Al la enhavo

Langorompiloj

de Martinbr, 2009-marto-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Martinbr (Montri la profilon) 2009-marto-05 11:31:18

Saluton al ĉiuj!

Jen kelkaj langorompiloj:

Friĉjo Fiŝer fiŝas freŝajn fiŝojn, Freŝajn fiŝojn fiŝas Friĉjo Fiŝer.

Seĝe ĉasanta ĉasisto saĝe ĉasas eĉ sen sia ĉashundo.

Se celo kun la celo celi la celon, kiun ĝi celu, ne celas la celon, kiun ĝi celu, estas tiu celo celo sencela.

Kiu konas/proponas pliajn?

Kraughne (Montri la profilon) 2009-marto-05 23:47:52

Mia lango estas rompita. o_O

Mi konas nur unu angla langorompilo: "Peter Piper picked a peck of pickled peppers." Mi ne povas prononci tion!

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-06 10:41:16

En la angla ni ankaŭ havas
"The sixth sick sheik's sixth sheep's sick."

En Esperanto mi elpensis:
"Kio estas sciencisto, tsotsio ne scias."

Martinbr (Montri la profilon) 2009-marto-06 17:06:31

Jen plia langorompilo:

Ĉu ŝi ŝercas? Ŝi ne ŝercas, ŝi serĉas ŝercojn. Por senĉese ŝerci ŝi serĉas senĉese, sed per aĉa ŝercserĉilo.

Ŝerceme,
Martin

henma (Montri la profilon) 2009-marto-07 14:52:58

Martinbr:Jen plia langorompilo:

Ĉu ŝi ŝercas? Ŝi ne ŝercas, ŝi serĉas ŝercojn. Por senĉese ŝerci ŝi serĉas senĉese, sed per aĉa ŝercserĉilo.

Ŝerceme,
Martin
Ŝac ĉes ŝa co ĉu... Ho ve, mi kredaŝ ke mia lango vere rompiĉiŝ ploro.gif

rideto.gif

Amike,

Daniel.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-07 15:02:42

Mi provos traduki tre faman hispanan langorompilon: "Tres tristes tigres trigo trillado tranquilos tragaban".

Tri tristaj tigroj tritikon draŝitan trankvile glutis.

Ĝi ne estas la plej bona langorompilon esperante, sed mi miras pri tio, ke (se oni uzas la ne oftan vorton "trista") ĝi iom konservas el la hispana en esperanton rideto.gif

Kaj, jes, mi ja scias ke tigroj ne manĝas tritikon, sed la langorompilo estas tia, mi ne kreis ĝin... lango.gif rido.gif

Amike,

Daniel.

MikeDee (Montri la profilon) 2009-marto-08 00:37:36

Rapide parolas germana langorompiloj, je la sendaĵo, "vetas ke..?"
http://www.youtube.com/watch?v=u8Io0SOkvsY&featu...

Reen al la supro