Al la enhavo

Demandiĝas aŭ demandas al min

de Frankouche, 2006-decembro-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-24 01:56:16

Saluton

Mi ne scias se mi devu diri "mi demandiĝas" aŭ "mi demandas al mi" aŭ "mi demandas min".
Mi ne komprenas bone la gramatiko de lernu pri tiu.

awake (Montri la profilon) 2006-decembro-24 02:40:01

se mi komprenas vian intencon, mi dirus "mi demandas je mi" aŭ eble "mi demandas je mi mem"

La vorto "demandiĝas" signifas iĝi demando.

Nek "al" nek "de" ŝajnas havi la tutan ĝustan sencon, do mi rekomendas "je"-on.

Frankouche:Saluton

Mi ne scias se mi devu diri "mi demandiĝas" aŭ "mi demandas al mi" aŭ "mi demandas min".
Mi ne komprenas bone la gramatiko de lernu pri tiu.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 03:47:42

Ĝi devus esti: "Mi demandas al mi"

Mi ankaŭ trovis "Mi demandiĝas" ĉe la reto, sed ne estas tiel ofta kiel la unua.

Mi tute ne konsentas kun "Mi demandas je mi mem"

RiotNrrd (Montri la profilon) 2006-decembro-24 07:08:22

Kial ne "mi demandas min"? Ĝi estas gramatike ĝusta.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 13:01:24

Vi ne povas diri: "Mi demandas min" ĉar vi ne estas la DEMANDO!!! Vi estas la demandanto kaj demandas ion al vi kiel al alia ulo.

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-24 13:26:27

Ŝajnas ke tiu fakto ne estas simpla okulumo.gif

Jen en la gramatiko de Lernu (Wennergren):
-iĝi enhavas la ideon «per si mem, aŭtomate» kaj ĉe la transitivaj verboj oni ne povas anstataŭigi ĝin per -igi sin aŭ nur sin[...]iĝi estas do refleksiva sufikso kaj servas por netransitivigi la transitivajn verbojn
"Demandiĝi" por "demandi per si mem" estus do korekte

Sed mi ne komprenas tiun remarkon de la gramatiko kaj nun mi ne scias kiel diri :
Rimarko 3: Oni ne povas diri «mi laviĝis, kombiĝis, raziĝis, vestiĝis», ĉar tiuj agoj ne okazas aŭtomate, per si mem, kaj la homo ne restas pasiva ĉe tio; oni devas diri: mi lavis min, kombis min, razis min, vestis min.

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 14:05:58

Ege interesa rimarko!

Nu laŭ ĉi tiu rimarko vi ne devus diri: "Mi demandiĝas" ĉar demandi ne estas aŭtomata ago, ĉu ne?

Kaj ankaŭ ne "mi demandas min" ĉar vi ne povus esti la demando mem, kompreneble.

Do, nur restas: "Mi demandas al mi"

1- Mi demandiĝas (inkorekta)
2- Mi demandas min (inkorekta)
3- Mi demandas al mi (korekta)

Mendacapote (Montri la profilon) 2006-decembro-24 14:29:41

Pardonu, Ne inkorekta sed nekorekta.

awake (Montri la profilon) 2006-decembro-24 14:52:49

Mi tute ne konsentas kun ĉi tiu. Oni povus diri "Mi demandas demandon al mi" sed ne "mi demandas al mi." La signifo estas malsama. Kion mi demandas al mi? demandon? taskon? emocion? Sen objekto, "al" eble ne estas ĝusta. do, mi proponas, ke "je" estas pli bona elekto.

Ankaŭ, "mem" ĉiam povas esti uzita por emfazo. Kial ĝi ne estas ĝusta?

Mendacapote:Ĝi devus esti: "Mi demandas al mi"

Mi ankaŭ trovis "Mi demandiĝas" ĉe la reto, sed ne estas tiel ofta kiel la unua.

Mi tute ne konsentas kun "Mi demandas je mi mem"

Frankouche (Montri la profilon) 2006-decembro-24 20:07:51

Pardonu min, la citaĵoj estas el la gramatiko de Henrik Seppik.

Mi trovas aliaj ekzemploj :
ŝi edziniĝis kun sia kuzino
la pordo malfermiĝis (estis malfermata)
li sidiĝis en la sofo
la akvo glaciiĝis
Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito
Tiam komenciĝis la milito
Devas havi rilato inter la netransitiveco kaj la refleksiveco de la verboj, sed mi ne estas gramatikestro.

Mi komprenas la ne-sencon : mi demandiĝas, estas demandata?, iĝas demandata?

- la pordo malfermiĝis, estis malfermata, iĝis malfermata --> korekta
- mi razis min, estis razita, iĝis razita --> malkorekta

Kial tiu stanga fakto?

Reen al la supro