Al la enhavo

Finnlando

de Iĉo, 2009-februaro-01

Mesaĝoj: 122

Lingvo: Esperanto

789123y (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 19:19:28

"Finnlando" estas tre bona nomo por mia domolandon. (Diru se mia lokucio estis malbona, dankon rideto.gif, ankorau mia esperanto estas ne bona.)

russ (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 13:51:35

789123y:"Finnlando" estas tre bona nomo por mia domolandon. (Diru se mia lokucio estis malbona, dankon rideto.gif, ankorau mia esperanto estas ne bona.)
"dom(o)lando" estu "hejmlando"

"lokucio" estas malofta fakvorto; vi verŝajne celas simple "parolo" (aŭ "skribado"... aŭ eĉ simple "Esperanto").

PS: Mi ofte aŭdas ke finnoj mem estas kontentaj kun la nomo "Finnlando", kaj antaŭ 2 tagoj en itala festivalo (IJF) juna finna Esperantisto ja diris al mi, ke li preferas "Finnlando" anstataŭ "Finnujo", "Finnio", aŭ ia nomo kun la finnlingva radiko "Suom...".

super-griek (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 14:03:15

789123y:"Finnlando" estas tre bona nomo por mia domolandon. (Diru se mia lokucio estis malbona, dankon rideto.gif, ankorau mia esperanto estas ne bona.)
por mia hejmolando okulumo.gif

"domo" (talo) estas konstruaĵo, "hejmo" (koti) estas la loko kie vi loĝas.

super-griek (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 14:07:53

Mi uzos la formon Finlando. Enloĝanto de tiu lando estas finlandano.

Mi malŝatas duoblajn konsonantojn... Tio estas, mi ŝatas ilin en la itala kaj la finlanda sed malŝatas ilin en Esperanto okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 14:50:46

russ:ke li preferas "Finnlando" anstataŭ "Finnujo"
Tio ne faras ĝin iel pli bona. Necesas scii, ke en tiu lando loĝas finnoj, kiuj parolas la finnan. Tion eblas tuj ekvidi nur se oni renkontas la formon Finnujo.

Se oni preferas nomon bazitan sur la landnomo FINLAND/ aŭ SUOMI/, aŭ bazitan sur la gentnomo SUOM/, tiam oni certe sekvu la koncernajn regulojn.

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 16:52:22

darkweasel:Se oni uzas "-io", oni ne povas ekscii en kiu tipo la lando estas. (Vidu "Aŭstralio", kiu estas en la dua tipo). Sed se oni uzas "-ujo", ekestas klare.
Multaj tiel diras, sed se oni pensas pri tio, ĉu la lando estas en la "nova mondo" aŭ en la "malnova mondo", do ĉio estas klara. Kaj "-i-" nenion komplikas, laŭ mi, ĉar ĝi simple anstataŭigas "-uj-".

Ekzemple, "Aŭstralio". Ĉiuj scias ke tiu ĉi lando estas en la "nova mondo", do ni ĉiuj scias ke la radiko de la vorto estas bazita sur landnomo (Aŭstrali/) kaj ne la gentnomo. Tial ni scias ke la homoj el Aŭstralio estas "Aŭstralianoj". Ni ja scias, ke '-uj-' landoj povas esti nur landoj bazitaj sur la gentnomo. Do, la radiko de la vorto ne povas esti "Aŭstral/", sed nur "Aŭstrali/"

En la kazo de "Francio", ĉiuj scias ke tiu lando estas en la tielnomata "malnova mondo". Do, ni scias ke la nomo "Francio" estas bazita sur la gentnomo "Franc/".

Finfine, ni simple devas akcepti, ke la landnoma sistemo en Esperanto ne estas tiel regula kiel la plej multaj aliaj aspektoj de la lingvo, sed tio estas nur tre malgranda problemo.

Mi rekomendas legi la recenzan eseon "En Rusio loĝas Rusianoj" de Sergio Pokrovskij. En tiu ĉi eseo, Sergio kritikas la konatan libron "Rusoj loĝas en Rusujo". Laŭ mi, Sergio havas ĉi tie multajn tre interesajn opiniojn, kaj li verŝajne pravas.

Pri Finnlando, mi ne certas. Verŝajne, mi restus kun 'Finnlando', ĉar ĝi estas jam tre konata. Sed, kiel aliaj jam menciis, oni ja ŝanĝis la landnomojn kiel Koreio/Koreujo. Do, ni vidos, kiel la plimulto nomos tiun ĉi landon en la estonteco...

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 18:46:07

Chainy:
darkweasel:Se oni uzas "-io", oni ne povas ekscii en kiu tipo la lando estas. (Vidu "Aŭstralio", kiu estas en la dua tipo). Sed se oni uzas "-ujo", ekestas klare.
Multaj tiel diras, sed se oni pensas pri tio, ĉu la lando estas en la "nova mondo" aŭ en la "malnova mondo", do ĉio estas klara. Kaj "-i-" nenion komplikas, laŭ mi, ĉar ĝi simple anstataŭigas "-uj-".
Tio estas tre eŭropocentra vidpunkto. La tuta koncepto pri nova kaj malnova mondo estas konfuza. Kial Alĝerio estas landobaza, sed Egiptujo ne? Kio pri Siberio kaj Tajujo?

Chainy:
Finfine, ni simple devas akcepti, ke la landnoma sistemo en Esperanto ne estas tiel regula kiel la plej multaj aliaj aspektoj de la lingvo, sed tio estas nur tre malgranda problemo.
Ĝi ja estas tre regula. Nu, ĝi estus, se ne iam venus iuj fuŝuloj, kiuj enkondukis paralelajn landformojn kun fina I.

Chainy:Mi rekomendas legi la recenzan eseon "En Rusio loĝas Rusianoj" de Sergio Pokrovskij. En tiu ĉi eseo, Sergio kritikas la konatan libron "Rusoj loĝas en Rusujo". Laŭ mi, Sergio havas ĉi tie multajn tre interesajn opiniojn, kaj li verŝajne pravas.
Li ŝajne misantaŭsupozas, ke estas ia sistemo malantaŭ la kategoriecoj de diversaj landnomoj.
Danke al sia ĝeneraleco, la landonoma -i estas do politike pli neŭtrala, ĝi prezentas la nomdonan etnon ne kiel “ĉefgenton” al kiu iel speciale “apartenas” la koncerna lando; sed kiel rekonilon, samkiel la altega monto Kameruno estas oportuna rekonilo por la lando Kamerunio.
Bone, do tial li preferas I-ŝajnsufiksojn. Sed fakte en nia mondo simple estas tiel, ke iuj landoj nomiĝas laŭ gentoj. Ĉu tio estas bona aŭ ne, ne estas lingva demando. Kaj por ke lernanto sciu, ke lando nomiĝas laŭ gento, ĝi devas lerni la -uj-ajn formojn. Mi ankaŭ ne komprenas, kiumaniere I prezentas la etnon kiel malpli "ĉefan", ol -uj.

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 21:59:23

La "mondoparta principo" ne estas europocentra. Indas legi la tutan artikolon de Sergio Pokrovskij: En Rusio loĝas Rusianoj

Mi citas el la artikolo:

"Laŭ la mondoparta principo, ĉe la landoj de la antaŭkoloniisma epoko, alivorte tiuj de la “antikve civilizita mondo”, t.e. Egiptujo, Etiopujo kaj la landoj de Azio kaj Eŭropo, la radikoj prefere estas etnaj: franco → Francujo / Francio. Dum en la resto de la mondo peretna landonomado ne ekzistas; tial Usono → usonano, Aŭstralio → aŭstraliano. La afero do funkcias egale ĉe -uj kaj ĉe -i."

Legu ankaŭ la parton nomatan "Rusujanoj":

"Se oni celas landanecon, oni ja senhezite uzu -an (ankaŭ ĉe deetna landonomo: rusujano). Se oni intencas paroli pri etno, oni ja devas scii, ke la etno ekzistas kaj kio estas ĝia nomo. Oni ja konsciu, ke la du dirmanieroj esprimas malsamajn ideojn. En la suda Siberio (kie mi loĝas) estas multe da kazaĥoj kiuj estas rusianoj (i.a. la guberniestro de la najbara Kemerova gubernio); kaj en Kazaĥio 30% de kazaĥianoj estas rusoj, 54% estas kazaĥoj. “Kazaĥo”, “ruso”, “kazaĥiano” kaj “rusiano” estas 4 malsamaj nocioj; inter miaj konatoj estas ĉiuj 4 kombinoj (ruso, rusiano; ruso, kazaĥiano; kazaĥo, rusiano; kazaĥo, kazaĥiano)."

Jen tio estus tre bona konsilo al lernantoj - se vi aŭdas "Egiptio", do diru "Egiptianoj" pri la landanoj. Tio estas ja tre simpla. Kaj estas la sama pri Alĝerio - alĝerianoj. Se oni tuj volas diri pri etnoj, do ja necesas jam scii pri tiuj etnoj!!

russ (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 05:04:26

Chainy:La "mondoparta principo" ne estas europocentra. Indas legi la tutan artikolon de Sergio Pokrovskij: En Rusio loĝas Rusianoj

Mi citas el la artikolo:

"Laŭ la mondoparta principo, ĉe la landoj de la antaŭkoloniisma epoko, alivorte tiuj de la “antikve civilizita mondo”, t.e. Egiptujo, Etiopujo kaj la landoj de Azio kaj Eŭropo, la radikoj prefere estas etnaj: franco → Francujo / Francio. Dum en la resto de la mondo peretna landonomado ne ekzistas; tial Usono → usonano, Aŭstralio → aŭstraliano. La afero do funkcias egale ĉe -uj kaj ĉe -i."
Do oni devas scii pri monda historio kaj historio de koloniismo por uzi landonomojn ĝuste? Tio ne taŭgas en supozeble pli facila lingvo por ĉiuj...

Ĉiuokaze, tiaj argumentoj por Germanio, Rusio, ktp neniam klarigas kial Germanujo, Rusujo, ktp supozeble donas falsan impreson ke nur la rusoj havas politikajn rajtojn ktp, sed Germanio, Rusio supozeble ne donas tiun impreson. Ŝajnas ke ambaŭ formoj egale enhavas la "german-", "rus-" ktp radikojn, do fi-naciistoj kaj ŝovinistoj egale povos pravigi siajn kontraŭfremdajn vidpunktojn baze de landnomoj kun "ujo" kaj kun "io".

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 14:10:22

russ:
Do oni devas scii pri monda historio kaj historio de koloniismo por uzi landonomojn ĝuste? Tio ne taŭgas en supozeble pli facila lingvo por ĉiuj...
Nu, almenaŭ malgranda scio pri monda historio povas ja helpi nin. Sed, ne gravas, se oni tute ne scias historion! Se oni ne certas, ĉu etno ekzistas aŭ ne, oni ĉiam povas simple uzi '-an-'. Ekzemple, povas esti, iu ne scias ke estas 'francoj'. Do, oni ĉiam povas diri 'francianoj' (de la vorto 'Francio') aŭ 'francujanoj' (de la vorto 'Francujo'). Kaj oni povas tiel uzi '-an-' kun aliaj landonomoj, kiuj ne povas havi la finaĵon 'ujo'. Ekzemple, 'Alĝerio' - alĝerianoj. Do, jen estas regula regulo! (kiel alternativo al la ideo proponita pri la uzado de '-uj-')

Tio estas tre simple, ĉu ne? En tiuj kazoj oni parolas pri la homoj, kiuj loĝas en tiuj landoj, ne pri etneco.

Nu, sonas simple, sed en la realeco, en naciaj lingvoj oni ofte konfuzas la koncepton de la 'etna' kaj la 'ana' vorto pri landoj aŭ ekzistas nur unu vorto por tiaj konceptoj! Certe en la angla oni ofte povus paroli pri 'The French' (francoj) kaj tio povas signifi aŭ 'etnaj francoj' aŭ 'anoj de Francio/Francujo' - dependas de la kunteksto... La sama situacio ekzistas en Esperanto pri la vorto 'Francoj' - ĝi povas havi du signifojn!

russ:
Ĉiuokaze, tiaj argumentoj por Germanio, Rusio, ktp neniam klarigas kial Germanujo, Rusujo, ktp supozeble donas falsan impreson ke nur la rusoj havas politikajn rajtojn ktp, sed Germanio, Rusio supozeble ne donas tiun impreson. Ŝajnas ke ambaŭ formoj egale enhavas la "german-", "rus-" ktp radikojn, do fi-naciistoj kaj ŝovinistoj egale povos pravigi siajn kontraŭfremdajn vidpunktojn baze de landnomoj kun "ujo" kaj kun "io".
Mi ne komprenas tiun ĉi argumenton. Finfine, necesas doni iun nomon al la landoj! Ekzemple, Germanio/Germanujo - kiel alie ni nomu tiun ĉi landon?! Nu bone, tie loĝas homoj el diversaj landoj. Mi mem estas el Anglio kaj loĝas en Germanio. Sed, kiel ni nomu la landon, se ne Germanion/Germanujon?!

Gramatike, oni ne povas diri, ke estas diferenco inter 'Germanio' kaj 'Germanujo'. Estas verŝajne nur subjektiva prefero. Sed ambaŭ vortoj estas uzataj, kaj kial ne? Mi ne kunsentas kun la opinio, ke 'fuŝuloj' enkondukis la '-i-'. Oni povus diri, ke la '-i-' ja faciligas la memoradon de la landonomoj. Ekzemple, oni povas simple ĉiam uzi la finaĵon '-i-' kaj ne zorgi pri kiuj landoj estas "ujoj". Kompreneble, tio ne estas ideala situacio, sed oni povus paroli bonan Esperanton, se tiel fari, kaj ĉiam uzi la finaĵon '-an-' pri la homoj, kiuj loĝas en la landoj! Tiam, estus alia demando, se oni volus paroli ankaŭ pri la etnoj!

Nu bone, povas esti, ke mi ne pravas. Estas nur ideo, kaj mi trovis la eseon de Sergio Pokrovskij ja tre interesa. Mi, kiel multaj aliaj, unue pensis ke la koncepto de la uzado nur de la finaĵo '-ujo-' estas ja bonega ideo, sed poste mi iomete ŝanĝis mian opinion...! Mi staras verŝajne neŭtrale inter la du kampoj!

Reen al la supro