לתוכן העניינים

Mi volas skribi libron esperante

של Chao, 30 בינואר 2009

הודעות: 25

שפה: Esperanto

Chao (הצגת פרופיל) 30 בינואר 2009, 07:20:28

Mi aĉetis tre bonan notlibron hodiaŭ.
Kaj mi volas skribi libron esperante! lango.gif
Kion mi povas skribi? rido.gif

skeptikulo (הצגת פרופיל) 30 בינואר 2009, 08:06:57

Eble vi povas skribi malgrandan kuriozan ĝeneralan rakonton, kaj uzi la esperantajn vortojn kiujn havas nedifinitajn signifojn... Ekzemplo:

Ĝi estis tie.
Kaj ĝi estis sola en tiu ejo.
Pro tio, ĝi decidis iri en alian ejon.
Estis multaj aĵoj en tiu nova loko, kaj per ili ĝi povis vere umi tie.
Tiu loko nomiĝis Aĵejo. Uloj ĝenerale ne iras tien...

Kaj tiel plu.
Mi staras vere mirigita antaŭ tia skribaĵo, ĉar ĝi estas netradukebla al la portugala lingvo sen ŝanĝi kelkajn vortojn. Portulaga lingvo ne havas neŭtralan pronomon, tial vi devas decidi se vi uzos viran aŭ virinan pronomon! Do ni brazilanoj ĉiam diras se la ulo (aŭ kreâjo) estas vira aŭ virina (ne ekzistas sekreto).

Bonan Ŝancon!

Chao (הצגת פרופיל) 30 בינואר 2009, 08:22:09

Fakte, mi volas skribi lernolibron matematikan simplan...

Rogir (הצגת פרופיל) 30 בינואר 2009, 13:20:15

Laŭdinde! Matematiko estas la lingvo eĉ pli universala ol esperanto!

Miland (הצגת פרופיל) 30 בינואר 2009, 14:10:23

Chao:mi volas skribi lernolibron matematikan simplan...
Mi sugestas ke vi parolu kun spertaj instruistoj pri la enhavoj de via libro, kaj la problemo trovi sufiĉe da ekzercoj. Eble utilos al vi, se vi povas legi la anglan, la libroj de W.W. Sawyer, konata instruisto de matematiko dum la 20-a jarcento.

rosto (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2009, 13:13:43

Triangulo amis Cirklon.
-Mi amas vin, Cinjo. Mi volas, ke vi estu mia edzino. - diris Triangulo.
-Vi estas ridinda, Triĉjo. Mi estas tiom ronda, sed vi estas tro angulema. - respondis Cirklo
Cinjo ja ne komprenis, ke iu triangulo povas esti enskribita en cirklo.

sergejm (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2009, 20:09:36

... Cinjo ja ne komprenis, ke ĉiu triangulo povas esti enskribita en cirklo.
Sed fine ili geedziĝis, Triangulo iĝis enskribita en Cinjo, Cinjo iĝis ĉirkaŭskribita ĉirkaŭ Trinangulo. Kaj ĉe ili naskiĝis filineto Cirkleto, kiu estis enskribita en Triangulo. Ja en ĉiun triangulon oni povas enskribi cirklon.

Rohan (הצגת פרופיל) 1 בפברואר 2009, 21:11:08

Rogir:Laŭdinde! Matematiko estas la lingvo eĉ pli universala ol esperanto!
Via eldiraĵo memorigis min pri la konkuro inter Newton kaj Leibnitz... kaj la multdekjara malatento de britaj matematikistoj al kelkaj matematikaj progresaĵoj faritaj de personoj el la aliaj eŭropaj landoj...

Malbonŝance, estus sufiĉe malfacile esprimi permatematike mian ŝaton de la televidaĵo Samurai Jack, ĉu ne? lango.gif

rosto (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2009, 11:31:58

Parenteze tiun rakonton pri triangulo kaj cirklo oni povas analogie rakonti pri kvaredro kaj sfero.

Miland (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2009, 15:03:24

rosto:Parenteze tiun rakonton pri triangulo kaj cirklo oni povas analogie rakonti pri kvaredro kaj sfero.
Estas plezuro legi matematikan artikolon en Esperanto. Sed en la formulo por la volumeno de kvaredro, la skribanto uzis "cos", ne "kos"!

לראש הדף