Oni fritas aŭ rostas ovaĵon?
af Andreo Jankovskij, 12. mar. 2009
Meddelelser: 5
Sprog: Esperanto
Andreo Jankovskij (Vise profilen) 12. mar. 2009 21.20.40
Ĉu oni kutime fritas aŭ rostas ov-aĵ-on sur pato?
Andreo Jankovskij (Vise profilen) 12. mar. 2009 21.26.57
rosti
1. Kuiri manĝaĵon elmetante ĝin al varmego sur kuirkrado, sur rostostango, en forno, en elektra aparato aŭ en kaserolo, ne uzante grason nek akvon: rosti ŝafon super la fajro; rosti terpomojn, grajnojn, panon, kafon, tabakon; ili manĝu la viandon en tiu nokto rostitan sur fajro; panon kaj rostitajn grajnojn kaj freŝajn grajnojn ne manĝu ĝis tiu tago mem, en kiu vi alportos la oferon al via Dio; ekstere la virinoj rostis la Paskan ŝafidon; rostita ansero farĉita per prunoj kaj pomoj; oni rostis tutajn bovojn; "baki", "friti".
2. (figure) Eligi varmegon: kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme; sur la ĉielo senhalte brulis la suno, kies ĉiu radio rostis kaj blindigis. "ardi".
friti
Kuiri manĝaĵon en varmega oleo aŭ graso: frititaj terpomoj, fiŝoj. "rosti", "baki".
pato
Malprofunda senkovrila kaserolo kun longa tenilo, servanta por friti; fritilo.
Interese kion estas skribite en PIV, kaj kia estas via opinio?
henma (Vise profilen) 12. mar. 2009 21.27.58
Andreo Jankovskij:Nu, jes, mi kutime fritas ovojn kaj aliaj ovaĵojn.
Ĉu oni kutime fritas aŭ rostas ov-aĵ-on sur pato?
Fakte, hodiaŭ mi manĝis manĝaĵon, faritan el ovoj, faruno, kaj kaĉigitaj pizoj, kaj ĝi estis tre bongusta.
Amike,
Daniel.
henma (Vise profilen) 12. mar. 2009 21.32.01
Andreo Jankovskij:Mi opinias la retan vortaron tre bona! Sed, bedaŭrinde, mi ne havas la PIV-on, do mi ne povas opinii pri ĝi.
Interese kion estas skribite en PIV, kaj kia estas via opinio?
Amike,
Daniel.
Jasminka (Vise profilen) 12. mar. 2009 21.53.17
rosti:
Kuiri manĝaĵon elmetante ĝin al varmego sur krado, sur trapikilo aŭ en kaserolo, uzante nek grason nek akvon
friti:
Kuiri en bolanta oleo aŭ graso