メッセージ: 9
言語: Esperanto
joselo (プロフィールを表示) 2009年3月20日 8:33:25
Bonvolu vidi, ĉiam aparas "dikte"
me dikte: mi diras
dikte! : diru
dikte: diri
me voli dikte: mi volas diri
me ha dikte: mi diris
me did dikte / me dikted : mi diris
me vud dikte: mi dirus
me sal dikte: mi diros
Mi kredas, ke nur tra la mondo estas tridek da novjalistojn, malgranda lingvo, kiu estis IDIDO, filo de la Ido, filo de la Esperanto.
Ĝis baldaŭ!
Rogir (プロフィールを表示) 2009年3月20日 12:23:38
henma (プロフィールを表示) 2009年3月20日 21:20:19
Senegaùlo:(Kiu estas la kreteno kiu elpensis la ikso-kodon ? Mi ne plu povas skribi vortojn enhavantajn la literon x !...)Li ne estis kreteno. Tiu sistemo havas multajn avantaĝojn:
- ordeni vortojn (ĉu per komputilo aŭ ne) funkcias pli bone ol uzante la h sistemo.
- ne ekzistas eraroj, kun la h sistemo, gh, ch, sh, ktp povas esti aŭ ĝ, ĉ, ŝ, ktp aŭ g+h, c+h, s+h, ktp.
Oni povas ankaŭ skribi vortojn kiuj enhavas iksojn, se vi vere tion bezonas, ekzemple auxiliar, luxury, ks.
Amike,
Daniel.
Ergazomai (プロフィールを表示) 2009年3月21日 14:01:35
henma:- ne ekzistas eraroj, kun la h sistemo, gh, ch, sh, ktp povas esti aŭ ĝ, ĉ, ŝ, ktp aŭ g+h, c+h, s+h, ktp.Vi pravas ja. Nome, vortoj kiel "flughaveno" povas teorie ankaŭ prononcati kiel "fluĝaveno", se oni uzas la h-sistemon. La x-sistemon, male, ne estas ambigua.
henma (プロフィールを表示) 2009年3月23日 19:39:31
Senegaùlo:La H-kodon proponis Zamenhof mem ...Jes, vi pravas, sed tio ne igas la kreinton de la x-sistemo kreteno .
Amike,
Daniel.
horsto (プロフィールを表示) 2009年3月23日 20:35:59
Senegaùlo:Metu ' antaŭ la ikso (anstataŭ -): au'xiliar
(Kiu estas la kreteno kiu elpensis la ikso-kodon ? Mi ne plu povas skribi vortojn enhavantajn la literon x !...)
AlfRoland (プロフィールを表示) 2009年3月23日 21:37:13
RiotNrrd (プロフィールを表示) 2009年3月25日 5:04:09
AlfRoland:Plej bona solvo estas uzi la ĝustajn esperantajn literojn.Jes! Vi tute pravas. La h-sistemo, x-sistemo, la uzado de "^", ktp. - tiuj estas el la tempo de mekanikaj skribmaŝinoj. Uzante modernajn komputilojn, ni ne plu bezonas tiujn metodojn. Nuntempe, estas tre facile skribi la ĝustajn Esperantajn literojn.
sinjoro (プロフィールを表示) 2009年3月28日 12:18:54
RiotNrrd:Prave! Multaj homoj obstine opinias, ke "ne eblas" ĉe ili uzi ĉapelojn. Tion kaŭzas nescio aŭ pigreco. Sufiĉas en retpoŝta konto ŝanĝi kodigon al unikodo (multaj poŝtserviloj aŭtomate uzas tiun kodigon), eviti naciajn iso- aŭ vindozo-kodigojn. Same pri diskutgrupoj. En linukso ekzistas klavaro kiu ebligas tajpi ĉapelliterojn, en vindozo senproblemas instali ekz. Ek!.AlfRoland:Plej bona solvo estas uzi la ĝustajn esperantajn literojn.Jes! Vi tute pravas. La h-sistemo, x-sistemo, la uzado de "^", ktp. - tiuj estas el la tempo de mekanikaj skribmaŝinoj. Uzante modernajn komputilojn, ni ne plu bezonas tiujn metodojn. Nuntempe, estas tre facile skribi la ĝustajn Esperantajn literojn.
La epoko de ĉapelproblemoj teĥnike solviĝis jam antaŭ jaroj - la barojn kreas nur homoj mem.