Skip to the content

Fromaĝo

by ritarita, February 2, 2009

Messages: 7

Language: Esperanto

ritarita (User's profile) February 2, 2009, 10:23:19 AM

Ĉu vi faras au ŝatus fari fromaĝon hejme?

rosto (User's profile) February 2, 2009, 10:48:14 AM

Mia avo, plu ne vivanta, kuiris tre bongustan fromaĝon, sed mi ne povas tion. Miaj avo kaj avino havis propran bovinon. Por kuiri bonan fromaĝon oni bezonas multe da freŝa lakto. Ne estas oportune kuiri fromaĝon en urba hejmo.

sergejm (User's profile) February 2, 2009, 1:09:01 PM

Hieraŭ en rusa televido estis filmo "Ŝimaĵo". Por prepari fromaĝon krom lakto oni bezonas ankaŭ specialan ŝimaĵon. Diferencaj specoj de fromaĝoj bezonas diferencajn specojn de ŝimaĵo. Sed se ŝimaĵo aperas en fromaĝo ne dum preparado, la fromaĝo estas elĵetinda.

ritarita (User's profile) February 2, 2009, 1:20:05 PM

sergejm:Hieraŭ en rusa televido estis filmo "Ŝimaĵo".
Ĉu vi intencas kazeigaĵon? Ĝi estas fermento ekstraktata el stomako de junaj, laktonutrataj ŝafidoj aŭ kapridoj, kiun oni uzas por kazeigi lakton.

ritarita (User's profile) February 2, 2009, 1:23:10 PM

rosto:Por kuiri bonan fromaĝon oni bezonas multe da freŝa lakto. Ne estas oportune kuiri fromaĝon en urba hejmo.
Mi faras hejme "ricotta", italan freŝan fromaĝon. Tiucele mi uzas lakton koagulitan per blanka vinagro (ankaŭ eblas uzi citronan sukon). Tiamaniere ankaŭ eblas fari tofuon, t.e. japana fromaĝo el soja lakto.

Vi pravas, por fari bonan fromaĝon bezonas multe da lakto, tamen eblas fari malgrandajn fromaĝojn.

sergejm (User's profile) February 3, 2009, 5:51:34 AM

ritarita:
sergejm:Hieraŭ en rusa televido estis filmo "Ŝimaĵo".
Ĉu vi intencas kazeigaĵon? Ĝi estas fermento ekstraktata el stomako de junaj, laktonutrataj ŝafidoj aŭ kapridoj, kiun oni uzas por kazeigi lakton.
filmo "Ŝimaĵo":Paŝisto el vilaĝo Roquefort[Rokfor] vienis en kavernon por manĝi fromaĝon. Sed li aŭidis vocon de knabino kaj forgesis pri mangado. Post kelkaj tagoj li revenis en la kavernon. La fromaĝo iĝis kovrita de ŝimaĵo, ĝi aspektis ne bone, sed la paŝtisto estis malsata kaj manĝis la fromaĝon. La fromaĝo iĝis bongusta. Tiel aperis fromago rokforo
La fromaĝo komence estis ordinara fromaĝo, sen ŝimaĵo.

ReVo:kazeo:
Densa solidiĝinta ne fermentinta parto de lakto, el kiu oni faras fromaĝon
Ruse:
творог [tvorog] kazeo
сыр [syr] fromaĝo
сырник [syrnik] kazea fritaĵo, kuketoj el kazeo, tre bongustaj

rosto (User's profile) February 3, 2009, 10:37:28 AM

Mia matro kuiris simplan fromaĝon. Kiam lakto kazeiĝis pro tempo pasinta, ŝi simple boligis tiun acidlakton kaj poste filtris. Mia fratino kaj mi infanece manĝis tion varman. Sed mi dubas, ĉu oni povas nomi tion "fromaĝon".
sergejm:сырник [syrnik] kazea fritaĵo, kuketoj el kazeo, tre bongustaj
Ni ankaŭ kuiras tion. Oni miksas kazeon, ovojn, farunon. Oni prenas miksaĵon po unu granda kulero kaj metas sur pato kun bolinta oleo aŭ butero.

Back to the top