去目錄頁

Ĉu iu konas ĉi tiun lingvon?

jchthys, 2009年2月9日

讯息: 5

语言: Esperanto

jchthys (显示个人资料) 2009年2月9日下午9:34:54

En la angla la nomo de la lingvo estas Furbish; estas artikolo en Vikipedio pri ĝin (jen estas ligilo al la Esperanto artikolo, sed la angla artikolo estas pli granda). Mi pensis, ke ĝi estas amuza.

rosto (显示个人资料) 2009年2月10日上午7:33:46

Via ligilo http://eo.wikipedia.org/wiki/Furby kondukas al artikolo pri roboto-ludilo Furby, kiu povas komuniki kun homo per simplaj vortoj. Ĉe anglalingva retpaĝo estas ankaŭ skribita pri "Furbish", kvazaŭ tio estas lingvo, sed kiel mi komprenas, oni nomas tion tiel nur ŝerce, ĉar tiu "Furbish" estas nur aro de ordonvortoj, kiujn Furby obeas.

* ŭi-ta-ka-lu-lu: diru min ŝercon;
* ŭi-ta-ka-ŭi-lu: rakontu ion;
* ŭi-ti-ka-ŭa-ti: kantu;
* u-naj-lu-lej-du?: ĉu vi volas ludi?
* u-naj-ej-tej-du?: ĉu vi volas manĝi?
* u-naj-bo-du?: kiel vi fartas?
* u-naj-ŭej-lo-ni-ŭej: dormu;
* u-naj-no-la: dancu.

Nelonge antaŭe mi aŭdis ŝercon, ke baldaŭ homoj ne nur povos komuniki per telefono, sed ankaŭ kun telefono. Artefarita intelekto ja evoluas.
rido.gif

Rogir (显示个人资料) 2009年2月10日下午1:58:05

Mi ne plu volus uzi mian telefonon se ĝi povus kompreni kion mi diras per ĝi.

jchthys (显示个人资料) 2009年2月10日下午5:41:52

Ne estas multaj da vortoj, sed Furbis ja estas lingvo. Mi pensas, ke la angla artikolo ĉe Vikipedio havas eksterajn ligilojn al priskribo de la lingvo.

Mi perceptis, ke la Furbish vortoj "boo" kaj "dah" estas el la ĉina.

Grown (显示个人资料) 2017年5月23日上午4:17:52

jchthys:Ne estas multaj da vortoj, sed Furbis ja estas lingvo. Mi pensas, ke la angla artikolo ĉe Vikipedio havas eksterajn ligilojn al priskribo de la lingvo.

Mi perceptis, ke la Furbish vortoj "boo" kaj "dah" estas el la ĉina.
Furbis? Aŭ la furbia?

回到上端