Al la enhavo

Nova tutmondo-sistemo?

de Trold, 2009-marto-14

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Trold (Montri la profilon) 2009-marto-14 13:10:45

Ĉu ankoraŭ kapitalismo estas la plej taŭga sistemo por kontroli nia nuntempa mondo-problemoj pri homoj, naturo, medio ktp.
Ĉu eble pli bone per alia sistemo kiel Marx-/Engelsismo aŭ alia tute nova sistemo. Ĉu eble vi povas elpensi sistemon por kontroli nia planedo en la nova jarmilo?

Trold (Montri la profilon) 2009-marto-14 13:45:33

Pardonu min, ne anakista sed anarkiismo okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-14 14:19:45

Kial via listo ne enhavis demokration?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-14 19:05:57

Laŭ mi ne eblas respondi tian enketon. Ekzemple diktaturo povas esti kaj marksisma kaj kapitalisma. Sed nek marksismo nek kapitalismo necese estas diktaturo. La demando miksas politikajn kaj ekonomiajn sistemojn. Ankaŭ, ĉiuj homoj ne havas saman opinion pri kiel defini tiujn terminojn.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-14 19:14:27

Mi ne parolis pri la ekonomia sistemo. La kerno de demokratio estas libereco bazita sur la rekono de la valoro de la individuo. Demokratio temas pri la libera eleko de la landestroj kaj regado bazita sur leĝa sistemo. Tiuj ne okazas en diktaturoj.

Sed mia demando gravas pro alia kialo: gravas ke ni estimu demokration kaj rezistu klopodojn subfosi ĝin.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-14 19:31:24

Miland: gravas ke ni estimu demokration kaj rezistu klopodojn subfosi ĝin.
Pri tio mi samopinias - mi volis substreki ke kaj demokratio kaj diktaturo povas havi diversajn ekonomiajn sistemojn. La alternativoj en la enketo miksas politikajn kaj ekonomiajn sistemojn.

kaha (Montri la profilon) 2009-marto-17 00:47:25

Miland:Kial via listo ne enhavis demokration?
demokratio ne estas ekonomia sistemo.

demokratio povintus esti kapitalista aŭ marksista, eĉ se tio ne sukcesis konkrete.

laŭ mi, aŭtoritaj sistemoj kiel kapitalismo aŭ marksismo montris ilian netaŭgecon ne nur pro la nuna kapitalista krizo aŭ la disfalo de soveta unio, sed ankaŭ pro ilia "kaŝita" flanko kiu aperas reage al krizoj, respektive nomataj "faŝismo" kaj "stalinismo".

laŭ mi, alia vojo ol kapitalismo/komunismo sekvendas, neaŭtorita sistemo kiu permesos vere realigi demokration (kaj ne pseŭdodemokration kiel en nuntempaj kapitalistaj landoj kie vi voĉdonas nur fojfoje por reprezanto el mallarĝa cirklo de elitoj, kiu elektas ĉion siaflanke el sia elitista vidpunkto.

kapitalismo kaj komunismo ne estas taŭgaj por homa vivo. faŝismo kaj stalinismo pruvas tion per konkretaj faktoj.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-marto-17 15:32:22

Persono kiu havas la povon, ne plu apartenas al la homaro. Tial - ĉirkaŭfrazante Proudhon - estas mi anarĥiisto.

Sammondane,
Ĥod

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-17 16:17:37

Anarkiismo sencas/eblas nur indivudue... kaj per agoj !

Laù Oscar Wilde estas tri tiranecoj :

Tiu de la Shtato, tiu de la Eklezio, kaj tiu de la Popolo...

Laù Churchil, demokratio estas la malplej malbona politika reghimo... (laù mi) tio estas la plej efika kaj sekve la plej abomeninda(tiu, kiu plej bone servas la sistemon!)... Mi nomas ghin DEMOKRATURO.

Pripensu ke demokratio elektis Hitler'on kaj Obama'n (sed ni ankoraù ne scias kiu el la du rezultos la plej malbonan por la homaro...)

Demokratio estas parentezo inter du diktatorecoj same kiel paco inter militoj...
Ghi daùras tiom, kiom diktatoreco ne bezonatas (char jam implicas en bone funkcianta demokratio, tiu kiu plej bone kashas diktatorecon), kaj tial ghi ech pli malindas...

Akratio ja estus logika natura stato de interrilatoj homaj...sed oni kalkulu nur pri si mem...

Pli danghera ol registaro de fortuloj estas registaro de malfortuloj(F.Nietzsche)...kia la romkatolika eklezio kaj aliaj politikistaroj kaj sindikatistaroj...

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-05 22:37:19

tiu alternativo mankas en via vico:
Sociala Merkatoekonomio
(germane: Soziale Marktwirtschaft)

eble simila al kapitalizmo-Marksizmo, tamen kun plenaj liberecoj kaj respektoj de la homaj rajtoj, libereco de pensado, religio kaj gazetaro.

Kiel en multaj landoj de la Europa Unio.

Reen al la supro