Mensagens: 11
Idioma: Esperanto
Azulreal (Mostrar o perfil) 3 de março de 2009 12:33:59
Ĉi-jare ekzistas ebleco por gastigi esperantiston ĉe tiu loĝejo en Granado (suda Hispanio), kie mi loĝas kun aliaj junulinoj (unu el ili estas e-komencantino). Ni vizitis la retpaĝon de Pasporta Servo, sed la limdato por aperi en la venonta eldono estas la unua de novembro (de kiu jaro?).
Do, mi demandas min, ĉu ekzistas alia retpaĝo au io ajn por aperi kiel ebla e-gastiganto dum la nuna lerneja jaro. Ĉu iu scias pri tio?
Ĝis!
Kraughne (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 00:33:58
Azulreal (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 11:49:48
Ŝajnas, ke neniu scias iom pri tia afero, ĉu ne?
jan aleksan (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 14:08:24
Mia urbo, Loveno-la-Nova (Belgio), estas studenta urbo, konstruita ĉirkaŭ la universitato. Pro tio, estas multaj studentaj loĝejoj por ĝis 12 homoj, nomiĝita "kot". Kelkaj estas eĉ "projekta kot". Ĝi signifas ke la studentoj kiu loĝas tie havas komunan projekton (ekz. informigi homojn pri homaj rajtoj en la mondo, ktp...).
La loka esperantista grupo ŝatus helpi junuloj kunigi en esperanta kot, sed ne estas sufiĉe da (junaj) homoj. Tamen, se iu esperantisto ŝatus studi dum mallonga tempo en loveno-la-nova, estus interesa fari tiu kot kun belgaj esperantistoj.
Do pli generale, estus interese ke retpaĝo informigante pri studentaj loĝantaj eblecoj je la mondo ekzistus. Eble iu devus paroli pri tio al TEJO .
henma (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 14:36:00
Azulreal:Dankon, dolĉema!Mi ankaŭ ne scias pri tio, bedaŭrinde. Sed, se mi iras al Granado (tre bela urbo, certe, mi iam estis tie dum tri tagoj, kaj mi vivus en Granado se mi povus) mi kontaktos vin
Ŝajnas, ke neniu scias iom pri tia afero, ĉu ne?
Certe mi ne bezonas esperanto por viziti Granadon , sed esti tie kune kun samideanaj amikoj estus pli interesa... (kaj eĉ pli interesa se ili estas aro da ĉarmaj junulinoj )
Amike,
Daniel.
Rodrigoo (Mostrar o perfil) 6 de março de 2009 17:26:45
Sammondane,
Ĥod
Pinguin (Mostrar o perfil) 8 de março de 2009 13:13:47
Por ĉi tiu jaro Pasporta Servo estas tute renovigata, sed bedaŭrinde pro tio ankaŭ ĝi pli malfrue aperos...
Sed ne rezignu, kiam ĝi aperos, mi montros kie vi povos aliĝi... kaj via aliĝo estos tuj uzebla por homoj el la tuta mondo, ĉar la nova Pasporta Servo estos interreta!
Kompreneble ni ne rezignos pri eldono de libro, sed plej grava medio iĝos la interreta versio.
Joop Kiefte
administranto de Pasporta Servo
Rogir (Mostrar o perfil) 8 de março de 2009 16:23:52
Pinguin (Mostrar o perfil) 9 de março de 2009 21:47:45
Azulreal (Mostrar o perfil) 9 de março de 2009 22:16:09
La ebleco por gastigi e-istojn finiĝos ĉi-junie, ĉar la du esperantistaj loĝantinoj revenos hejmen por sormerferii kaj poste ne revenos en Granadon venontjare.
Do, interreta Pasporta Servo estos tre bona afero por ĝisdatigi informojn senprokraste, ĉu ne? Sed eble ĝi aperos tro malfrue por mia granada loĝejo.
Ĉiukaze dankon!