Al la enhavo

Tria Tutmonda Milito

de Fuzzy, 2009-februaro-03

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-05 12:55:28

Certe ne, Rusio kaj Usono ankoraŭ havos sufiĉajn (nukleajn) armilojn por detrui kiun ajn ili volos. Sed ju malpli da armilojn, des malpli risko je mortigaj eraroj.

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-05 14:04:25

Mondmiliton necesus sufiĉa motivo, ekzemple disputo pri la norda poluso, precipe se eltroviĝus amaso de naturaj rimedoj tie!

Tamen, ĉu ni, kiel Esperantistoj, ne devus klopodi malhelpi tian okazon? Eble, pripensi kiel ĝuste dividi riĉecojn sub la polusoj per internacia traktado?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-05 23:32:57

Fuzzy:Mi ĵus legis ke Obama estas propononta al Rusio ege malmultigi nukleajn armilojn. Ĉu Rusio akceptu tiun proponon?
Ĉu tio ne pligrandigos eblecon de la milito?
Estus pli ĝuste diri, ke Obama (kaj multaj aliaj tutmondaj homoj) deziras, ke kaj Usono kaj Rusio reduktos iliajn nukleajn armilojn. Tio estas bonega ideo: mi konsentas tute kun Rogir pri la armiloj sed ne necese la tropika arbaro.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-07 06:28:42

Nuklea ekvilibro inter Rusujo kaj Usono estas garantio de paco. Sed kvanto de armiloj estos malgrandigita, aperus deziro grandigi, necesos zorgi. Tio estos nestabila situacio. Nuklea ekvilibro estas limo de kapabloj, tial estas stabila. Nukleaj armiloj postulas grandan respondecon, kaj konscio ke kontraŭulo povas vin detrui entute dum 40 minutoj estas plej grava rimedo de pacigo. Nur ĝi tenas de grandaj militoj. Se aperas espero je senpuna venko aŭ simple longa, sed nenuklea milito, aperas uloj pretaj ĝin komenci.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-07 06:51:01

nikko:Se aperas espero je senpuna venko aŭ simple longa, sed nenuklea milito, aperas uloj pretaj ĝin komenci.
Similas al vero. Krome, moderna evoluo de teknologio ŝajne povas doni tiun esperon al iuj teknologie evoluitaj.

andogigi (Montri la profilon) 2009-februaro-07 10:42:08

Ni ne volas havi plian milition. Ni havas sufiĉajn problemojn.

nunu26 (Montri la profilon) 2009-februaro-08 01:23:30

Mi kaj tuta brazilo ne estas maltrankvila, Brazilo estas paĉan landon kaj ni ne havas problemojn kun aliaj landoj =D rido.gif

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-08 02:28:47

nunu26:Mi kaj tuta brazilo ne estas maltrankvila, Brazilo estas paĉan landon kaj ni ne havas problemojn kun aliaj landoj =D rido.gif
Kiom bele! Vi ankaŭ havas la tropikan arbaregon pri kiu Rogir diris sal.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-10 17:07:46

rosto:Tria tutmonda milito daŭras jam longe, de 50-60 dekjaro aŭ ĉirkaŭ. Koreio, Vietnamo, Afganistano, k.t.p. Kalkulu, kiom da homoj estis mortitaj entute. Ni nur esperu, por ke tiu milito finiĝu.
Aldonu militojn en Ĉeĉenio kaj Kartvelio.

Iuj politikistoj (montrantaj malamikoj) pensas ke ili povas fari ĉion kion ili volas, kaj bedaŭrinde iam ne nur en sia lando...

lango.gif
[LISTO]
Militoj devas resti en pasinteco!
Kaj tiaj politikistoj ankaŭ![/list]

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-10 17:18:16

Andreo Jankovskij:

Iuj politikistoj (montrantaj malamikoj) pensas ke ili povas fari ĉion kion ili volas, kaj bedaŭrinde iam ne nur en sia lando...

lango.gif
[LISTO]
Militoj devas resti en pasinteco!
Kaj tiaj politikistoj ankaŭ![/list]
Mi tute konsentas. Vi bone diris tion!

Reen al la supro