Kwa maudhui

Enigmo por la semajnfino: alvenis infano

ya Miland, 30 Januari 2009

Ujumbe: 16

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 5 Februari 2009 12:35:42 alasiri

rosto:Verdire geedzoj Jano kaj Janjo ne estas egalrajtaj koncerne ilian matron Anjon...
Ĉu 'matro' estas rusa vorto? Ĉiukaze, la tri konsentis dividi la taskaron kvazaŭ ili estis egalrajtaj, kiel eble plej.

rosto (Wasifu wa mtumiaji) 5 Februari 2009 1:37:56 alasiri

Miland:Ĉu 'matro' estas rusa vorto?
Rusa vorto estas "мать" [matj]
Ĉina vorto estas 妈妈 [ma ma]
dana - mor;
franca - mère;
germana - Mutter;
moderna greka - μητέρα [metera];
hispana kaj itala -madre;
nederlanda - moeder;
norvega - mor;
svahila - mama...

rosto (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2009 8:09:25 asubuhi

Hm. Nu, unu plu varianto.
Anjo dividas liston al tri partoj. Janjo donas unun parton al Anjo. Jano elektas unun el restaj du partoj al si. Lasta parto restas al Janjo.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2009 11:47:59 asubuhi

rosto:.. Janjo donas unun parton al Anjo..
Ni deziras ke Jano kaj Janjo konsentas, aŭ almenaŭ ne kontraŭas, pri la triono, kiun Anjo prenas. Laŭe, kiel vi modifus ĉi tiun etapon?

rosto (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2009 12:29:40 alasiri

~~~~ Plibonigita varianto. ~~~~
Anjo dividas liston triparte. Janjo prenas unun parton, kaj Jano prenes unun.
Do, Anjo havas sian parton.
Jano kaj Janjo povas disputi, kiu estas unua prenanto de sia parto, kiu estas dua. Por tio ne okazu, ili povas denove dividi siajn restajn dek taskojn kiel en unua enigmo. Unu dividas, dua elektas.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2009 1:23:16 alasiri

rosto:~~~~ Plibonigita varianto. ~~~~
Anjo dividas liston triparte. Janjo prenas unun parton, kaj Jano prenes unun.
Do, Anjo havas sian parton...
Jes, via solvo estas akceptebla. Laŭ mia solvo, Jano indikas sian preferon, ankaŭ Janjo. Se ili ne estas la samaj, Anjo penas la trionon. Sed se ili samas, Anjo havas elekton inter la aliaj du. Tamen la fino estas justa en ankaŭ via solvo.

Gratulon! Vi gajnas la verdan stelon:

Kurudi juu