글: 25
언어: Esperanto
Chao (프로필 보기) 2009년 1월 30일 오전 7:20:28
Kaj mi volas skribi libron esperante!

Kion mi povas skribi?

skeptikulo (프로필 보기) 2009년 1월 30일 오전 8:06:57
Ĝi estis tie.
Kaj ĝi estis sola en tiu ejo.
Pro tio, ĝi decidis iri en alian ejon.
Estis multaj aĵoj en tiu nova loko, kaj per ili ĝi povis vere umi tie.
Tiu loko nomiĝis Aĵejo. Uloj ĝenerale ne iras tien...
Kaj tiel plu.
Mi staras vere mirigita antaŭ tia skribaĵo, ĉar ĝi estas netradukebla al la portugala lingvo sen ŝanĝi kelkajn vortojn. Portulaga lingvo ne havas neŭtralan pronomon, tial vi devas decidi se vi uzos viran aŭ virinan pronomon! Do ni brazilanoj ĉiam diras se la ulo (aŭ kreâjo) estas vira aŭ virina (ne ekzistas sekreto).
Bonan Ŝancon!
Chao (프로필 보기) 2009년 1월 30일 오전 8:22:09
Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 30일 오후 1:20:15
Miland (프로필 보기) 2009년 1월 30일 오후 2:10:23
Chao:mi volas skribi lernolibron matematikan simplan...Mi sugestas ke vi parolu kun spertaj instruistoj pri la enhavoj de via libro, kaj la problemo trovi sufiĉe da ekzercoj. Eble utilos al vi, se vi povas legi la anglan, la libroj de W.W. Sawyer, konata instruisto de matematiko dum la 20-a jarcento.
rosto (프로필 보기) 2009년 2월 1일 오후 1:13:43
-Mi amas vin, Cinjo. Mi volas, ke vi estu mia edzino. - diris Triangulo.
-Vi estas ridinda, Triĉjo. Mi estas tiom ronda, sed vi estas tro angulema. - respondis Cirklo
Cinjo ja ne komprenis, ke iu triangulo povas esti enskribita en cirklo.
sergejm (프로필 보기) 2009년 2월 1일 오후 8:09:36
Sed fine ili geedziĝis, Triangulo iĝis enskribita en Cinjo, Cinjo iĝis ĉirkaŭskribita ĉirkaŭ Trinangulo. Kaj ĉe ili naskiĝis filineto Cirkleto, kiu estis enskribita en Triangulo. Ja en ĉiun triangulon oni povas enskribi cirklon.
Rohan (프로필 보기) 2009년 2월 1일 오후 9:11:08
Rogir:Laŭdinde! Matematiko estas la lingvo eĉ pli universala ol esperanto!Via eldiraĵo memorigis min pri la konkuro inter Newton kaj Leibnitz... kaj la multdekjara malatento de britaj matematikistoj al kelkaj matematikaj progresaĵoj faritaj de personoj el la aliaj eŭropaj landoj...
Malbonŝance, estus sufiĉe malfacile esprimi permatematike mian ŝaton de la televidaĵo Samurai Jack, ĉu ne?
