Al la enhavo

Question about a word

de njpadinha, 2009-februaro-21

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

kfa (Montri la profilon) 2009-februaro-22 16:10:05

Ŝak:ursi NE ignifas esti urso! Urso signifas konduki kil urso laŭ PMEG. Sed el tiuj vortoj "besti" mi scias ŝajne nur 1 vortaran vorton - tio estas hamstri
Jen estas fonto : http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fi...
Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile,...
Se la radiko montras substancon, ...
Se la radiko montras personon, homon,...
Bestaj radikoj kaj multaj aferaj radikoj signifas ...
Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala...
Ho, dankon. Kaj pardonon, mi tute pretervidintis ĉi paĝon en la PMEG ĝis nun. La urso estis arbitra ekzemplo, malbona kiel mi nun scias. Mi provis montri o-vorton je kiu tute ne funkcias kutima verbigo. Ĉu ekzistas tia?

tommjames (Montri la profilon) 2009-februaro-22 16:18:05

Ŝak:Mi skribis, ke laŭ mi la plej ofta signifo de tio estas "provizi per" mi ŝajne forgesis aldoni, ke tio estas nur mia subjektiva opinio. Mi nenie vidis iun statistikon pri tio, sed mi kunlaboris pri unu nova (ankoraŭ ne eldonita) PIV-bazita vortaro kaj tia estis mia impreso.
Mi ofte trovas ke Bertilo metas la plej ofte okazantan ekzemplon de io ĉe la supron de listoj. Mi rimarkas ke la "ilo" senco de la verbigado ja estas ĉe la supro en la paĝo, kiun vi montris el PMEG, do mi supozas ke "ĝenerale" eble ne estis tute maltaŭga vorto de mi rideto.gif

Ankaŭ, ŝajnas la mi ke la "provizi per" senco ofte povas esti konsiderata kiel utiligo de io. Kiam oni faras ion "per" io, ofte tio signifas ke oni uzas la aĵon, per kiu la provizo estas farata. Ekzemple, el PMEG:

"akvi = verŝi akvon (sur ion)" (por verŝi ĝin, oni iel uzas ĝin)
"ori = kovri per oro" (la oro estas uzata en la kovrado)
"aeri = plenigi per aero" (oni iel uzas la aeron, por plenigi ion per ĝi)

erikano (Montri la profilon) 2009-februaro-22 23:37:19

kfa:La urso estis arbitra ekzemplo, malbona kiel mi nun scias. Mi provis montri o-vorton je kiu tute ne funkcias kutima verbigo. Ĉu ekzistas tia?
Laŭ mi, por mi... URSI signifas simple "Fari la Urso" se la subjekto estas homo !

Ekzemple, tio taŭgas bone, por kelka homo kiu malbone dormis..., aŭ ial estas matrankvila/nervoza...
... kaj tiam similas urson !! rido.gif

Fine, laŭ mi, la plej logika, la plej nuna, la plej simpla, kaj la plej "intuicia" sencon estas ĈIAM la plej bona !

Amikoj : Forgesu iom PMEG*, kiu, krom la sesdeka reguloj de la fundamento, NENIAM enhavas kelkajn "regulojn".

Vivu la libereco !

* PMEG estas nur bela laboro pri POST-OBSERVADO de estintaj/pasintaj UZOJ ! Kaj certe bela fonto pro universitato-laboro...

SED NE FORGESU TION (se vi forgesas, la lingvo ne plu disvastiĝos...):

La UNUA (kaj kvazaŭ sola*) intereso de ESPERANTO por la mondo, estas siaj simplaj 16 reguloj kaj sia granda LOGIKO... kaj sia konstruvortopovebleco ! ("konstru-vorto-pov-ebleco" rido.gif ) !

* certe, kompreneble, Esperanto ankaŭ havas: la simplegan skribon, la egaleco-povo... kaj... tio estas ĉio !

Sed BONVOLU NEniam menciu "PMEG" al eklernantoj... aŭ instruistoj...aŭ amasa publiko, ktp// senkulpa.gif

Ankaŭ : fidu vian intuicion/instikton ! Ĉar, en la homa-cerbo, la intuicio ofte = LOGIKO! kaj Esperanto plej ofte = LOGIKO

erikano (Montri la profilon) 2009-februaro-22 23:53:19

njpadinha:Does the word "lingvo" have any...
PLUE rimarko :

Dankon antaŭe, la venonta foje, pro ne plu parolu ANGLA ĉi-TIE !

Mi rememoras vin ke tiu forumo estas ESPERANTE ! sal.gif Amike (ne ofendetu vin... ploro.gif )

(ĉu vi ne pensas ke la angla estas sufiĉe uzata aliloke en la mondo ????!!! okulumo.gif ...kaj, se la angla estus kombrenebla per ĉiuj, al kio servus Esperanto !! ??)

Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-23 09:10:16

tommjames:
Mi ofte trovas ke Bertilo metas la plej ofte okazantan ekzemplon de io ĉe la supron de listoj. Mi rimarkas ke la "ilo" senco de la verbigado ja estas ĉe la supro en la paĝo, kiun vi montris el PMEG, do mi supozas ke "ĝenerale" eble ne estis tute maltaŭga vorto de mi rideto.gif
PArdonon, ŝajne mi nenie diris, ke via vorto estas maltaŭga, eĉ male mi diris, ke tio estas bona senco por tiu vorto!
Sed se vi tralegos la tutan PIV-bazitan vortaron kaj atente tralgos, komentante ĉion, kio ŝajnos al vi dubina, rimarkos eĉ multajn forgesitajn vortojn, vi eble havos vian propran opinion, kiu senco de verbigitaj substantivoj estas pli ofta ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-23 19:19:22

En la angla, la verbigo de substantivo ofte signifas provizon, ekzemple "watered", "housed" , aŭ "clothed". En Esperanto por provizi per ni havas la neoficialan sufikson izi, ekz akvizi, domizi, vestizi (kovri per maldika tavolo de oro estas orizi). Verŝi akvon sur razeno estas akvumi.
Eble akvi, domi, vesti (kiel provizi per la respondaj aĵoj) estas anglismoj.

Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-24 13:39:25

Miland:En Esperanto por provizi per ni havas la neoficialan sufikson izi, ekz akvizi, domizi, vestizi (kovri per maldika tavolo de oro estas orizi). Verŝi akvon sur razeno estas akvumi.
Eble akvi, domi, vesti (kiel provizi per la respondaj aĵoj) estas anglismoj.
Tamen laŭ la ligilo, kiun mi montris ĉe la antaŭa paĝo Bertilo diras proksimume, ke "oni ofte aldonas al tiaj vortoj la sufikson -um-, sed senbezone aŭ la sufikson -iz- ankaŭ senbezone"
Kaj due: kaj ori kaj akvi estas PIV-aj vortoj (ankaŭ akvumi, sed ne orizi!, kvankaŭ en iuj PIVaj artikoloj ankaŭ la sufiko =iz- aperas)

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-24 19:55:21

Orizi estas en la Esperanto-angla vortaro de Butler, kiu estas Akademiano. Certe izi estas ne-oficiala, kaj tial mi ne instigus ĝian uzadon tro facile. Kiel vi citas el la PIV, ofte ni jam povas uzi umi. Tamen izi havas unu avantaĝon super umi: la lasta ne havas fiksitan signifon, kiel la prepozicio je, en kio precize estas ĝia utileco.

Sxak (Montri la profilon) 2009-februaro-25 03:16:42

Miland:Orizi estas en la Esperanto-angla vortaro de Butler,
Bone. Ĝi ne estas ia kontraŭgramatika (malsame al iuj vortoj de la eldonita E-rus vortaro de la alia iama akademiano Bokarjov) kaj estas tute laŭregula vorto laŭ mi. Mi konsentas, ke uzo de tiu vorto ne estas eraro aŭ io simila. Sed la sufikso -iz- ĉi tie estas superflua, ĉar la vorto ori mem havas tiun signifon, same kiel en la vorto konatulo estas superflua la sufikso -ul-
Kaj due mi devas atentigi, ke esperanto-naciaj vortaroj ne estas naci-esperantaj! (mi jam multfoje tion faris en diversaj ruslingvaj forumoj, tie mi eĉ montris multajn konfuzojn de tiaj mistraktoj de la e-rus vortaro). Esperanto-naciaj vortaroj estas destinitaj por klarigi signifon de esperanta vorto kaj ne por konsili iun pri la espersanta vorto, tion oni ja komprenu.

Reen al la supro