Al la enhavo

Kion vi pensas pri Toki Pona?

de jchthys, 2009-februaro-26

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-26 17:17:15

Mi ne scias la lingvon, sed mi pensas, ke ĝi estas ete bona lingvo. Mi volus scii, kion vi pensas pri tio—kaj se vi povas paroli ĝin.

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-27 11:12:38

Tokipono estas bonega lingvo! toki pona li pona mute tawa jan pi sona.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-februaro-27 13:07:40

toki pona li pona mute tawa mi mute lango.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-27 14:06:34

Ĉi tio estas esperantlingva forumo. Bonvolu kundoni tradukon en esperanto.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-27 18:55:43

Ĝi ege plaĉas al mi, ĉar ĝi pensigas min pri la simplaj ecoj de la mondo.
taso mi kama sona e toki pona/ sed mi ankoraŭ lernas la tokiponan. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

galvis (Montri la profilon) 2009-februaro-27 19:25:52

Mi havis malgrandan sperton pri Toki Pona.
Ĉi tiu lingvo farigas nin uzi multe nian menson. Mi pensas ke ĝi estas bona kiel sekreta lingvo por studantoj, skoltoj, detektivoj, kaj aliaj.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-02 09:30:40

galvis:Mi havis malgrandan sperton pri Toki Pona.
Ĉi tiu lingvo farigas nin uzi multe nian menson.
Mi konsentas, kaj pro tio, mi pensas ke tokipono ne estas tiom facila. ĉar vi bezonas pensi "simple".

Do, estas bona ekzerco ridulo.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-03 02:50:14

Mi provos lerni ĝin! Eble mi povos lernigi mian tri-jaran fratinon.

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-03 18:50:27

Interesega eksperimento! Eble ŝi kreos kreolon el tokipono.

Reen al la supro