前往目錄

Uzo de la komo

貼文者: jchthys, 2009年2月3日

訊息: 6

語言: Esperanto

jchthys (顯示個人資料) 2009年2月3日下午10:17:26

Ĉu oni devas uzi komon en ĉi tiu frazo?
Estas pli facila, lerni Esperanton.

Matthieu (顯示個人資料) 2009年2月3日下午10:26:45

Estas pli facile lerni Esperanton.

Mi ne uzus komon tie. Sed mi pensas, ke ne estas malĝuste, se vi metas komon.

Rogir (顯示個人資料) 2009年2月4日下午3:30:41

Laŭ mi ne estas fortaj reguloj pri komuzado. Mi uzas ĝin nur kiam iĝos malklare sen ĝi.

skeptikulo (顯示個人資料) 2009年2月6日上午8:57:55

Ne sinĝenu pri tio. La regulo estas simpla: uzu la komon simile kiel vi uzas ĝin en via denaska lingvo.

Ergazomai (顯示個人資料) 2009年2月7日下午1:21:10

Kutime la uzado de la komo endas antaŭ "ke", aŭ konjunkcioj kiuj enhavas "ke" (ekz. "pro ke").

Ekz.: li diris, ke li venos

jchthys (顯示個人資料) 2009年2月7日下午4:13:58

Jes, angle oni ne ĉiam uzas komon antaŭ la vortoj ke, kiu, ktp. Sed mi uzas la komon en Esperanto en kazoj similaj al tioj, ĉar estas la norma metodo. Ankaŭ mi ne uzas anglajn citilojn en Esperanto.

回到上端