Mesaĝoj: 49
Lingvo: Esperanto
henma (Montri la profilon) 2009-februaro-22 15:07:38
mccambjd:Kial trenas Usonon en la argumenton? Precipe kiam la diskutado temis pri Ruso kaj Ukraino?ĥa ĥa ĥa (pardonu ke mi ridas hispane, sed mi ne povis eviti tion)... Bedaŭrinde, mccambjd, tiu fadeno subite ŝanĝiĝis al tio. Sed, mi provos reiri al la origina temo. Kaj mi esperas ke vi almenaŭ ridetu iom.
En Ĉilio, ni havas du tagojn por sendependeco, la veran kaj tiun kiun ĉiuj festas
Mi certe ne scias kial, sed ĉi tie ni celebras la 18an de septembro kiel la tago de sendependeco. Tamen, la 18an de septembro de 1810, aro de personoj lojalaj al la reĝo, kiam ili ekscii tion, ke Napoleono kaptis kaj anstataŭigis tiun reĝon, kuniĝis kaj deklaris ke ili regos la lando je la nomo de la reĝo ĝis li revenis sur la tronon.
La vera dato de sendependeco estas la 12a de februaro de 1818, kiam la sendependeco estis fine subskribita, sed preskaŭ neniu memoras tion...
Do, ni celebras kiel sendependeco la tagon kiam iu diris "ni estas lojalaj al la reĝo" anstataŭ la tagon kiam ni diris "ni ne plu dependas de tiu regno"
Amike,
Daniel.
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-23 01:13:27
Fotinka:Nu сerte, via laboro estas "вешать лапшу на уши" kaj vi jam ne povas vivi sen ĝin!
Sed vi ripetiĝas do vi laboras ne tro bone.
Se vi ne komprenis mian rusan do vi havas malbonan memoron.
Feliĉe mi havas bonajn ukrainajn geamikojn.
Kaj tio estas pli agrable ol legi viajn respondojn.
Fotinka skribas pri "nudeloj sur oreloj"!
Sed vi respondu al simpla demando:
Kial (aŭ pro kio) "kremlaj oligarĥoj" kontrolas ĉiujn rusajn amaskomunikilojn?
nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-23 08:42:08
mccambjd:Ĉi tiu fadeno temas pri tagoj de sendependeco. Kaj poste estiĝis vana kaj tute senutila babilado pri politiko. Tre enuiga babilado. Kaj mi simple volis montri, ke babili tiamaniere eblas senfine pri iu ajn lando, kaj substrekis ke ĉi tie ne estas loko por tio. Kaj eĉ donis ligilon, kie eblas multe satiĝi per tiaj babiladoj.nikko:mi povus elverŝi ĉi tien tiom da malbonaĵoj pri Usono, ĉiuj glutsufokiĝus.Kial trenas Usonon en la argumenton? Precipe kiam la diskutado temis pri Ruso kaj Ukraino?
nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-23 08:47:16
sinjoro (Montri la profilon) 2009-februaro-23 08:54:05
Unue eble trarigardu vian landon kaj pensu, ĉu hazarde en ĝi ne estas iuj fontoj de malbono, anstataŭ nur akuzi najbarojn.
Mi ekzemple legis en pola Newsweek artikolon ("Gason mi aĉetos multekoste", la 18-a de januaro) pri ukrainaj gravuloj, ankaŭ gvidantoj de la oranĝkolora revolucio, kaj ilia intereso pri nuntempa ekonomia krizo en Ukrainujo; pri fortunoj gajnitaj dum kontraŭleĝa vendado de gaso per koruptaj kooperativoj kun necerta leĝeco kaj propreco, pri ekstere brilaj naci-gvidantoj, kiuj putre kunligas siajn komercojn kun siaj politikaj povoj. Ŝajne nomojn mi ne devas citi. Do, certe gravas kritiki malbonaĵojn en aliaj landoj, sed kondiĉe ke oni vidas problemojn en sia propra patrujo.
Fotinka (Montri la profilon) 2009-februaro-23 09:03:06
Sed vi iomete memoras ruse! Nekredeble!
Do ree mi gratulas vin (23 februaro)!
(Via rideto estas eble bela sed via lango...)
Tamen vi estas sufiĉe amuza, ĉar vi ne komprenis ke mi ne respondos vin!
Viaj demandoj estas tro stultaj.
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-23 12:25:14
nikko:Andreo. Registaro kontrolas nur plej grandajn amaskomunikilojn, ĉar pagas pro tio.Tiam ĉu estas senco fari elektojn?
...
Ja se nuna rusa estraro kontrolas kaj pagas al rusaj amaskomunikiloj, ili ĉiam montros nur deziratan al ili propagandon!
Ja opozicio ne havas amaskomunikilojn, verŝajne rusa opozicio estas senrajta kaj neniam havos eblecon venki.
nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-24 09:42:25
Andreo Jankovskij:Vi estas ege divenema. Diferenco inter ni estas nur en tio, ke mi aprobas tion kaj vi ne. Kaj pri tio ne eblas diskuti.nikko:Andreo. Registaro kontrolas nur plej grandajn amaskomunikilojn, ĉar pagas pro tio.Tiam ĉu estas senco fari elektojn?
...
Ja se nuna rusa estraro kontrolas kaj pagas al rusaj amaskomunikiloj, ili ĉiam montros nur deziratan al ili propagandon!
Ja opozicio ne havas amaskomunikilojn, verŝajne rusa opozicio estas senrajta kaj neniam havos eblecon venki.
Cimerman (Montri la profilon) 2009-februaro-25 15:45:03
nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-26 10:17:48
Cimerman:Se vi aprobas ĉion kion faras via registaro, tiam vi ne estas plenrajta civitano sed sklavo. Tiaj homoj ekzistis jam en antikva Roma imperio. Ribelo de ĉi tiuj sklavoj kontraŭ reganta klaso estis sange subpremita. Tial por vi vere necesas laŭdi ĉion, kion viaj regantoj faras. Ne eblas kritiki.Kara, mi ne aprobas ĉion. Mi bone scias kion faras mia registaro, kaj scias ke iam necesas cedi al efikeco kaj funkcieco, des pli en malfacilaj tempoj. Sed tio jam estas priparolo de mia persono, mi konsilus al vi silenti pri tio. Iukaze mi ne respondos troladon.