡蛋, kiam vi estis infano, kiom da tempo vi bezonis por lerni legadon?

Ergazomai (Arată profil) 31 ianuarie 2009, 12:35:53

Mi ankaŭ estas scivolema! lango.gif

黄鸡蛋, kion signifas via nomo, ekzakte?

prahomo (Arată profil) 31 ianuarie 2009, 15:57:37

Ergazomai:

黄鸡蛋
gne ?

jchthys (Arată profil) 31 ianuarie 2009, 17:33:38

黄鸡蛋 estas nomo. La familia nomo estas 黄, Huáng, kiu signifas “flava”. La voknomo estas 鸡蛋, jīdàn, kiu signifas “koka ovo”.

ceigered (Arată profil) 1 februarie 2009, 06:49:59

Iu demandoj pri ĉinaj tonoj: Ĉu la dua tono estas kiel la tria tono (aŭdeble)?

Kompreneble, la 3a tono estas supren, suben, supren, sed en rapida parolo la 3a kaj 2a tonoj sonas simila. Sed mi dubas ke tiuj ĉi tonoj povas esti intermiksita, kiam estas multaj dusilabovortoj en moderna mandareno kaj aliaj metodoj de komprenado ktp.

ekzemple: 你好 ni (sonas kiel suba-al-supra tono) hao (sonas kiel supra-al-suba-al-supra tono), eĉ se la oficialaj tonoj estas 'ni3hao3'.

Mi bedaŭras, mi rapidis skribi tion.

ceigered (Arată profil) 1 februarie 2009, 13:43:02

黄鸡蛋:Unue, la 3a tono estas suben, supren, ne havas la unuan "supren" kiel en via mesaĝo.
Ah, mi bedaŭras, mi volis diri 'supre, sube, supre' (sen la n-j) - tio estas mia malbona Esperanto lango.gif.

Mi ja scias ke la 3a tono estas suben, supren, mi forgesis kiel priskribi ĝin per Esperanto.

ceigered (Arată profil) 1 februarie 2009, 13:43:03

Aĥ! Mi kopiis mian mesaĝon!

Kaj dankon 黄鸡蛋 por via helpo kaj eksplikoj!

Înapoi mai sus