Al la enhavo

Esperanto, nacionalismo kaj tagoj de maldependeco

de sigkalis, 2009-februaro-16

Mesaĝoj: 50

Lingvo: Esperanto

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-22 14:24:59

nikko:mi povus elverŝi ĉi tien tiom da malbonaĵoj pri Usono, ĉiuj glutsufokiĝus.
Kial trenas Usonon en la argumenton? Precipe kiam la diskutado temis pri Rusujo kaj Ukrainujo? senkulpa.gif

henma (Montri la profilon) 2009-februaro-22 15:07:38

mccambjd:Kial trenas Usonon en la argumenton? Precipe kiam la diskutado temis pri Ruso kaj Ukraino? senkulpa.gif
ĥa ĥa ĥa (pardonu ke mi ridas hispane, sed mi ne povis eviti tion)... Bedaŭrinde, mccambjd, tiu fadeno subite ŝanĝiĝis al tio. Sed, mi provos reiri al la origina temo. Kaj mi esperas ke vi almenaŭ ridetu iom.

En Ĉilio, ni havas du tagojn por sendependeco, la veran kaj tiun kiun ĉiuj festas rido.gif

Mi certe ne scias kial, sed ĉi tie ni celebras la 18an de septembro kiel la tago de sendependeco. Tamen, la 18an de septembro de 1810, aro de personoj lojalaj al la reĝo, kiam ili ekscii tion, ke Napoleono kaptis kaj anstataŭigis tiun reĝon, kuniĝis kaj deklaris ke ili regos la lando je la nomo de la reĝo ĝis li revenis sur la tronon.

La vera dato de sendependeco estas la 12a de februaro de 1818, kiam la sendependeco estis fine subskribita, sed preskaŭ neniu memoras tion...

Do, ni celebras kiel sendependeco la tagon kiam iu diris "ni estas lojalaj al la reĝo" anstataŭ la tagon kiam ni diris "ni ne plu dependas de tiu regno"

rideto.gif

Amike,

Daniel.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-23 01:13:27

Fotinka:Nu сerte, via laboro estas "вешать лапшу на уши" kaj vi jam ne povas vivi sen ĝin!
Sed vi ripetiĝas do vi laboras ne tro bone.
Se vi ne komprenis mian rusan do vi havas malbonan memoron.
Feliĉe mi havas bonajn ukrainajn geamikojn.
Kaj tio estas pli agrable ol legi viajn respondojn.
lango.gif
Fotinka skribas pri "nudeloj sur oreloj"!
Sed vi respondu al simpla demando:
Kial (aŭ pro kio) "kremlaj oligarĥoj" kontrolas ĉiujn rusajn amaskomunikilojn?

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-23 08:42:08

mccambjd:
nikko:mi povus elverŝi ĉi tien tiom da malbonaĵoj pri Usono, ĉiuj glutsufokiĝus.
Kial trenas Usonon en la argumenton? Precipe kiam la diskutado temis pri Ruso kaj Ukraino? senkulpa.gif
Ĉi tiu fadeno temas pri tagoj de sendependeco. Kaj poste estiĝis vana kaj tute senutila babilado pri politiko. Tre enuiga babilado. Kaj mi simple volis montri, ke babili tiamaniere eblas senfine pri iu ajn lando, kaj substrekis ke ĉi tie ne estas loko por tio. Kaj eĉ donis ligilon, kie eblas multe satiĝi per tiaj babiladoj. rideto.gif

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-23 08:47:16

Andreo. Registaro kontrolas nur plej grandajn amaskomunikilojn, ĉar pagas pro tio. Mi preferas ke amaskomunikiloj estu sub gvido de estraro ol de iu alia, ekzemple de eksterlandaj riĉuloj. Mi ne spektas TV iukaze, al mi ne gravas. TV estas aĉaĵo sendepende de posedanto. Por mi egale aĉas BBC, CNN kaj kanalo "Rossija". Tio estas neevitebla malbono, sed mi preferas ke mialanda malbono estu sub rego de mialandaj uloj. Vi bone scias ke homoj pensas per televidigilo, certe tial riĉuloj kontolas ilin. Same kiel riĉuloj kontrolas amaskomunikilojn ie ajn. Ĉie.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-februaro-23 08:54:05

Andreo, ĉesu, ĉi tiu fadeno ne estis kreita por viaj naciismaj grumblaĵoj.

Unue eble trarigardu vian landon kaj pensu, ĉu hazarde en ĝi ne estas iuj fontoj de malbono, anstataŭ nur akuzi najbarojn.
Mi ekzemple legis en pola Newsweek artikolon ("Gason mi aĉetos multekoste", la 18-a de januaro) pri ukrainaj gravuloj, ankaŭ gvidantoj de la oranĝkolora revolucio, kaj ilia intereso pri nuntempa ekonomia krizo en Ukrainujo; pri fortunoj gajnitaj dum kontraŭleĝa vendado de gaso per koruptaj kooperativoj kun necerta leĝeco kaj propreco, pri ekstere brilaj naci-gvidantoj, kiuj putre kunligas siajn komercojn kun siaj politikaj povoj. Ŝajne nomojn mi ne devas citi. Do, certe gravas kritiki malbonaĵojn en aliaj landoj, sed kondiĉe ke oni vidas problemojn en sia propra patrujo.

Fotinka (Montri la profilon) 2009-februaro-23 09:03:06

Andreo, mi skribis ne pri nudeloj(mi pensas, pli bone estos "nudelo") kaj eĉ ne pri oreloj, sed pri via laboro.
Sed vi iomete memoras ruse! Nekredeble!
Do ree mi gratulas vin (23 februaro)!

(Via rideto estas eble bela sed via lango...)
Tamen vi estas sufiĉe amuza, ĉar vi ne komprenis ke mi ne respondos vin!
Viaj demandoj estas tro stultaj.
rideto.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-23 12:25:14

nikko:Andreo. Registaro kontrolas nur plej grandajn amaskomunikilojn, ĉar pagas pro tio.
...
Tiam ĉu estas senco fari elektojn?

Ja se nuna rusa estraro kontrolas kaj pagas al rusaj amaskomunikiloj, ili ĉiam montros nur deziratan al ili propagandon!

Ja opozicio ne havas amaskomunikilojn, verŝajne rusa opozicio estas senrajta kaj neniam havos eblecon venki.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-24 09:42:25

Andreo Jankovskij:
nikko:Andreo. Registaro kontrolas nur plej grandajn amaskomunikilojn, ĉar pagas pro tio.
...
Tiam ĉu estas senco fari elektojn?

Ja se nuna rusa estraro kontrolas kaj pagas al rusaj amaskomunikiloj, ili ĉiam montros nur deziratan al ili propagandon!

Ja opozicio ne havas amaskomunikilojn, verŝajne rusa opozicio estas senrajta kaj neniam havos eblecon venki.
Vi estas ege divenema. Diferenco inter ni estas nur en tio, ke mi aprobas tion kaj vi ne. Kaj pri tio ne eblas diskuti.

Cimerman (Montri la profilon) 2009-februaro-25 15:45:03

Se vi aprobas ĉion kion faras via registaro, tiam vi ne estas plenrajta civitano sed sklavo. Tiaj homoj ekzistis jam en antikva Roma imperio. Ribelo de ĉi tiuj sklavoj kontraŭ reganta klaso estis sange subpremita. Tial por vi vere necesas laŭdi ĉion, kion viaj regantoj faras. Ne eblas kritiki.

Reen al la supro