Al la enhavo

Mi serĉas amikon kun kiu mi povas voĉbabili

de andy919, 2009-februaro-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

andy919 (Montri la profilon) 2009-februaro-03 04:18:52

Saluton ĉiuj!

Mi ekas Esperantan klubon ĉe mia universitato, kaj morgaŭ ni havos nian unuan kunsidon de ĉi tiu semestro.

Mi serĉas voĉbabilamikon kiu povus paroli kun mi morgaŭe per Skajpo aŭ simila programo.

Mi bedaŭras ke mi ne afiŝis tion ĉi pli frue, sed mi ĵus havis la ideon.

Mi pensas, ke estus bonege ke la novaj membroj de la klubo vidu Esperanto uzita.

Nia kunsido ekos je 12:30, atm. GMT, kaj mi volus voĉbabili je la 1:00 atm. GMT.

Dankon!

Rohan (Montri la profilon) 2009-februaro-03 05:06:28

Saluton, Andy.

Plaĉus al mi paroli kun vi. Estas la tria de februaro hodiaŭ, kaj ĉe mi la tempzona malsameco estas +5:30 GMT... Do mi supozas, ke mi devos esti ensalutinta en skajpo je la sesa kaj duono vespere, ĉu ne?

Plie, ĉu 'atm' ne signifas 'antaŭtagmeze'? Ĉu ne devus esti anstataŭe 'ptm', 'posttagmeze'?

Se vi ŝatus paroli kun mi, bonvolu aldoni min skajpe aŭ doni al mi vian skajpnomon. La mia estas: rohan.dharwadkar

Amike,
Rohan.

andy919 (Montri la profilon) 2009-februaro-03 05:31:01

Rohan:Saluton, Andy.

Plaĉus al mi paroli kun vi. Estas la tria de februaro hodiaŭ, kaj ĉe mi la tempzona malsameco estas +5:30 GMT... Do mi supozas, ke mi devos esti ensalutinta en skajpo je la sesa kaj duono vespere, ĉu ne?

Plie, ĉu 'atm' ne signifas 'antaŭtagmeze'? Ĉu ne devus esti anstataŭe 'ptm', 'posttagmeze'?

Se vi ŝatus paroli kun mi, bonvolu aldoni min skajpe aŭ doni al mi vian skajpnomon. La mia estas: rohan.dharwadkar

Amike,
Rohan.
Rohan,
Dankon pro via respondo.

Ĉe mi, la tempzona malsameco estas -5:00GMT. Jes, "atm" signifas "antaŭtagmeze." Nia kunsido okzaos je 7:30, ptm (19:30), kaj mi volos voĉbabili je la 8:00, ptm (20:00), laŭ mia tempo. Kun la malsameco, estos 6:30 atm (06:30) ĉe vi kiam mi volos voĉdoni. Se vi estos ensalutinta en Skajpo je la 6:30 atm, sciigu min (dubebla, ĉu ne?).

Danknon!

Rohan (Montri la profilon) 2009-februaro-03 05:42:17

Ho, do vi ja intencis diri 'atm'. Efektive vere dubebla! lango.gif

Nu, ĉi tiu ja estas speciala okazo, do mi certe provos. Garantie estas malfacile diri... miaj dormokutimoj estas sufiĉe neregulaj kaj neantaŭdireblaj...

andy919 (Montri la profilon) 2009-februaro-03 05:49:24

Ho, mi komprenas. Mia dormkutimoj ankaŭ estas neregulaj.

Efektive, mi jam trovis alian voĉbabilamikon! ridulo.gif Sed se ial li ne povus babili kun mi, mi kontaktos vin.

Dankon denove

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-03 09:40:33

andy919:
Nia kunsido ekos je 12:30, atm. GMT, kaj mi volus voĉbabili je la 1:00 atm. GMT.
Bonega ideo!

Rohan (Montri la profilon) 2009-februaro-03 10:01:40

Nu amiko, se vi deziras, vi ankaŭ povas ekigi konferencon skajpan, en kiu multaj personoj povas kune interbabiladi. rido.gif

hiyayaywhopee (Montri la profilon) 2009-februaro-08 06:44:47

Kio estas via universitato? Mi ekis klubon ĉe William & Mary dum la pasinta duonjaro. Mi miras, kiom da universitatoj, kiuj havas Esperantlingvajn klubojn, estas en Usono?

andy919 (Montri la profilon) 2009-februaro-08 07:03:53

hiyayaywhopee,

Mi ĉeestas la Universitaton de Florido. Mi ĝojas, ke vi ekis klubon ĉe via Universitato. rideto.gif

Okej, nu ni havos nian venontan kunsidon je ĉi tiu lundo, kaj mi volus vidbaili kun alia Esperantisto.

Nia kunsido ekos je la 00:30 (12:30 atm) GMT, kaj mi volos babili je la 1:00 (1:00 atm) GMT. Fakte, laŭ GMT, la kunsido okazos je mardo, sed estos lundo ĉi tie (mi loĝas en Usono, GMT-5)

Se vi povos VIDbabili kun mi, (mi preferus, ke vi havus kameraon rido.gif ), aldonu min sur Skajpo. Mia Skajpnomo estas andy91989.

Ankaŭ, mi preferas paroli kun persono el eksterlando, kaj speciale de Azia, ĉar multaj el la membroj dubas, ke estas Espernatistoj tie.

Dankon, kaj ĝis baldaŭ!

hiyayaywhopee (Montri la profilon) 2009-februaro-08 07:23:55

Ha, mi konas homon, kiu ĉeestas tiun universitaton, sed bedaŭrinde mi ne pensas, ke ŝi volus alligi sin al Esperanta klubo. La plej bonan ŝancon al vi kaj via klubo!

Reen al la supro