メッセージ: 7
言語: Esperanto
Martinbr (プロフィールを表示) 2009年3月5日 11:31:18
Jen kelkaj langorompiloj:
Friĉjo Fiŝer fiŝas freŝajn fiŝojn, Freŝajn fiŝojn fiŝas Friĉjo Fiŝer.
Seĝe ĉasanta ĉasisto saĝe ĉasas eĉ sen sia ĉashundo.
Se celo kun la celo celi la celon, kiun ĝi celu, ne celas la celon, kiun ĝi celu, estas tiu celo celo sencela.
Kiu konas/proponas pliajn?
Kraughne (プロフィールを表示) 2009年3月5日 23:47:52
Mi konas nur unu angla langorompilo: "Peter Piper picked a peck of pickled peppers." Mi ne povas prononci tion!
Miland (プロフィールを表示) 2009年3月6日 10:41:16
"The sixth sick sheik's sixth sheep's sick."
En Esperanto mi elpensis:
"Kio estas sciencisto, tsotsio ne scias."
Martinbr (プロフィールを表示) 2009年3月6日 17:06:31
Ĉu ŝi ŝercas? Ŝi ne ŝercas, ŝi serĉas ŝercojn. Por senĉese ŝerci ŝi serĉas senĉese, sed per aĉa ŝercserĉilo.
Ŝerceme,
Martin
henma (プロフィールを表示) 2009年3月7日 14:52:58
Martinbr:Jen plia langorompilo:Ŝac ĉes ŝa co ĉu... Ho ve, mi kredaŝ ke mia lango vere rompiĉiŝ
Ĉu ŝi ŝercas? Ŝi ne ŝercas, ŝi serĉas ŝercojn. Por senĉese ŝerci ŝi serĉas senĉese, sed per aĉa ŝercserĉilo.
Ŝerceme,
Martin
Amike,
Daniel.
henma (プロフィールを表示) 2009年3月7日 15:02:42
Tri tristaj tigroj tritikon draŝitan trankvile glutis.
Ĝi ne estas la plej bona langorompilon esperante, sed mi miras pri tio, ke (se oni uzas la ne oftan vorton "trista") ĝi iom konservas el la hispana en esperanton
Kaj, jes, mi ja scias ke tigroj ne manĝas tritikon, sed la langorompilo estas tia, mi ne kreis ĝin...
Amike,
Daniel.
MikeDee (プロフィールを表示) 2009年3月8日 0:37:36
http://www.youtube.com/watch?v=u8Io0SOkvsY&featu...