目次へ

Ĉu Esperanto estas perfekta?

Ergazomai,2009年3月15日の

メッセージ: 69

言語: Esperanto

Ergazomai (プロフィールを表示) 2009年3月15日 15:10:17

Ĉu, laŭ vi, Esperanto estas vere "perfekta" lingvo? Aŭ ĉu ĝi enhavas iajn difektojn? Kaj kio estas fakte "perfekteco" de lingvo?

Mi volas koni viajn opiniojn.

Rogir (プロフィールを表示) 2009年3月15日 16:29:30

Ne.

AlfRoland (プロフィールを表示) 2009年3月15日 16:56:23

Kia estu "perfekta" lingvo? Kaj kiu alia lingvo estas "perfekta"?

Miland (プロフィールを表示) 2009年3月15日 17:14:28

Ĉu Esperanto estas perfekta aŭ ne, ĝi estas utila. Zamenhof testis sian kreaĵon bone kaj longtempe antaŭ ol la Unua Libro. Do ne estos tro facile fari pli bone ol la majstro.

roint (プロフィールを表示) 2009年3月15日 18:22:06

Mi opinias ke eo havas tre bonan ekvilibron de karaktero/beleco kaj gramatika precizeco/eleganteco. Estus sensenca diri ke iu ajn lingvo estas "perfekta" aŭ "malperfekta".

Matthieu (プロフィールを表示) 2009年3月15日 18:26:49

Evidente ne. Ĝi ja enhavas difektojn.

Tamen kiel iu ajn lingvo povus esti perfekta?

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年3月15日 18:29:22

Nenio estas perfekta. Tiel simple.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2009年3月15日 18:53:39

Mutusen:Evidente ne. Ĝi ja enhavas difektojn.
Ĉu vi povus diri al ni kiuj estas tiuj difektoj? Mi tre ŝatus scii ilin.

Amike.

galvis (プロフィールを表示) 2009年3月16日 0:51:07

La lingvoj de la homoj uzantaj Esperanton estas tre malsimilaj, kaj oni volas apliki tiajn malsimilaĵojn al E-o kiam ni uzas ĝin. Pro tio, ni kelfoje ne komprenas nin reciproke kun niaj interparolantoj, kaj sekve, estas pli facile diri
ke E-o ne estas perfekta. Ekzemple, inter angla kaj hispana lingvoj estas multaj
diferencoj, kaj se uzanto de hispana uzas la vorton “amikino”, do, tia vorto povus ŝajni stranga al anglaparolantoj, ĉar ili en tia okazo faras uzon de unu
sola vorto por ambaŭ seksoj .

eikored85 (プロフィールを表示) 2009年3月16日 1:51:52

Tute ne!

Esperanto havas multegajn problemojn, sed mi ankoraŭ lernas ĝin ĉar ĝi estas la plej akceptita internacia plan-lingvo. Mi demandas min se estus eble ke alia plibona lingvo esti tiel akceptita kiel esperanto...

Ĉiuokaze, mi detemiĝas. Mi trovas multegajn problemojn en esperanto, kaj ĉi tiu malsupre estas la plej gravaj, en mia opinio:

-Elparolo ne estas tre facila, precipe la konsonantaj kombinaĵoj. Por ekzemplo, la kombinaĵo “sc” estas malofta. Due, ĉar ĉiu letero en esperanto devus havi nur UNU sono, kelkaj konsonantaj kombinaĵoj estas malfacile elparoli, ĉar "asimilado" ne estas eble. Tial, la kombinaĵoj “ng” devas esti elparolata kiel /ng/ kaj ne la pli natura /ŋg/. Provu elparoli la vorto “lingvo” tute ĝuste, elparolanta la “n” kiel /n/ kaj ne /ŋ/. Malfacile, ĉu ne, kiam estas kombinaĵo de 3 konsonantaj? Trie, pro morfemo aglutino, oni ankaŭ trovas frenezaj kombinaĵoj kiel “majstrskribisto”, kiu havas SES sinsekvajn konsonantojn!

-Multaj vortoj havas pli ol unu senco: la prepozicioj “de” kaj “je” aŭ la adverbo “ankoraŭ” por komenci.

-Vortformaĵo por la nomoj de landoj, lingvoj, kaj naciecoj estas malregula.

Tion dirita, mi volas diri ke esperanto estas utila per komuniki kun ge-simila-ideanoj, sed kiel vera internacia lingvo, ne.

Se vi volas legi opinion pri la mankoj de esperanto, ĉi tiu estas kritiko: (pardonu, estas sole en angla) Ranto pri Esperanto

先頭にもどる