Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas perfekta?

de Ergazomai, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 93

Lingvo: Esperanto

eikored85 (Montri la profilon) 2009-marto-16 01:51:52

Tute ne!

Esperanto havas multegajn problemojn, sed mi ankoraŭ lernas ĝin ĉar ĝi estas la plej akceptita internacia plan-lingvo. Mi demandas min se estus eble ke alia plibona lingvo esti tiel akceptita kiel esperanto...

Ĉiuokaze, mi detemiĝas. Mi trovas multegajn problemojn en esperanto, kaj ĉi tiu malsupre estas la plej gravaj, en mia opinio:

-Elparolo ne estas tre facila, precipe la konsonantaj kombinaĵoj. Por ekzemplo, la kombinaĵo “sc” estas malofta. Due, ĉar ĉiu letero en esperanto devus havi nur UNU sono, kelkaj konsonantaj kombinaĵoj estas malfacile elparoli, ĉar "asimilado" ne estas eble. Tial, la kombinaĵoj “ng” devas esti elparolata kiel /ng/ kaj ne la pli natura /ŋg/. Provu elparoli la vorto “lingvo” tute ĝuste, elparolanta la “n” kiel /n/ kaj ne /ŋ/. Malfacile, ĉu ne, kiam estas kombinaĵo de 3 konsonantaj? Trie, pro morfemo aglutino, oni ankaŭ trovas frenezaj kombinaĵoj kiel “majstrskribisto”, kiu havas SES sinsekvajn konsonantojn!

-Multaj vortoj havas pli ol unu senco: la prepozicioj “de” kaj “je” aŭ la adverbo “ankoraŭ” por komenci.

-Vortformaĵo por la nomoj de landoj, lingvoj, kaj naciecoj estas malregula.

Tion dirita, mi volas diri ke esperanto estas utila per komuniki kun ge-simila-ideanoj, sed kiel vera internacia lingvo, ne.

Se vi volas legi opinion pri la mankoj de esperanto, ĉi tiu estas kritiko: (pardonu, estas sole en angla) Ranto pri Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-16 03:35:39

Senegaùlo:- la finajhoj de akuzativo : an, on, un, en kaj desplie ajn, ojn kaj ujn ;
...
- La verbfinajho "is" estas uzataj jen inte, jen ante ;

- la radikkunmetado foje eraras : "duonhoron" anstataù "horduono", "supreniri" anstataù "supren iri" la radiko estas supr', ne supren'...)
eikored85:la kombinaĵo “sc” estas malofta
...
la kombinaĵoj “ng” devas esti elparolata kiel /ng/ kaj ne la pli natura /ŋg/.
Ĉu vi neniam pensis, ke Eo ne estas uzata de anglolingvaj parolantoj nur? Ĉi tiuj finaĵoj ne estas ekstraordinaraj ekzemple por slavaj.
La kombinaĵo "sc" renkontiĝas en iuj eŭropaj lingvoj.
La sono /ŋ/ ne estas en ĉiuj eŭropaj lingvoj, krom angla. (Mi dum tri monatoj lernis prononci ĉi tiun sonon, ĝis iun similan obtenis).
La sistemo de tempoj de angla lingvo ŝajnas komplikan kaj malkompreneblan por multaj eŭropanoj.

Ĉu vi komprenas, ke Eo estis kreata kiel lingvo por ĉiuj eŭropanoj?

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-16 09:01:44

Mi aldonas la problemon de la nomoj de landoj, loĝantoj, lingvoj (kial francio/franco, kaj usono/usonano ?).

Tiu problemo estas rilata kun la signifo de -uj-.

Ekz, "pomujo" povas havi tri signifojn.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-16 10:49:43

jan aleksan:Mi aldonas la problemon de la nomoj de landoj.. Tiu problemo estas rilata kun la signifo de -uj-. Ekz, "pomujo" povas havi tri signifojn.
Por landnomoj mi preferas la finaĵon io (kiun uzas la UEA) - do mi ne havas tiun problemon!

sergejm (Montri la profilon) 2009-marto-16 12:04:30

En nuntempa Esperanto prononco ne estas tiom preciza, vi povas prononci ng kiel /ŋg/ aŭ /ng/ (sed ne /ŋ/); nk kiel /ŋk/ aŭ /nk/.

Esperanto certe ne estas perfekta, kaj ne povas esti perfekta lingvo. Sed multaj proponataj "perfektigoj" de Esperanto fakte farus ĝin pli malperfekta.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-16 12:54:28

Senegaùlo:...
- la radikkunmetado foje eraras : "duonhoron" anstataù "horduono", "supreniri" anstataù "supren iri" la radiko estas supr', ne supren'...)...
Alia difekto de la radikkunmetado estas la fakto, ke iam la divido inter la radikoj estas ambigua. Ekzemple la vorto "formeto", kiu povas esti "for-meto" aŭ "form-eto", aŭ "Esperantologio", kiu povas esti "Esper-antologio" (t.e. Antologio pri Espero) aŭ "Esperant-ologio" (t.e. studado pri Esperanto).

Plue, foje la (inteligenta) sistemo de radikkunmetado estas forigita favore al alternativoj pli "eŭropecaj", ekzemple la vorto "teologio" (kiu, al Aziano, povas aspekti signifanta "studado pri teo", kaj male signifas "studado pri dio"). Mi scias, ke foje kunestas eŭropecaj vortoj kaj pli logikaj alternativoj (kiel "hospitalo" kaj "malsanulejo"), sed alifoje tio, ve, ne okazas.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-16 13:33:52

Miland:
jan aleksan:Mi aldonas la problemon de la nomoj de landoj.. Tiu problemo estas rilata kun la signifo de -uj-. Ekz, "pomujo" povas havi tri signifojn.
Por landnomoj mi preferas la finaĵon io (kiun uzas la UEA) - do mi ne havas tiun problemon!
Mi ankaŭ preferas "io", sed la problemo ne estas solvita ĉar estas pluraj eblecoj (vidu la diskuton pri Finnlando), kaj estas neregulaj landnomoj, kiel Usono (mi ne aldonas alian, ĉar mi simple ne memoris ĝin! ĉu Brazilo? ĉu Kanado?).

Ergazomai:
Plue, foje la (inteligenta) sistemo de radikkunmetado estas forigita favore al alternativoj pli "eŭropecaj", ekzemple la vorto "teologio" (kiu, al Aziano, povas aspekti signifanta "studado pri teo", kaj male signifas "studado pri dio").
Ni solvu la problemon, kreante la Dio de teo ^^!

eurimaco (Montri la profilon) 2009-marto-16 17:07:40

Karaj Geamikoj, bonan tagon!

Pri la perfekteco de Esperanto, vi devas scii ke nenion je tiu ĉi Mondo esta perfekta. Kiel vi devas scii, la vera perfekteco estas neebla. La precipa estas ke ni ĉiuj scias ke ĝis nun Esperanto estas la lingvo la plej simpla por la Homaro. sal.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-16 17:27:41

La neŭtraleco de esperanto estas ankaŭ temo kiu embarasas min. Oni ne povas diri al azianoj ke esperanto estas neŭtrala kun 70% da radikoj kiu venas de la latina...

Tamen, mi volas diri ke eĉ se esperanto tute ne estas perfekta, ĝi estas ja taŭga projekto.

ridulo.gif,

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-16 17:31:37

jan aleksan:La neŭtraleco de esperanto estas ankaŭ temo kiu embarasas min. Oni ne povas diri al azianoj ke esperanto estas neŭtrala kun 70% da radikoj kiu venas de la latina...

Tamen, mi volas diri ke eĉ se esperanto tute ne estas perfekta, ĝi estas ja taŭga projekto.

ridulo.gif,
Jes ja, vi tute pravas. Esperanto NE estas neŭtrala. Kaj ties komunumo iel.. emas troigi sian porneŭtralecan spiriton. Legu pli pri la sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado

eurimaco:La precipa estas ke ni ĉiuj scias ke ĝis nun Esperanto estas la lingvo la plej simpla por la Homaro.
Ĉu vi ja estas certa pri tio?

Reen al la supro