Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
njpadinha (Montri la profilon) 2009-februaro-21 17:40:59
Dankon!
jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-21 18:14:00
Vverbs generally follow a pattern of "verb = be + corresponding adjective".
horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-21 18:27:30
njpadinha:Does the word "lingvo" have any meaning when used as a verb ("lingvi")?I think "lingvi" is not used, I didn't found it in my dictionary.
"lingvi" ne estas uzata en Esperanto, almenaŭ mi ne trovis ĝin en mia vortaro.
jchthys:This is only true if the root of the word is a adjective.
verbs generally follow a pattern of "verb = be + corresponding adjective
Tio nur estas ĝusta se la radiko de la vorto estas adjektiva.
jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-21 19:42:09
horsto:Kompreneble. Pravas se la verbo ne jam signifas ion alian pli simplan.
jchthys:This is only true if the root of the word is a adjective.
verbs generally follow a pattern of "verb = be + corresponding adjective
Tio nur estas ĝusta se la radiko de la vorto estas adjektiva.
Naturally. That is, it's true if the verb doesn't mean something simpler already.
tommjames (Montri la profilon) 2009-februaro-22 12:45:36
njpadinha:Does the word "lingvo" have any meaning when used as a verb ("lingvi")? My first thought is that it would mean something like "To employ language," but I wanted to see what other people had to say.When you transform a root that is inherantly a noun (according to the root-classes system) into a verb, this generally means "to make use of it". Thus you have examples like:
Bros/o Brosi means to brush
Martel/o Marteli means to hammer
Gitar/o Gitari means to play the guitar
..and so on. So according to this you can think of lingvi as meaning "to use/employ a language" as you suggest. I have seen the verb used this way a few times, and a quick Google search confirms it is in some kind of use. (Note, I included the word kaj in the search to ensure only esperanto results come back).
en Esperanto..
Kiam oni transformas radikon, kiu estas baze substantivo (laŭ la radik-klasa sistemo) en verbon, tio ĝenerale signifas "utiligi ĝin". Do estas ekzemploj kiel:
Bros/o Brosi signifas uzi la broson
Martel/o Marteli signifas uzi la martelon
Gitar/o Gitari signifas ludi la gitaron
..kaj tiel plu. Do laŭ tio, oni povas konsideri lingvi signifi "uzi/utiligi lingvon", kiel vi proponas. Mi kelkfoje vidis la verbon tiel uzata, kaj rapida Gugla serĉo konfirmas ke oni iafoje uzas ĝin. (Rimarku, mi inkluzivis la vorton kaj en la serĉo por certigi estiĝon de nur esperantaj rezultoj).
Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-22 13:28:23
tommjames:Tio ne estas ĝenerala tia signifo, sed pri tiu vorto vi verŝajne pravas.
Kiam oni transformas radikon, kiu estas baze substantivo (laŭ la radik-klasa sistemo) en verbon, tio ĝenerale signifas "utiligi ĝin". Do estas ekzemploj kiel:
Tia vortfarado (priskribita de vi) validas por substantivaj radikoj, kiuj estas iloj. Ĉu la vorto lingvo signifas ilon aŭ ne, estas demando diskutebla, sed mi konsentas kun vi, ke tio estas la plej bona signifo de tiu vorto (kiu cetere mankas en PIV). Kaj verŝajne eblas diri, ke lingvo estas ilo.
Sed laŭ mi la plej ofta signifo de "verbigitaj substantvoj" estas "provizi per".
Tiun signifon havas ĉiuj substantovoj, signifantaj substancojn (ori feri, akvi, ktp) kaj por ili tio eĉ estas skribita en kelkaj fontoj, kiel ekzemple PMEG. Kaj multaj aliaj tiaj vortoj (nomi, animi, linii, ktp)
kfa (Montri la profilon) 2009-februaro-22 14:35:06
Ŝak:Tia vortfarado (priskribita de vi) validas por substantivaj radikoj, kiuj estas iloj.Mi interesiĝas pri fonto de ĉi regulo, mi nur konas tiun pri verbigo de a-vortoj. Kvankam oni povas konkludi ke ĝi pravas, sed ne ĉar verbigo de o-vorto kelkfoje havas nenian sencon (oni ja rajtas esprimi sensencaĵojn, tio estas afero de opinio), sed ĉar ĝi havas pluroblan, nesenduban sencon, ĉar ne ekzistas unu plej evidenta inter la eblaj solvoj. Ekz, ĉu 'ursi' signifas 'esti urso', 'uzi urson' aŭ 'provizi per urso' estas nedecidebla ĉar ĉiu estas samranga solvo.
Sed eble ankaŭ tio estas afero de opinio. Estas nur pro kutimo kaj analogeco ke ni komprenas 'lingvi' kiel priskribitas supre. Tio estigas problemon: Esperanto estas ne tiel klara kaj senduba kiel ni pensis. Ĝi laboras kun subkomprenataĵojn, eĉ subkomprenendaĵojn. Ĉu vere? Miaopinie estas ne nia lingvo, sed sia uzantaro kio esprimas sin malklare kaj ĉiam kunportas siajn prefabrikitajn ideojn. Mi mem estas arda ŝatanto de la libera vortfarado, sed ofte dubas, ĉu ni ne kelkfoje mortigas tiun liberecon per si mem. Se ni uzas eblon kiel la verbigo, kiu povas rezulti plurajn signifojn, kaj ni simple okupas unu el ili, ni maleblas la aliajn. Kaj ni pensas ke ni tute rajtas, ĉar la aliaj ja tute ne havas sencon. Tiun ĉi penson mi dubas, ĉar ja hodiaŭa sensencaĵo povus esti morgaŭa ideo, senrigarde ke ni hodiaŭ ne povas ĝin imagi. Certe vi konas la romanon '1984' de George Orwell, kie oni kreis novan, malpliriĉigitan lingvon 'newspeak' por estingi nedeziratajn ideojn. Ni iras sub la danĝero kaŭzi tian al Esperanto, se ni ne gardas sian liberecon per teni ĝin pura de la malklareco de niaj naskiĝlingvoj.
tommjames (Montri la profilon) 2009-februaro-22 14:38:08
Ŝak:Jes vi kompreneble pravas, kvankam mi intencis limigi la eksplikon nur al li "ilo" speco de verbigado, por ne endonduki konfuzon, kaj resti en la kunteksto de lingvo, kiu, laŭ mi, certe ja estas ilo.tommjames:Tio ne estas ĝenerala tia signifo, sed pri tiu vorto vi verŝajne pravas.
Kiam oni transformas radikon, kiu estas baze substantivo (laŭ la radik-klasa sistemo) en verbon, tio ĝenerale signifas "utiligi ĝin". Do estas ekzemploj kiel:
Tia vortfarado (priskribita de vi) validas por substantivaj radikoj, kiuj estas iloj. Ĉu la vorto lingvo signifas ilon aŭ ne, estas demando diskutebla, sed mi konsentas kun vi, ke tio estas la plej bona signifo de tiu vorto (kiu cetere mankas en PIV). Kaj verŝajne eblas diri, ke lingvo estas ilo.
Sed laŭ mi la plej ofta signifo de "verbigitaj substantvoj" estas "provizi per".
Tiun signifon havas ĉiuj substantovoj, signifantaj substancojn (ori feri, akvi, ktp) kaj por ili tio eĉ estas skribita en kelkaj fontoj, kiel ekzemple PMEG. Kaj multaj aliaj tiaj vortoj (nomi, animi, linii, ktp)
Ĉu io estas ilo probable ne estas tute regula afero, kaj verŝajne varias iom laŭ la kunteksto. Certe kiam oni "akvas" la herbon, la akvo tiumomente fariĝas ilo, eĉ kvankam oni plejparte ne konsiderus akvon esti ilo en la kutima senco.
Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-22 15:41:58
kfa:ursi NE ignifas esti urso! Urso signifas konduki kil urso laŭ PMEG. Sed el tiuj vortoj "besti" mi scias ŝajne nur 1 vortaran vorton - tio estas hamstriŜak:Tia vortfarado (priskribita de vi) validas por substantivaj radikoj, kiuj estas iloj.Mi interesiĝas pri fonto de ĉi regulo, mi nur konas tiun pri verbigo de a-vortoj. Kvankam oni povas konkludi ke ĝi pravas, sed ne ĉar verbigo de o-vorto kelkfoje havas nenian sencon (oni ja rajtas esprimi sensencaĵojn, tio estas afero de opinio), sed ĉar ĝi havas pluroblan, nesenduban sencon, ĉar ne ekzistas unu plej evidenta inter la eblaj solvoj. Ekz, ĉu 'ursi' signifas 'esti urso', 'uzi urson' aŭ 'provizi per urso' estas nedecidebla ĉar ĉiu estas samranga solvo.
Jen estas fonto : http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fi...
Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile,...
Se la radiko montras substancon, ...
Se la radiko montras personon, homon,...
Bestaj radikoj kaj multaj aferaj radikoj signifas ...
Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala...
Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-22 15:46:54
tommjames:hm. interesa argumento.. Mi pripesos ĝin. Sed ĝi povas klarigi laŭ mi tute ne ĉiujn vortojn, kiujn mi montris....
Ĉu io estas ilo probable ne estas tute regula afero, kaj verŝajne varias iom laŭ la kunteksto. Certe kiam oni "akvas" la herbon, la akvo tiumomente fariĝas ilo, eĉ kvankam oni plejparte ne konsiderus akvon esti ilo en la kutima senco.
Mi skribis, ke laŭ mi la plej ofta signifo de tio estas "provizi per" mi ŝajne forgesis aldoni, ke tio estas nur mia subjektiva opinio. Mi nenie vidis iun statistikon pri tio, sed mi kunlaboris pri unu nova (ankoraŭ ne eldonita) PIV-bazita vortaro kaj tia estis mia impreso.