前往目錄

Enigmo: Kiu rompis la fenestron?

貼文者: Martinbr, 2009年2月27日

訊息: 6

語言: Esperanto

Martinbr (顯示個人資料) 2009年2月27日下午6:07:47

Saluton al ĉiuj!

Jen plia enigmo:
Tri infanoj - Petro, Marko kaj Paŭla - dum pilkludado in korto rompas fenestron de iu najbaro. La najbaro (kompreneble) tre kolere eliras sian apartamenton kaj demandas al la infanoj, kiu rompis la fenestron. La tri infanoj respondas jene (sed notu, ke nur unu el ili diras la veron!):

Petro diras: "Marko faris tion."
Marko diras: "Petro mensogas!"
Paŭla diras: "Mi ne faris tion."

Kiu vere rompis la fenestron?

Gajan pripensadon kaj bonan semajnfinon!
Martin

Frankouche (顯示個人資料) 2009年2月27日下午6:36:02

Se Petro diras la veron, do tio estas Marko. Do marko mensogas, do Petro efektive diras la veron sed Paŭla ankaŭ diras la veron kaj tio neeblas. Do Petro ne diras la veron.

Se Petro mensogas do ne estas Marko. Do Marko diras la veron. Do Paŭla estas la dua mensogulino. Kiel ŝi diras ke ŝi nenion faris, do estas Paŭla kiu rompis la fenestron.

Martinbr (顯示個人資料) 2009年2月27日下午10:31:35

Gratulon! Vi tre rapide trovis la ĝustan solvon kaj gajnas grandan Esperanto-ovon.

Frankouche (顯示個人資料) 2009年2月27日下午10:56:27

Dankon rideto.gif

Kio estas esperanto-ovo ?

Miland (顯示個人資料) 2009年2月27日下午11:19:26

Eble la jubilea simbolo, la melono?

Martinbr (顯示個人資料) 2009年2月27日下午11:40:50

Jes, tion mi celis. Verdajn stelojn ja jam disdonas iu alia. rideto.gif

回到上端