Skip to the content

Du demandoj

by jchthys, February 5, 2009

Messages: 4

Language: Esperanto

jchthys (User's profile) February 5, 2009, 3:26:04 AM

Mi pensas, ke mi jam scias la respondojn por ĉi tiuj demandoj. Sed mi volas ekscii, kion aliaj pensas, do jen estas:

(1) I don't have a car. Ich habe kein Auto. Kiu estas pli ofta: Mi ne havas aŭton aŭ Mi havas neniun aŭton? (Mi supozas, ke iu estas ĝusta, kaj ke la unua estas pli ofta.)

(2) Estas igiĝi ebla esperanta vorto? (Mi supozas, ke ĝi ne estas; kaŭziĝi estas pli bona.)

rosto (User's profile) February 5, 2009, 5:03:18 AM

jchthys:(2) Estas igiĝi ebla esperanta vorto? (Mi supozas, ke ĝi ne estas; kaŭziĝi estas pli bona.)
Se vi volas traduki "to happen", vidu vortaron: "fariĝi", aŭ "okazi".
Tradukoj por "to become" en vortaro: "fariĝi", "iĝi".

sergejm (User's profile) February 5, 2009, 6:12:54 AM

Pli kutima frazo estas Mi ne havas aŭton. Ĝi estas respondo al Ĉu vi havas auton? (Do you have a car?).
Mi havas neniun aŭton." estas respondo al demando Kiun aŭton vi havas?" (Which car do you have?)

jchthys (User's profile) February 6, 2009, 1:13:28 AM

Dankon, sergejm, por cia klarigo pri neniun.

Back to the top