Přejít k obsahu

Ĉu Esperanto estas perfekta?

od uživatele Ergazomai ze dne 15. března 2009

Příspěvky: 69

Jazyk: Esperanto

Rohan (Ukázat profil) 20. března 2009 7:38:34

Senegaùlo:Char tiel Esperanto estighas lingvo ne pli facila, nek pli regula, nek pli simpla ol iu ajn, kaj ties valoro kia helplingvo tutmonda rompighas... des pli ke ghi jam estas lege laciga kaj parole malglata...
(Mi tion diras ne pro malafablo sed pro spertado)
Vortoj rilatas al ideoj aŭ aĵoj. Kiam oni trovas novan ideon, eble dum tradukado, kiun oni ne povas ĝustnuance esprimi per la jamaj radikoj, oni devas krei novan vorton. Jes, oni zorgu ke tiu vorto estu kiel eble plej disvasta, kaj estu pli-malpli tuj rekonebla de kiel eble plej homoj (kaj oni fidu je la Akademio ĉi-kampe). Sed oni certe ne povas artifike meti limojn al la radikprovizo. Tio igus la lingvon lama kaj nekapabla esprimi ĉion sperteblan.

Ni venu al la temo de volapuko: Ĝi publike prezentiĝis antaŭ esperanto, ĉu ne? Miloj da homoj ja interesiĝis pri ĝi iam, ĉu ne? Do kio okazis poste? Kio frakasis tiun movadon? Kial multaj volapukistoj saltis al esperanto? Ĉu Zamenhof subaĉetis volapukfidelulojn? Nu, la sama kialo, pro kiu ili forlasis volapukon putri, nun kaŭzas al mi ĝin forrestigi.

sergejm (Ukázat profil) 20. března 2009 9:11:11

Nur la aŭtoro de Volapuk rajtis aldoni novajn vortojn en la lingvon. Pro tio kiam la aŭtoro mortis, Volapuka movado ĉesis.
En Esperanto ĉiu ajn povas aldoni novajn vorton, se ĝi ankoraŭ ne ekzistas en la lingvo. Akademio de Esperanto poste registras la vorton aŭ ne. Por ne estu ŝanĝoj tro en la lingvo estis kreita Fundamento.
Ido ne havas Fundamenton, do ĝi estis ofte reformata. Pro tio ĝi ne estas tiom vaste uzata, kiel Esperanto.
Mi ne diru, ĉu Ido aŭ Esperanto estas pli perfekta, sed ambaŭ ne estas perfektaj.

Fundamento donis al Esperanto nunan kvanton da esperantistoj, sed por plia disvastiĝo estas bezonata io nova.
Multaj komencantoj lernas Esperanton ĝis la nivelo kia permesas al ili komuniki kun aliaj komencantoj kaj esti komprenataj malgraŭ multaj eraroj.

Eble antikvaj frankoj tiom malbone lernis latinan lingvon kaj aperis franca lingvo.

erikano (Ukázat profil) 20. března 2009 21:10:36

Ĉi-tiu priparolo ne estas vere interesa ! demando.gif

Ni lernas esperanton, ni parolas kune, ni kunfaras /kunfabrikas tiun lingvon, ĉiutage.

Eble ne estas la plej "perfekta" lingvo (aliparte : kion signifas tiu ege "subjekta" aŭ "persona" vorto).... sed estas CERTE la plej "simple lernebla", almenaŭ por 2 500 000 000 da eŭropaj-lingvoj-parolantoj (sed ankaŭ, versajne, por 5 600 000 000 da homoj kiuj ne parolas denaske la angla !! okulumo.gif... kaj ankoraŭ pli facila skribebla ol la angla... ankaŭ por la angla-parolantoj mem !!!! )

Do, kial masturbe-pripensi ??

Ni laboras kaj laboros kune, parolante, skribante, ĉiutage (aŭ ĉiu-semajne...), por fari / fabriki, simplan skribitan lingvon kaj "parolatan" lingvon (kaj parolata esperanto estas ankoraŭ pli simpla ol srkibita, kiel kutime por ĉiuj lingvoj !!)

Do, "Senegaŭlo" : se vi ne ŝatas tiujn simplajn celojn, jen simpla solvo : NE skribi plu tie !!

ceigered (Ukázat profil) 21. března 2009 4:34:43

Ne, Esperanto ne estas perfekta. Sed, kelkaj ajn lingvo estas perfekta?

Rohan (Ukázat profil) 21. března 2009 5:18:40

Senegaùlo:
Mi nur partprenas fadenon kiu titulas : "Chu Esperanto estas perfekta ?"
Mi tute ne povis diveni ke oni nur rajtas respondi jese!...
Ne, ne veras ke oni nepre respondu jese. Mi mem opinias ke e-o ne estas perfekta. Se ĉiuj samopinius, estus multe pli enuige kaj senkolore.

Ergazomai (Ukázat profil) 21. března 2009 13:57:23

Rohan:
Senegaùlo:
Mi nur partprenas fadenon kiu titulas : "Chu Esperanto estas perfekta ?"
Mi tute ne povis diveni ke oni nur rajtas respondi jese!...
Ne, ne veras ke oni nepre respondu jese. Mi mem opinias ke e-o ne estas perfekta. Se ĉiuj samopinius, estus multe pli enuige kaj senkolore.
Mi tute akordas. Esperantujo ne devas ja esti ŝafaro: tion pruvas la prezenco de diversaj pensaj ismoj, ekz. la "Raŭmismo" kaj la "Finvenkismo", kiuj estas tre diversaj inter si, kaj celas diversajn ideojn.

erikano:Do, kial masturbe-pripensi ??
Kaj do, kial la vorto "masturbi" estas tiel oftege uzata en ĉi tiu fadeno?? lango.gif

Rogir (Ukázat profil) 23. března 2009 19:43:29

Ĉi tiu estas esperantlingva forumo, bonvolu kundoni tradukon al esperanto.

AlfRoland (Ukázat profil) 23. března 2009 21:30:48

Ŝajne estus bona solvo ke ĉiuj havus sian propran mondlingvon laŭ sia propra gusto. senkulpa.gif

neptilo (Ukázat profil) 23. března 2009 23:52:09

Rogir:Sed kio pri loĵbano?
Loĵbano ja estas logika lingvo, sed vere tre malfacila estas. Esperanto kompense estas lingvo ĉe plej facilaj. Mi pensas ke internacia lingvo ne devige bezonas esti nepre logika, ĉar tiu lingvo devas esti parolata de humanoj, ne de komputiloj.

Kaj kion vi pensas pri la ortografio de esperanto? ĉu vi ne opinias ke la akcentoj estas tedantaj, kaj ke la ortografio povus esti tre pli facila se oni igus reformon? Estas ekzemploj en angla Vikipedio.

Rohan (Ukázat profil) 24. března 2009 5:59:23

Ĉiu estas bonvenigita reformi esperanton laŭ siaj propraj kapricoj, argumentoj, kaj gustoj, kaj ekuzi la rezulton. Oni nur memoru, ke tiukaze, oni ne plu uzus esperanton, sed ĝuste tiun reformitan esperanton, kiu probable neniam akiros pli ol dek uzantojn. Do, ĉiu sentu sin libera utiligi sian tempon, ĉu libera ĉu ne, kontentigi sin kaj dekon da reformemuloj.

Kaj se poste oni trovos malbonaĵojn en tiuj reformitaĵoj, bonvolu publikigi la renovigitan, (ŝajne) sendifektigitan version du ankaŭ, por ke ĝia parolantaro sciu, kiujn ŝanĝiĝojn ĝi devas alporti en sia parolado ekde tiu tago. Kaj tiel plu, kaj tiel plu, senfine.

Zpět na začátek