לתוכן העניינים

Bona deklamo

של Miland, 12 בפברואר 2009

הודעות: 13

שפה: Esperanto

Miland (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 18:38:52

Jen bele deklamita versio de Preĝo sub la verda standardo.

Se nur ĝi ekzistis en ĥore kantita formo!

tomasoavro (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 20:15:53

Kial ĉi tie?

Miland (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 20:26:36

tomasoavro:Kial ĉi tie?..?
Mia opinio pri la deklamo (ke ĝi estas bona) estas vidpunkto, tial ĝi apartenas al la parto de la forumo "Vidpunktoj", ĉu ne?

tomasoavro (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 20:49:33

Hmmm...

henma (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 22:07:25

Miland opinias tiun filmeton tre bona. Tiu estas lia vidpunkto. Almenaŭ tio similas al mi.

Kaj tiu estas mia vidpunkto... vi havas la vian.

Do, tiu diskuto estas korekta ĉi tie. Se ne antaŭe, nun ĝi apartenas al tiu parto de la forumo.

Amike (sed debatante okulumo.gif),

Daniel.

tomasoavro:
Miland:...ĉu ne?
Ne. Via temo estas "Por ĉio cetera" aŭ al "Novaĵoj" (nur tien), kaj via logikeco - bedaŭrinda.
La same koncernas vian antaŭan temon: "Ĉu vere la filmo Angoroj fine aĉeteblas?" - vidpunkto?

Miland (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 22:47:08

Dankon, Daniel! Mi aldonis la informon pri Angoroj al "Novaĵoj" kaj reviziis la mesaĝon en la sekcio "Vidpunktoj" por ke ĝi klare demandu vidpunktojn pri la filmo.

mccambjd (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 23:56:10

tomasoavro:... kaj via logikeco - bedaŭrinda.
La same koncernas vian antaŭan temon: "Ĉu vere la filmo Angoroj fine aĉeteblas?" - vidpunkto?
En la angla, ni diras "Play nice!"
Kiel oni esprimus tion Esperante?

henma (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2009, 01:43:48

mccambjd:En la angla, ni diras "Play nice!"
Certe, mccambjd, kaj ankaŭ (almenaŭ en futbalo/piedpilko) oni diras "fair play"...

Erare humanum est (ho, pardonu, mi kajmanas, erari homa estas rideto.gif), kaj mi pensas ke oni ne devas esti tro riproĉita pro simpla eraro...

Mi ankaŭ pensis ke oni povus esprimi sian opinion ĉi tie, kaj tio estus esprimo de onia vidpunkto... Nun mi scias ke aliaj havas malsaman vidpunkton pri tio rido.gif

Amike,

Daniel.

tomasoavro (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2009, 06:00:51

Nu jes...

mccambjd (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2009, 08:13:14

mccambjd:En la angla, ni diras "Play nice!"
Kiel oni esprimus tion Esperante?
tomasoavro:"Vi estas malĝentila!", "Vi, malĝentilulo!"...
Dankon!

לראש הדף