إلى المحتويات

ebla gastiganto

من Azulreal, 3 مارس، 2009

المشاركات: 11

لغة: Esperanto

Azulreal (عرض الملف الشخصي) 3 مارس، 2009 12:33:59 م

Saluton al ĉiuj!

Ĉi-jare ekzistas ebleco por gastigi esperantiston ĉe tiu loĝejo en Granado (suda Hispanio), kie mi loĝas kun aliaj junulinoj (unu el ili estas e-komencantino). Ni vizitis la retpaĝon de Pasporta Servo, sed la limdato por aperi en la venonta eldono estas la unua de novembro (de kiu jaro?).

Do, mi demandas min, ĉu ekzistas alia retpaĝo au io ajn por aperi kiel ebla e-gastiganto dum la nuna lerneja jaro. Ĉu iu scias pri tio?

Ĝis! sal.gif

Kraughne (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2009 12:33:58 ص

Bedaŭrinde, mi ne scias pri tio, sed ĝi estas bonŝajna, do mi esperas, ke vi malkovros plu. ridulo.gif

Azulreal (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2009 11:49:48 ص

Dankon, dolĉema!
Ŝajnas, ke neniu scias iom pri tia afero, ĉu ne? okulumo.gif

jan aleksan (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2009 2:08:24 م

Mi ankaŭ scias nenion pri tio. Eble ĝi ne ekzistas. tamen estus tre interesa ^^.

Mia urbo, Loveno-la-Nova (Belgio), estas studenta urbo, konstruita ĉirkaŭ la universitato. Pro tio, estas multaj studentaj loĝejoj por ĝis 12 homoj, nomiĝita "kot". Kelkaj estas eĉ "projekta kot". Ĝi signifas ke la studentoj kiu loĝas tie havas komunan projekton (ekz. informigi homojn pri homaj rajtoj en la mondo, ktp...).

La loka esperantista grupo ŝatus helpi junuloj kunigi en esperanta kot, sed ne estas sufiĉe da (junaj) homoj. Tamen, se iu esperantisto ŝatus studi dum mallonga tempo en loveno-la-nova, estus interesa fari tiu kot kun belgaj esperantistoj.

Do pli generale, estus interese ke retpaĝo informigante pri studentaj loĝantaj eblecoj je la mondo ekzistus. Eble iu devus paroli pri tio al TEJO ridulo.gif.

henma (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2009 2:36:00 م

Azulreal:Dankon, dolĉema!
Ŝajnas, ke neniu scias iom pri tia afero, ĉu ne? okulumo.gif
Mi ankaŭ ne scias pri tio, bedaŭrinde. Sed, se mi iras al Granado (tre bela urbo, certe, mi iam estis tie dum tri tagoj, kaj mi vivus en Granado se mi povus) mi kontaktos vin okulumo.gif okulumo.gif

Certe mi ne bezonas esperanto por viziti Granadon rideto.gif, sed esti tie kune kun samideanaj amikoj estus pli interesa... (kaj eĉ pli interesa se ili estas aro da ĉarmaj junulinoj rido.gif okulumo.gif)

Amike,

Daniel.

Rodrigoo (عرض الملف الشخصي) 6 مارس، 2009 5:26:45 م

Oni reorganizas Pasportan Servon nun, mi invitos Joop, la nova kompilanto, respondi pli taŭge al vi, sed ne rezignu! Pasporta Servo, miopinie, estas la plej laŭdinda ilo de l`Esperantujo. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Pinguin (عرض الملف الشخصي) 8 مارس، 2009 1:13:47 م

Saluton!

Por ĉi tiu jaro Pasporta Servo estas tute renovigata, sed bedaŭrinde pro tio ankaŭ ĝi pli malfrue aperos...

Sed ne rezignu, kiam ĝi aperos, mi montros kie vi povos aliĝi... kaj via aliĝo estos tuj uzebla por homoj el la tuta mondo, ĉar la nova Pasporta Servo estos interreta!

Kompreneble ni ne rezignos pri eldono de libro, sed plej grava medio iĝos la interreta versio.

Joop Kiefte
administranto de Pasporta Servo

Rogir (عرض الملف الشخصي) 8 مارس، 2009 4:23:52 م

Ĝis kiam la 2008a adreslibro validas?

Pinguin (عرض الملف الشخصي) 9 مارس، 2009 9:47:45 م

Almenaŭ ĝi estas ankoraŭ uzinda ĝis apero de la nova Pasporta Servo. Do ne zorgu ridulo.gif. Ja certigu antaŭe pri ĉio ĉirkaŭ la gastigado ktp., ĉu ankoraŭ ĉio validas. Ni ja ne volas ĝeni homojn okulumo.gif.

Azulreal (عرض الملف الشخصي) 9 مارس، 2009 10:16:09 م

Hej, kiom da respondoj! Dankon al ĉiuj! rideto.gif

La ebleco por gastigi e-istojn finiĝos ĉi-junie, ĉar la du esperantistaj loĝantinoj revenos hejmen por sormerferii kaj poste ne revenos en Granadon venontjare.

Do, interreta Pasporta Servo estos tre bona afero por ĝisdatigi informojn senprokraste, ĉu ne? Sed eble ĝi aperos tro malfrue por mia granada loĝejo.

Ĉiukaze dankon!

عودة للاعلى