Missatges: 13
Llengua: Esperanto
andy919 (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2009 4.18.52
Mi ekas Esperantan klubon ĉe mia universitato, kaj morgaŭ ni havos nian unuan kunsidon de ĉi tiu semestro.
Mi serĉas voĉbabilamikon kiu povus paroli kun mi morgaŭe per Skajpo aŭ simila programo.
Mi bedaŭras ke mi ne afiŝis tion ĉi pli frue, sed mi ĵus havis la ideon.
Mi pensas, ke estus bonege ke la novaj membroj de la klubo vidu Esperanto uzita.
Nia kunsido ekos je 12:30, atm. GMT, kaj mi volus voĉbabili je la 1:00 atm. GMT.
Dankon!
Rohan (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2009 5.06.28
Plaĉus al mi paroli kun vi. Estas la tria de februaro hodiaŭ, kaj ĉe mi la tempzona malsameco estas +5:30 GMT... Do mi supozas, ke mi devos esti ensalutinta en skajpo je la sesa kaj duono vespere, ĉu ne?
Plie, ĉu 'atm' ne signifas 'antaŭtagmeze'? Ĉu ne devus esti anstataŭe 'ptm', 'posttagmeze'?
Se vi ŝatus paroli kun mi, bonvolu aldoni min skajpe aŭ doni al mi vian skajpnomon. La mia estas: rohan.dharwadkar
Amike,
Rohan.
andy919 (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2009 5.31.01
Rohan:Saluton, Andy.Rohan,
Plaĉus al mi paroli kun vi. Estas la tria de februaro hodiaŭ, kaj ĉe mi la tempzona malsameco estas +5:30 GMT... Do mi supozas, ke mi devos esti ensalutinta en skajpo je la sesa kaj duono vespere, ĉu ne?
Plie, ĉu 'atm' ne signifas 'antaŭtagmeze'? Ĉu ne devus esti anstataŭe 'ptm', 'posttagmeze'?
Se vi ŝatus paroli kun mi, bonvolu aldoni min skajpe aŭ doni al mi vian skajpnomon. La mia estas: rohan.dharwadkar
Amike,
Rohan.
Dankon pro via respondo.
Ĉe mi, la tempzona malsameco estas -5:00GMT. Jes, "atm" signifas "antaŭtagmeze." Nia kunsido okzaos je 7:30, ptm (19:30), kaj mi volos voĉbabili je la 8:00, ptm (20:00), laŭ mia tempo. Kun la malsameco, estos 6:30 atm (06:30) ĉe vi kiam mi volos voĉdoni. Se vi estos ensalutinta en Skajpo je la 6:30 atm, sciigu min (dubebla, ĉu ne?).
Danknon!
Rohan (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2009 5.42.17
Nu, ĉi tiu ja estas speciala okazo, do mi certe provos. Garantie estas malfacile diri... miaj dormokutimoj estas sufiĉe neregulaj kaj neantaŭdireblaj...
andy919 (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2009 5.49.24
Efektive, mi jam trovis alian voĉbabilamikon! Sed se ial li ne povus babili kun mi, mi kontaktos vin.
Dankon denove
Andreo Jankovskij (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2009 9.40.33
andy919:Bonega ideo!
Nia kunsido ekos je 12:30, atm. GMT, kaj mi volus voĉbabili je la 1:00 atm. GMT.
Rohan (Mostra el perfil) 3 de febrer de 2009 10.01.40
hiyayaywhopee (Mostra el perfil) 8 de febrer de 2009 6.44.47
andy919 (Mostra el perfil) 8 de febrer de 2009 7.03.53
Mi ĉeestas la Universitaton de Florido. Mi ĝojas, ke vi ekis klubon ĉe via Universitato.
Okej, nu ni havos nian venontan kunsidon je ĉi tiu lundo, kaj mi volus vidbaili kun alia Esperantisto.
Nia kunsido ekos je la 00:30 (12:30 atm) GMT, kaj mi volos babili je la 1:00 (1:00 atm) GMT. Fakte, laŭ GMT, la kunsido okazos je mardo, sed estos lundo ĉi tie (mi loĝas en Usono, GMT-5)
Se vi povos VIDbabili kun mi, (mi preferus, ke vi havus kameraon ), aldonu min sur Skajpo. Mia Skajpnomo estas andy91989.
Ankaŭ, mi preferas paroli kun persono el eksterlando, kaj speciale de Azia, ĉar multaj el la membroj dubas, ke estas Espernatistoj tie.
Dankon, kaj ĝis baldaŭ!
hiyayaywhopee (Mostra el perfil) 8 de febrer de 2009 7.23.55