Mergi la conținut

Kion vi pensas pri Toki Pona?

de jchthys, 26 februarie 2009

Contribuții/Mesaje: 15

Limbă: Esperanto

jchthys (Arată profil) 26 februarie 2009, 17:17:15

Mi ne scias la lingvon, sed mi pensas, ke ĝi estas ete bona lingvo. Mi volus scii, kion vi pensas pri tio—kaj se vi povas paroli ĝin.

nikko (Arată profil) 27 februarie 2009, 11:12:38

Tokipono estas bonega lingvo! toki pona li pona mute tawa jan pi sona.

jan aleksan (Arată profil) 27 februarie 2009, 13:07:40

toki pona li pona mute tawa mi mute lango.gif

Rogir (Arată profil) 27 februarie 2009, 14:06:34

Ĉi tio estas esperantlingva forumo. Bonvolu kundoni tradukon en esperanto.

Rodrigoo (Arată profil) 27 februarie 2009, 18:55:43

Ĝi ege plaĉas al mi, ĉar ĝi pensigas min pri la simplaj ecoj de la mondo.
taso mi kama sona e toki pona/ sed mi ankoraŭ lernas la tokiponan. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

galvis (Arată profil) 27 februarie 2009, 19:25:52

Mi havis malgrandan sperton pri Toki Pona.
Ĉi tiu lingvo farigas nin uzi multe nian menson. Mi pensas ke ĝi estas bona kiel sekreta lingvo por studantoj, skoltoj, detektivoj, kaj aliaj.

jan aleksan (Arată profil) 2 martie 2009, 09:30:40

galvis:Mi havis malgrandan sperton pri Toki Pona.
Ĉi tiu lingvo farigas nin uzi multe nian menson.
Mi konsentas, kaj pro tio, mi pensas ke tokipono ne estas tiom facila. ĉar vi bezonas pensi "simple".

Do, estas bona ekzerco ridulo.gif

jchthys (Arată profil) 3 martie 2009, 02:50:14

Mi provos lerni ĝin! Eble mi povos lernigi mian tri-jaran fratinon.

Rogir (Arată profil) 3 martie 2009, 18:50:27

Interesega eksperimento! Eble ŝi kreos kreolon el tokipono.

Înapoi mai sus