Đi đến phần nội dung

Nova tutmondo-sistemo?

viết bởi Trold, Ngày 14 tháng 3 năm 2009

Tin nhắn: 11

Nội dung: Esperanto

Trold (Xem thông tin cá nhân) 13:10:45 Ngày 14 tháng 3 năm 2009

Ĉu ankoraŭ kapitalismo estas la plej taŭga sistemo por kontroli nia nuntempa mondo-problemoj pri homoj, naturo, medio ktp.
Ĉu eble pli bone per alia sistemo kiel Marx-/Engelsismo aŭ alia tute nova sistemo. Ĉu eble vi povas elpensi sistemon por kontroli nia planedo en la nova jarmilo?

Trold (Xem thông tin cá nhân) 13:45:33 Ngày 14 tháng 3 năm 2009

Pardonu min, ne anakista sed anarkiismo okulumo.gif

Miland (Xem thông tin cá nhân) 14:19:45 Ngày 14 tháng 3 năm 2009

Kial via listo ne enhavis demokration?

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 19:05:57 Ngày 14 tháng 3 năm 2009

Laŭ mi ne eblas respondi tian enketon. Ekzemple diktaturo povas esti kaj marksisma kaj kapitalisma. Sed nek marksismo nek kapitalismo necese estas diktaturo. La demando miksas politikajn kaj ekonomiajn sistemojn. Ankaŭ, ĉiuj homoj ne havas saman opinion pri kiel defini tiujn terminojn.

Miland (Xem thông tin cá nhân) 19:14:27 Ngày 14 tháng 3 năm 2009

Mi ne parolis pri la ekonomia sistemo. La kerno de demokratio estas libereco bazita sur la rekono de la valoro de la individuo. Demokratio temas pri la libera eleko de la landestroj kaj regado bazita sur leĝa sistemo. Tiuj ne okazas en diktaturoj.

Sed mia demando gravas pro alia kialo: gravas ke ni estimu demokration kaj rezistu klopodojn subfosi ĝin.

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 19:31:24 Ngày 14 tháng 3 năm 2009

Miland: gravas ke ni estimu demokration kaj rezistu klopodojn subfosi ĝin.
Pri tio mi samopinias - mi volis substreki ke kaj demokratio kaj diktaturo povas havi diversajn ekonomiajn sistemojn. La alternativoj en la enketo miksas politikajn kaj ekonomiajn sistemojn.

kaha (Xem thông tin cá nhân) 00:47:25 Ngày 17 tháng 3 năm 2009

Miland:Kial via listo ne enhavis demokration?
demokratio ne estas ekonomia sistemo.

demokratio povintus esti kapitalista aŭ marksista, eĉ se tio ne sukcesis konkrete.

laŭ mi, aŭtoritaj sistemoj kiel kapitalismo aŭ marksismo montris ilian netaŭgecon ne nur pro la nuna kapitalista krizo aŭ la disfalo de soveta unio, sed ankaŭ pro ilia "kaŝita" flanko kiu aperas reage al krizoj, respektive nomataj "faŝismo" kaj "stalinismo".

laŭ mi, alia vojo ol kapitalismo/komunismo sekvendas, neaŭtorita sistemo kiu permesos vere realigi demokration (kaj ne pseŭdodemokration kiel en nuntempaj kapitalistaj landoj kie vi voĉdonas nur fojfoje por reprezanto el mallarĝa cirklo de elitoj, kiu elektas ĉion siaflanke el sia elitista vidpunkto.

kapitalismo kaj komunismo ne estas taŭgaj por homa vivo. faŝismo kaj stalinismo pruvas tion per konkretaj faktoj.

Rodrigoo (Xem thông tin cá nhân) 15:32:22 Ngày 17 tháng 3 năm 2009

Persono kiu havas la povon, ne plu apartenas al la homaro. Tial - ĉirkaŭfrazante Proudhon - estas mi anarĥiisto.

Sammondane,
Ĥod

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 22:37:19 Ngày 05 tháng 11 năm 2009

tiu alternativo mankas en via vico:
Sociala Merkatoekonomio
(germane: Soziale Marktwirtschaft)

eble simila al kapitalizmo-Marksizmo, tamen kun plenaj liberecoj kaj respektoj de la homaj rajtoj, libereco de pensado, religio kaj gazetaro.

Kiel en multaj landoj de la Europa Unio.

Jakovo (Xem thông tin cá nhân) 20:27:04 Ngày 07 tháng 11 năm 2009

Eddycgn:tiu alternativo mankas en via vico:
Sociala Merkatoekonomio
(germane: Soziale Marktwirtschaft)

eble simila al kapitalizmo-Marksizmo, tamen kun plenaj liberecoj kaj respektoj de la homaj rajtoj, libereco de pensado, religio kaj gazetaro.

Kiel en multaj landoj de la Europa Unio.
Mi subtenas tiun opinio, parte ĉar mi loĝas en Aŭstrujo kie oni havas ankaŭ socialan Merkatoekonomion, kiun mi trovas bone, sed mi opinias ke tiu sistemo iom tro kapitalismas, ĉar monhavuloj iam havas pli da povo ol regestroj. Mi demandus pli da demokratio kaj la reenkonduko de la imposto pri heredaĵoj, por ke la mono kaj do la povo estu distribuita.

Quay lại