Kwa maudhui

Ĉu vi povas paroli Esperanton flue?

ya jchthys, 25 Februari 2009

Ujumbe: 13

Lugha: Esperanto

Rodrigoo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Machi 2009 3:01:25 alasiri

Miopinie, jes, mi flue parolas. Ekde kiam ekuzis la lingvon ĉiutage, kaj ekesprimi ĉiajn sentojn el mia animo... tiam mi rimarkis ke esperanto fariĝis parto de mi, kaj ke sen ĝi mi estas duono de mi mem, ĉar mi bezonas ĝin ĉiutage. Esperanto ne plu estas parolata de mi ĉar ĝi bezonas min, sed ĉar mi bezonas ĝin. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Cimerman (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2009 2:01:22 alasiri

Rodrigoo: Esperanto ne plu estas parolata de mi ĉar ĝi bezonas min, sed ĉar mi bezonas ĝin. okulumo.gif
Vi trafe esprimis miajn pensojn.

rubulo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2009 8:12:06 alasiri

Ne miksu flue paroli kaj bone paroli. rideto.gif

Mi jam parolas esperanton hejme de pli ol unu jaro, kaj tiam jam tre bone ĝin kapablis. Oni do povas diri, ke mi flue, senhezite parolas ĝin.

Sed mi ekkonsciis, ke ju pli mi flue parolas ĝin, des malpli bone mi foje parolas ĝin. Same kiel mia denaska lingvo fakte, mi faras erarojn ĉar mi ne plu atentas. Kaj mi manĝas vortojn pro tro rapida parolo.

Kurudi juu