K vsebini

Du demandoj

od jchthys, 05. februar 2009

Sporočila: 4

Jezik: Esperanto

jchthys (Prikaži profil) 05. februar 2009 03:26:04

Mi pensas, ke mi jam scias la respondojn por ĉi tiuj demandoj. Sed mi volas ekscii, kion aliaj pensas, do jen estas:

(1) I don't have a car. Ich habe kein Auto. Kiu estas pli ofta: Mi ne havas aŭtonMi havas neniun aŭton? (Mi supozas, ke iu estas ĝusta, kaj ke la unua estas pli ofta.)

(2) Estas igiĝi ebla esperanta vorto? (Mi supozas, ke ĝi ne estas; kaŭziĝi estas pli bona.)

rosto (Prikaži profil) 05. februar 2009 05:03:18

jchthys:(2) Estas igiĝi ebla esperanta vorto? (Mi supozas, ke ĝi ne estas; kaŭziĝi estas pli bona.)
Se vi volas traduki "to happen", vidu vortaron: "fariĝi", aŭ "okazi".
Tradukoj por "to become" en vortaro: "fariĝi", "iĝi".

sergejm (Prikaži profil) 05. februar 2009 06:12:54

Pli kutima frazo estas Mi ne havas aŭton. Ĝi estas respondo al Ĉu vi havas auton? (Do you have a car?).
Mi havas neniun aŭton." estas respondo al demando Kiun aŭton vi havas?" (Which car do you have?)

jchthys (Prikaži profil) 06. februar 2009 01:13:28

Dankon, sergejm, por cia klarigo pri neniun.

Nazaj na začetek