Naar de inhoud

Via vidpunkto pri la filmo Incubus

door Miland, 7 februari 2009

Berichten: 4

Taal: Esperanto

Miland (Profiel tonen) 7 februari 2009 13:08:50

Mi posedis ĉi tiun filmon dum kelkaj jaroj, kaj fine decidis spekti ĝin. Mia unua reago estis, ke ĝi ne estis multe pli bona ol 'Plan 9 from Outer Space'. Sed, post kiam mi vidis la aldonaĵojn de la DVD, inkluzive de intervjuo kun la farantoj, mi sentis min iom pli bone. La filmo estas rara pro akcidento kiu detruis la filmostokon. Tamen unu ekzemplero restis en Francio, kun neforigeblaj francaj subtitoloj. La rebonigita filmo ankaŭ havas elekteblajn anglajn subtitolojn, metitajn sur la francaj.
Ĝi estas hororfilmo pri batalantoj de bono kontraŭ malbono, homoj kontraŭ demonoj. Kelkaj misokazoj trafis la homojn farintajn la filmon, enhavante murdon kaj sinmortigon, kiuj estigis la ideon de la 'malbeno de Incubus'.*
Ŝajne la ĉefrolulo, William Shatner, ŝatis la tekston. Bedaŭrinde, miaopinie la parolita Esperanto ne estas tiel bona, kvankam tio de Shatner ne estas tiel malbona, kiel mi legis aliloke. Fine, ĝi estas unu de la plej malmultaj longdaŭraj Esperantaj filmoj, kaj do emas taksita kiel konservinda kiel parto de Esperanta kulturo. La DVD havas ankaŭ komentariojn de Shatner kaj la filmfarantoj. Vidintoj decidu ĉu ĝi plaĉas al ili.

*Ĉi tiu angla-lingva retpaĝo havas pli da detaloj.

sev (Profiel tonen) 17 mei 2009 08:23:12

Mi ne povas respondi...
Ĉar Inkubus estas bona filmo, sed nur kun la esperantaj subtekstoj (dankon al la tradukistoj kiujn mi ne konas).
rido.gif

Stefano888 (Profiel tonen) 18 december 2014 22:54:02

La filmo estis bone farita, sed ne bone parolita. Mi priparolas la francan prononcadon de Esperanto-vortoj per William Shatner.

Tempodivalse (Profiel tonen) 18 december 2014 23:09:25

La elparoloj min ĝenis kiam mi spektis la filmon. Esperanto meritas pli bonajn filmojn, kvankam mi ne povas ignori la nemalgravan parton kiun ĝi ludis en la historio de Esperanto.

Mi elektis la opcion "ne bona". Pardonu, sinjoro Shatner!

Terug naar boven