Al la enhavo

La Ĉina Lingvo

de ceigered, 2009-januaro-29

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2009-januaro-29 09:14:20

Sal amikoj!

Mi scivolas se vi havas bonajn konsiloj pri Ĉina lingvolernado? Mi trovas tiu ĉi lingvo esti tre interesa, sed ĝi estas treeeeeeee malfacila lango.gif

Mi volas lerni la skribsistemon kaj la parolan lingvon kune.

Dankon!

(ankaŭ: Ĉu povas oni kompreni bonete la ĉinan lingvon de oni kiu parolas sen bonaj tonoj?)

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-januaro-30 01:35:01

ceigered:(ankaŭ: Ĉu povas oni kompreni bonete la ĉinan lingvon de oni kiu parolas sen bonaj tonoj?)
Laŭ mi, malfacile.
Iam unu hispano diris al mi en la ĉina, ke la ĉina lingvo estas malfacila. Tamen pro lia malbona tono, mi tute ne povis kompreni lin...Finfine li decidis paroli E-on.

eikored85 (Montri la profilon) 2009-januaro-30 06:10:07

ceigered:Sal amikoj!

Mi scivolas se vi havas bonajn konsiloj pri Ĉina lingvolernado? Mi trovas tiu ĉi lingvo esti tre interesa, sed ĝi estas treeeeeeee malfacila lango.gif

Mi volas lerni la skribsistemon kaj la parolan lingvon kune.
Bedaŭrinde, estas necesa aŭdi la ĉinan lingvon parolatan por lerni la ĝustan prononcon (se vi neniam lernis ĝin).

Unu de miaj plej ŝatata retpaĝoj estas www.zhongwen.com. En ĉi tiu retpaĝo estas bona karaktero vortaro, tujmesaĝilo, kaj multaj aliaj aĵoj.

Lerni la parolatan lingvon ne estas tre malfacila se vi konas la tonoj, ĉar la gramatiko estas pli simpla ol la gramatiko de multaj aliaj lingvoj. Ĉina ne havas nek verbajn tensojn nek substantivaj genro; la vortoj ne ŝanĝas (no inflections).

Tamen, la lingvon skribata estas multe pli malfacila. Mi forgesis multajn karaterojn ĉar mi ne skribis en ĉina ekde kelke jaroj =(

Matthieu (Montri la profilon) 2009-januaro-30 13:01:06

Mi studas la ĉinan lerneje. Antaŭ unu monato mi faris ekzamenon, kaj bonege sukcesis. Nun mi malfacile povas kompreni, kion mi mem skribis. malgajo.gif

eikored85:Lerni la parolatan lingvon ne estas tre malfacila se vi konas la tonoj
Ne estas tre malfacile lerni la tonon de vortoj, sed elparoli ilin ĝuste estas malfacile.

La ĉina skribsistemo ja estas bela kaj interesa, sed terure malfacila. Mi estas scivolema: 黄鸡蛋, kiam vi estis infano, kiom da tempo vi bezonis por lerni legadon?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-januaro-31 03:04:50

Mutusen:La ĉina skribsistemo ja estas bela kaj interesa, sed terure malfacila. Mi estas scivolema: 黄鸡蛋, kiam vi estis infano, kiom da tempo vi bezonis por lerni legadon?
Legadon? Ne skribadon? lango.gif
Fakte laŭ miaj gepatroj mi lernis legi la ideogramojn pli frue kaj rapide ol aliaj infanoj. rido.gif Ili diris ke mi jam povis tralegi novaĵojn sur ĵurnaloj kiam mi estis ĉirkaŭ sep-jara(aŭ ses-jara? Mi forgesis), kun nur kelkaj nekonataj ideogramoj. Tamen, dum la unuaj tri aŭ kvar lernej-jaroj, oni instruis min po ĉirkaŭ 200 ideogramoj ĉiusemestre. (kvankam multajn mi jam sciis skribi.) Tamen, eĉ nun mi ne povas ĝuste elparoli ĉiujn konatajn ideogramojn. Ĉe la enira ekzameno de universitato, la ekzamen-papero ja demandos "kiu grupo el 4 da elparoladoj estas ĝusta", kaj mi duon-tempe elektis malĝustan en miaj praktikoj, kvankam tio ne influas legadon.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-januaro-31 12:35:53

Mi ankaŭ estas scivolema! lango.gif

黄鸡蛋, kion signifas via nomo, ekzakte?

prahomo (Montri la profilon) 2009-januaro-31 15:57:37

Ergazomai:

黄鸡蛋
gne ?

jchthys (Montri la profilon) 2009-januaro-31 17:33:38

黄鸡蛋 estas nomo. La familia nomo estas 黄, Huáng, kiu signifas “flava”. La voknomo estas 鸡蛋, jīdàn, kiu signifas “koka ovo”.

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-01 06:49:59

Iu demandoj pri ĉinaj tonoj: Ĉu la dua tono estas kiel la tria tono (aŭdeble)?

Kompreneble, la 3a tono estas supren, suben, supren, sed en rapida parolo la 3a kaj 2a tonoj sonas simila. Sed mi dubas ke tiuj ĉi tonoj povas esti intermiksita, kiam estas multaj dusilabovortoj en moderna mandareno kaj aliaj metodoj de komprenado ktp.

ekzemple: 你好 ni (sonas kiel suba-al-supra tono) hao (sonas kiel supra-al-suba-al-supra tono), eĉ se la oficialaj tonoj estas 'ni3hao3'.

Mi bedaŭras, mi rapidis skribi tion.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-februaro-01 12:55:52

ceigered:Iu demandoj pri ĉinaj tonoj: Ĉu la dua tono estas kiel la tria tono (aŭdeble)?

Kompreneble, la 3a tono estas supren, suben, supren, sed en rapida parolo la 3a kaj 2a tonoj sonas simila. Sed mi dubas ke tiuj ĉi tonoj povas esti intermiksita, kiam estas multaj dusilabovortoj en moderna mandareno kaj aliaj metodoj de komprenado ktp.

ekzemple: 你好 ni (sonas kiel suba-al-supra tono) hao (sonas kiel supra-al-suba-al-supra tono), eĉ se la oficialaj tonoj estas 'ni3hao3'.

Mi bedaŭras, mi rapidis skribi tion.
Unue, la 3a tono estas suben, supren, ne havas la unuan "supren" kiel en via mesaĝo.

Pri la ekzemplo, fakte tio estas fenomeno kiu aperas kiam oni prononcas la 3-an tonon antaŭ alian 3-an tonon. Oni elparolas la 3-an tonon kiel la 2-an tonon, kiam elparoli ideogramon kun la 3-a tono antaŭ alia ideogramo same havanta la 3-an tonon. Tiu fenomeno estas unu el la tonŝanĝoj en la moderna ĉina lingvo.

Tamen, en aliaj kazoj la 3-a tono sonas tute malsama kun la 2-a tono. Tial ili ne intermiksiĝas.

Reen al la supro