Kio estas la malsimileco inter "mal-", "ne-" kaj "sen-"?
de jchthys, 19 de fevereiro de 2009
Mensagens: 11
Idioma: Esperanto
jchthys (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 14:23:07
Mi nur scivolas. Mi pensas, ke mi povas kalkuli la ĝustajn formajn.
Rodrigoo (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 14:40:19
Ne - Neas
Sen - malekzisto, neesto de io
Ve, mi ne scias kiel bone ekspliki.
Sammondane,
Ĥod
Rohan (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 15:06:55
Ekz., iu faro aŭ estas leĝa aŭ estas kontraŭleĝa. Do ĉi-kaze, mi pensas ke 'neleĝa' kaj 'malleĝa' havas la saman signifon. Sed eble plispertulo povus eltiri nuancan distingecon je ili.
Sed en aliaj kazoj, mal- kaj ne- sufiĉe malsamas. Ekzemple, 'nehelpema' estas persono kiu ne emas helpi iun, dum 'malhelpema' preskaŭ aktive provas malebligi oniajn farojn.
Sen- estas sufiĉe fora el ĉi tiuj du vortoj.
Jen ekzemploj kun -ig:
(1)Maligi = Renversi situacion; kaŭzi, ke la kontraŭo okazu
(2)Neigi = Kaŭzi (iun) nei (???)
(3)Senigi = Malhavigi; forigi de ies posedo
jan aleksan (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 17:49:08
Ekz, mi estis mirita kiam mi vidis por la unua fojo la vorto "sendependa", ĉar mi pensis ke nur "maldependa" bona. Fakte, eĉ "nedependa" estas ebla.
Kaj ne estas vera problemo, ĉar la tri estas komprenebla.
horsto (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 18:52:24
la lampo estas malŝaltita = la lampe ne estas ŝaltita = la lampo estas neŝaltita
Sed se iu afero povas havi pli ol du statojn, tiam "mal" kaj "ne" ne havas la saman signifon, ekzemple:
riĉa kaj malriĉa estas la du ekstremoj de riĉeco, sed neriĉa ne nepre signifas malriĉa, neriĉa ankaŭ povas signifi averaĝe riĉa.
"sen" normale signifas "ne havante", kiel Rohan supre klarigis.
Rodrigoo (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 18:56:43
Ĉiuj certas ke tio tute ne povas okazi, sed iu maligis ĝin, li neigis la aserton pri la malebleco de tio.
Jes, mi ja terure eksplikas, ehe. Pardonon.
Sammondane,
Ĥod
Miland (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 19:39:27
Do ne signifas mankon de pli abstrakta kvalito, kompare al sen.
Vi trovos multajn bonajn ekzemplojn en alineoj 205-207 de Step by step de Butler. Kaj jen bona paĝo el la PMEG ("Diferenco inter MAL kaj ne") kaj jen (12.3.6.2, ekzemploj de uzado de sen)
jchthys (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 20:56:53
horsto (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 21:14:43
Rodrigoo:Miopinie, neleĝa estas tia ago kia ne estas en la leĝaro...Lerni Esperanton certe ne estas (malpermesita) en la leĝo, do ĉu vi opinias ke tiu estas neleĝa agado?
Miland:Pardonu, sed kiam mi scias ĉu la kvalito de iu vorto estas sufiĉe abstrakta por uzi "sen"? Se tio vere estus iu regulo mi tute ne komprenus ĝin.
Do ne signifas mankon de pli abstrakta kvalito, kompare al sen.
Miland (Mostrar o perfil) 19 de fevereiro de 2009 22:29:44
horsto:kiam mi scias ĉu la kvalito de iu vorto estas sufiĉe abstrakta por uzi "sen"?Unue, manko de la "pli abstrakta" kvalito rilatas al ne, ne sen. La diskuto rilatas al la frua parto de la mesaĝo; "pli abstrakta" en ĉi tiu kunteksto rilatas al kvalito bazita sur adjektivo, jene: netaŭga signifas manko de taŭgeco, bazita sur la adjektivo taŭga. Senmalico signifas manko de malico, kiu mem estas substantivo, ktp.