前往目錄

Ĉu aŭdas la sufikson -j terure?

貼文者: fantazo, 2009年3月4日

訊息: 28

語言: Esperanto

fantazo (顯示個人資料) 2009年3月4日下午9:51:32

Sal,

mi demandas al vi, kauzas la sufikso
dolorojn en via kapo? Mi ne pensas
-j estas malbona elekto.

Jes mi estas komencanto, do
bonvolu korekti min ridego.gif

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年3月4日下午11:27:54

Saluton!

fantazo:Sal,
Dankon, sed salo ne mankas al mi. okulumo.gif
mi demandas al vi, kauzas la sufikso
dolorojn en via kapo?
-j ne estas sufikso, sed finaĵo (same kiel ekz. -o-n).

Krome nek sufikso nek finaĵo havas orelojn, do ne povas aŭdi.

Via enketo aspektu tiel:
Ĉu la finaĵo -j sonas terure?

[ ] Jes, la finaĵo sonas terure.
[ ] Ne, la finaĵo ne sonas terure.
Mi ne memoras, ĉu tiu finaĵo iam kaŭzis kapdolorojn al mi.

Evidente mi jam tro longe uzas Esperanton. rideto.gif
Mi ne pensas -j estas malbona elekto.
Ankaŭ mi ne opinias, ke ĝi estas malbonaĵo.

-j aperas kun vokalo antaŭ ĝi kaj eventuale kun -n post ĝi.

Tiel formiĝas bone prononceblaj kaj belsonaj silaboj kiel ajojn. rido.gif
Jes mi estas komencanto, do
bonvolu korekti min ridego.gif
Mi bonvolis fari tion. rideto.gif

Ĉu via kapo doloras pro -j?

Scivoleme,
Kolonjano

fantazo (顯示個人資料) 2009年3月5日上午6:17:48

Ne, mian kapon ne doloras, se mi aŭdas
la finaĵon.
Mi nur legis kritikon de planlingvo-kreisto,
kiu ŝatas pli "natura" lingvojn.
Do mi demandis mem: Ĉu aliaj personoj ne ŝatas la finaĵon aŭ nur tiun "naturalistojn"?

Bonvolu korekti min ridulo.gif

Rogir (顯示個人資料) 2009年3月5日上午11:25:49

Mi opinias ke tiu finaĵo sonigas esperanton iom Greka, kaj ĝi jam sonas latinide kaj slave. Do tre internacia, ĉu ne?

Frankouche (顯示個人資料) 2009年3月5日上午11:39:04

Alia finaĵo ne plaĉos al alia ulo. Tio ofte dependas de la soneco de via denaska lingvo.
Elekto farendis.

Rogir (顯示個人資料) 2009年3月5日下午12:48:31

Kaj kial la j? Ĉar ĝi elparoliĝas facile inter o/a kaj n.

jan aleksan (顯示個人資料) 2009年3月5日下午1:39:12

Ujujujujujuj! ĉesu joumi!

Matthieu (顯示個人資料) 2009年3月5日下午4:42:13

Parole mi ne malŝatas tiun finaĵon. Skribe, mi ne tre ŝatas ĝin en longaj vicoj da pluraj multenombraj vortoj (kiel ĉi tiu).

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2009年3月5日下午5:15:03

Saluton!

fantazo:Ne, mian kapon ne doloras, se mi aŭdas la finaĵon.
..., mia kapo ...

La subjekto de frazo (demando: Kiu(j) aŭ Kio ne doloras?) neniam ricevas la finaĵon -n!
Mi nur legis kritikon de planlingvo-kreisto,
kiu ŝatas pli "natura" lingvojn.
... "naturajn" ...

Ĉu vi povus malkaŝi ties nomon?
Do mi demandis mem: Ĉu aliaj personoj ne ŝatas la finaĵon aŭ nur tiun "naturalistojn"?
... min mem: ... tiuj "naturalistoj"?
Bonvolu korekti min ridulo.gif
Mi denove bonvolis. rideto.gif

Eble vi relegu tekston post skribado antaŭ ol sendi ĝin. okulumo.gif

Laŭ mia negrava opinio en Esperanto estas ekvilibro inter skemismo kaj naturalismo.

Kiu ŝatas pli naturalisman Esperanton, tiu okupiĝu pri Ido.

Al kiu eĉ Ido ankoraŭ tro skemismas, tiu konsideru Interlingvaon.

Nelatinidlingvanoj eble preferas projekton pli ĝermanecan (sed mi ne konas iun, kiu nuntempe popularas) aŭ pli slavecan (do Slovion, ĉu ne?).

El pluvema Rejnlando,
Kolonjano

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年3月5日下午6:59:46

Komence ĝi estis ege stranga al mi, ĉefe ĉar mi denaske parolas la portugalan. Sed nun, ĝi estas tre taŭga kaj belsonas... jes, ĝi plaĉas al mi. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

回到上端