Al la enhavo

Finnlando

de Iĉo, 2009-februaro-01

Mesaĝoj: 122

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 15:43:52

Al mi tute ne plaĉas tiu diskutado pri etnoj. Por mi lando estas politika afero, ĉiu kiu havas germanan pasporton estas germano, ne gravas al kiu ajn etno li apartenas.
Krome, kiam mi apartenas al iu etno? Kiu decidas tion. Ĉu mi bezonas dokumenton por pruvi mian aparteneco al iu etno por ke mi estu "ĝusta germano"? Oni ja bezonis tion en la tempo de Hitler, mi pensis ke tiuj tempoj forpasis.

russ (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 07:19:50

Chainy:Do, oni ĉiam povas diri 'francianoj' (de la vorto 'Francio') aŭ 'francujanoj' (de la vorto 'Francujo'). Kaj oni povas tiel uzi '-an-' kun aliaj landonomoj, kiuj ne povas havi la finaĵon 'ujo'. Ekzemple, 'Alĝerio' - alĝerianoj. Do, jen estas regula regulo! (kiel alternativo al la ideo proponita pri la uzado de '-uj-')

Tio estas tre simple, ĉu ne? En tiuj kazoj oni parolas pri la homoj, kiuj loĝas en tiuj landoj, ne pri etneco.
Jes, kompreneble oni povas ĉiam aldoni -ano por nomi la civitanojn de lando. Sed ofte oni ja volas paroli pri etnoj, kaj tiam -ujo-nomoj pli konvenas ol -io-nomoj, ĉar oni ne scias ĉu -io-nomo estas kiel Ĉinio (kun ĉinoj) aŭ Ĉilio (ne ekzistas "ĉiloj").

(Oni povas debati ĉu la koncepto de etno estas utila aŭ vera aŭ bona ktp. Tamen oni ofte parolas pri aferoj pri kies utilo aŭ vero aŭ bono oni dubas. Mi mencias astrologion kaj monstrojn kaj drakojn kaj elfojn kvankam mi ne vere kredas je ili, ekzemple...)
Mi ne komprenas tiun ĉi argumenton.
Se ne klaras, la argumento ke "Germanio" pli bonas ol "Germanujo" ne estas mia, sed de diversaj por-io-aj homoj kiuj pravigas ke iel "Germanujo" kuraĝigas naciismon kaj kontraŭfremdajn sintenojn de germanoj, ĉar la landonomo gramatike implicas ke la lando rekte ligiĝas al germanoj, dum supozeble "Germanio" ne havas tian efikon (supozeble ĉar -io ne estas vera sufikso, kaj anstataŭe la landonomo estas memstara radiko "Germani-" kiu supozeble tute ne rilatas al la radiko "german-" - ha!)
Finfine, necesas doni iun nomon al la landoj! Ekzemple, Germanio/Germanujo - kiel alie ni nomu tiun ĉi landon?!
Efektive estas ja aliaj ebloj. Zamenhof kaj aliaj konsideris ideon nomi laŭ la ĉefurbo, ekzemple, do Polujo estus Varsovilando aŭ simile. Aŭ laŭ ia ĉefa fama geografia aĵo en la lando. Ktp.
Gramatike, oni ne povas diri, ke estas diferenco inter 'Germanio' kaj 'Germanujo'.
Nu kiel dirite, supozeble ja estas gramatika diferenco inter Germani-o kaj German-uj-o, kiuj baziĝas sur du malsamaj radikoj (popolnoma german- kaj nova landnoma germani-). Ekzemple rigardu la difinojn en http://reta-vortaro.de.

Sed kompreneble en realo ĉiuj supozas ke estas ia evidenta konekto inter la du "sendependaj" radikoj, kaj diversaj homoj malkonsentas ĉu -io estas sufikso do la landonomo estas German-io, ĉu -io ne estas vera sufikso, kaj la landonomo estas Germani-o. Jen alia kialo ke Germanujo preferindas, por eviti tiujn debatojn... ridulo.gif

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 08:14:33

russ:Efektive estas ja aliaj ebloj. Zamenhof kaj aliaj konsideris ideon nomi laŭ la ĉefurbo, ekzemple, do Polujo estus Varsovilando aŭ simile. Aŭ laŭ ia ĉefa fama geografia aĵo en la lando. Ktp.
Mi ankaŭ legis pri tiu ĉi argumento, sed ĝi ŝajnas al mi iom stranga! Neniuj naciaj lingvoj uzas tian sistemon, kaj ĉiuokaze, dum nacioj ekzistas, daŭre ekzistos ankaŭ naciistoj (bedaŭrinde...). Nomi landojn per iliaj ĉefurboj nenion ŝanĝus.

russ:Nu kiel dirite, supozeble ja estas gramatika diferenco inter Germani-o kaj German-uj-o, kiuj baziĝas sur du malsamaj radikoj (popolnoma german- kaj nova landnoma germani-). Ekzemple rigardu la difinojn en http://reta-vortaro.de.
Nu, oni povus diri, ke '-i-' estas simple neoficiala sufikso, kiu anstataŭigas la oficialan sufikson '-uj-', ĉu ne? Tio signifas, ke ili ambaŭ ludas la saman rolon kaj havas la saman signifon!

Do, German-i-o aŭ German-uj-o. Tio signifas, ke ambaŭ vortoj havas la saman radikon.

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 08:58:30

horsto:Al mi tute ne plaĉas tiu diskutado pri etnoj. Por mi lando estas politika afero, ĉiu kiu havas germanan pasporton estas germano, ne gravas al kiu ajn etno li apartenas.
Krome, kiam mi apartenas al iu etno? Kiu decidas tion. Ĉu mi bezonas dokumenton por pruvi mian aparteneco al iu etno por ke mi estu "ĝusta germano"? Oni ja bezonis tion en la tempo de Hitler, mi pensis ke tiuj tempoj forpasis.
Mi komprenas vin. Sed ne estas ĉiam malbone paroli pri diversaj grupoj da homoj, kiuj havas la saman pasporton. Ekzemple, ĉiuj britianoj havas britiajn pasportojn, sed ni ja distingas inter skotoj, angloj, kimroj kaj nord-irlandanoj - precipe, kiam ni ludas piedpilkon aŭ rugbeon!

Kaj en granda lando, kiel Rusio, ekzistas multaj diversaj homoj - ne ĉiuj estas rusoj, kaj por multaj tie estas grava afero de identeco esti konataj kiel, ekzemple [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉuvaŝio]ĉuvaŝoj[/url], aŭ tataroj. Estas ankaŭ multaj aliaj tiaj ekzemploj en Rusio. Tial, ĉiuj homoj en Rusio estas 'rusianoj' (anoj de Rusio), sed ne nepre rusoj! Estas simila situacio en Britio, ĉu ne? Ni ĉiuj estas britianoj, sed ne ĉiuj estas, ekzemple, angloj! Kaj estas nenio malbona pri tio! ridulo.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 11:53:34

Chainy:
Nu, oni povus diri, ke '-i-' estas simple neoficiala sufikso, kiu anstataŭigas la oficialan sufikson '-uj-', ĉu ne? Tio signifas, ke ili ambaŭ ludas la saman rolon kaj havas la saman signifon!
Vi trovis la plej bonan argumenton kontraŭ la "novan" sufikson -i-. Se tiu sufikso vere havas la saman signifon kiel -uj-, tiam neniu havas la rajton enkonduki ĝin, ĉar ja jam ekzistas tia sufikso.
Chainy: Sed ne estas ĉiam malbone paroli pri diversaj grupoj da homoj, kiuj havas la saman pasporton.
Ekzemple, ĉiuj britianoj havas britiajn pasportojn, ...
Se vi havas britan pasporton, tiam vi estas brito. Aŭ ĉu ekzistas etno kun la sama nomo.
Chainy:
... sed ni ja distingas inter skotoj, angloj, kimroj kaj nord-irlandanoj - precipe, kiam ni ludas piedpilkon aŭ rugbeon!
Ĉu ne eblas esti kimro kaj samtempe brito?
Mi konsentas ke estas problemo se la nomo de la lando estas la sama kiel la nomo de etno. Sed ĉu ne estas pli facile doni al la nomo "anglo" ambaŭ signifojn, kaj landano kaj ano de etno.
Laŭ via pensmaniero oni ja ne povus nomi la anglan piedpilkan teamon angla, oni devus nomi ĝin angliana teamo.

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 14:25:08

horsto:Vi trovis la plej bonan argumenton kontraŭ la "novan" sufikson -i-. Se tiu sufikso vere havas la saman signifon kiel -uj-, tiam neniu havas la rajton enkonduki ĝin, ĉar ja jam ekzistas tia sufikso.
Nu, jes kaj ne. Mi komprenas vian argumenton, sed multaj homoj jam delonge trovis la '-i-' utila... Kaj mi ne estas kontraŭ tio. Por multaj ja ekzistas iom alia nuanco en ĝia signifo, eĉ se gramatike oni ne povas tion pruvi. Kelkaj simple preferas la sonon de la -i- landonomoj! Kaj oni tre ofte vidas la sufikson "-i-". Kial batali kontraŭ tio, se multaj ŝatas ĝin? Mi nun ne nepre konsentas, ke helpas al lernantoj lerni nur la -uj- sistemon, ĉar eblas alimaniere ĝuste lerni la landojn, kiel mi jam menciis.

horsto:Ĉu ne eblas esti kimro kaj samtempe brito? Mi konsentas ke estas problemo se la nomo de la lando estas la sama kiel la nomo de etno. Sed ĉu ne estas pli facile doni al la nomo "anglo" ambaŭ signifojn, kaj landano kaj ano de etno.
Laŭ via pensmaniero oni ja ne povus nomi la anglan piedpilkan teamon angla, oni devus nomi ĝin angliana teamo.
Mi ne diris, ke kimro ne povas esti samtempe brito! En la kazo de 'Anglio' aŭ 'Anglujo', jes ni kompreneble povas doni al la nomo 'anglo' ambaŭ signifojn, kaj landano kaj ano de etno, kiel vi diris. Mi konsentas, kaj tion oni ja faras en Anglio.

Vi evidente miskomprenis min. Mi ne proponas, ke ĉiuj parolu nur pri 'britianoj', aŭ nur 'britoj', aŭ nur pri 'britujanoj' . Por mi, tio ne gravas. Dependas de la kunteksto.

Oni povas analizi tiun ĉi temon senĉese, ĉar ekzistas multaj opinioj, kaj neniu sistemo taŭgas tute por ĉiuj landoj aŭ kuntekstoj samtempe. Tial, mi subtenas la uzadon de '-i-', kiam oni trovas ĝin utila. Mi ne konsentas kun tiuj, kiuj diras, ke ĝi konfuzas la lingvon.

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 15:07:37

horsto:Laŭ via pensmaniero oni ja ne povus nomi la anglan piedpilkan teamon angla, oni devus nomi ĝin angliana teamo.
Ĉiuokaze, kial vi tiel ekzakte analizas ĉiun malgrandan vorteton en miaj mesaĝoj?! Mi nur volis doni iujn ekzemplojn, kial ne estas ĉiam malbone paroli pri etnoj, kaj mi donis du ekzemplojn - en Rusio kaj en Britio. Sed vi ial decidis diveni pri mia pensmaniero!

Mi simple pensis, ke vi ege troigis la situacion, kiam vi komparis la diskuton pri etnoj kun la tempo de Hitler!

horsto (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 16:03:23

Chainy:
Mi simple pensis, ke vi ege troigis la situacion, kiam vi komparis la diskuton pri etnoj kun la tempo de Hitler!
Mi tion ne faris, bonvolu relegi mian mesaĝon. Sed vi pravas, oni ne menciu tiun nomon, tio nur emociigas la diskutadon.

russ (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 07:06:26

Chainy:Nu, oni povus diri, ke '-i-' estas simple neoficiala sufikso, kiu anstataŭigas la oficialan sufikson '-uj-', ĉu ne? Tio signifas, ke ili ambaŭ ludas la saman rolon kaj havas la saman signifon!

Do, German-i-o aŭ German-uj-o. Tio signifas, ke ambaŭ vortoj havas la saman radikon.
Oni ja povas diri tion. Sed, tia pseŭdosufikso ja kreas problemojn, ĉar ĝi ne vere funkcias kiel aliaj sufiksoj.

Ĉiu alia sufikso enhavas konsonanton, kio helpas kompreni kaj diri kunmetitajn vortojn. Multaj radikoj jam finiĝas per "i", do "sufikso" kiu estas nur "i" kaŭzas multajn koliziojn.

"io" jam estas ege ofta vorto kun tute alia signifo. Aliaj sufiksoj estas uzeblaj memstare: priskribaj sufiksoj kiel "et" kaj "aĉ": "dometo" estas "eta domo", "domaĉo" estas "aĉa domo". Kaj substantivaj sufiksoj kiel "ujo", "ano": "monujo" estas "ujo de mono", "klubano" estas "ano de klubo". La pseŭdosufikso "io" ne respektas tion: "Germanio" estas nek "ia germano" nek "io de germano".

La kontraŭ-uj-istoj argumentas ke "Germanujo ne taŭgas, ĉar ĝi ŝajnigas ke la lando estas ujo de germanoj", sed almenaŭ tio ne estas problemo se oni pensas metafore; kial ilin ne ĝenas ke simile Germanio ŝajnigas ke la lando estas io de germanoj?

Krome vi prifajfas la problemon de Ĉinio/ĉinoj/Ĉilio/"ĉiloj", ktp, tamen en realo mi vidas ke la pseŭdosufikso -io ja ofte kaŭzas konfuzon kaj problemojn, kiel homo parolas pri aŭstroj kaj "aŭstraloj" ktp.

PS: Simple ke multaj homoj ŝatas aŭ emas fari ion ne sufiĉas por diri ke ĝi estas taŭga. Multaj homoj ŝatas aŭ emas diri "antaŭ 2 jarojn" anstataŭ "antaŭ 2 jaroj", aŭ diri "fa-MIL-jo" anstataŭ "fa-mi-LI-o", ekzemple. ridulo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 15:27:40

horsto:Al mi tute ne plaĉas tiu diskutado pri etnoj. Por mi lando estas politika afero, ĉiu kiu havas germanan pasporton estas germano, ne gravas al kiu ajn etno li apartenas.
Krome, kiam mi apartenas al iu etno? Kiu decidas tion. Ĉu mi bezonas dokumenton por pruvi mian aparteneco al iu etno por ke mi estu "ĝusta germano"? Oni ja bezonis tion en la tempo de Hitler, mi pensis ke tiuj tempoj forpasis.
La fakto restas, ke etnoj ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. Kiel oni difinas ilin, estas alia demando.

Reen al la supro