Al la enhavo

Neutreco de Esperanto

de vedev, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-22 09:31:22

Saluton ĉiuj!

Vi, eble, konas, se parlamento de Europa Unio akceptis decidon uzi en ĝia laboro nur neutrala vortojn. Ne estos bone diri kaj signi sekson de persono. Bezone nomigi ĝin nur de ĝia nomoj.

Neutreco de Esperanto, mi pensas, ne estas sufica. Kial bezone diri *patrino* *fratino* ktp, sed ne *matr* por patro? (matro= patrino), sestr por fratino? ("sestra" en rusa lingvo = fratino).

Notu! Tio mi diras por ekzemplo - tio ne estas reala oferto.

Kial -in- ? Kial por virinoj? Ĉu tio ne estas diskriminacio?

Kaj - kial multe da personoj estos "ili"? Ne Ŝij? lango.gif

Mi pensas, tre bone - "ĝij"! au pleje bone - ZEJ.

nshepperd (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:20:05

Mi ne opinias ke vortaro povas esti diskriminacio. Vortoj estas nur vortoj, ĉu ne?

La sola problemon, kiu mi vidas, estas la sensenceco de la vortkonstruado en vortoj rilatantaj al la familio. Kion mi intencas, estas: ekzemple, la koncepto "ido de sama gepatroj" ne rilatas sekson iom ajn, sed la radiko por tiu estas "frato" kiu klare montras vireco kaj klare ne virineco. Do estas neniu radiko por la pli fundamenta koncepto, kaj oni devigiĝas enhavigi probable nerilatantan informon. Laŭ mi, ĉi-tio kontraŭas rapidan kaj felican konceptformadon, kaj tradukadon vorten.

Ĉi-kaze, mi opinias ke la epoko (ne tre longe foriĝinta!) kiu Zamenhof vivis en, eble venketis lin. Sed ĉi-tiu sole estas lingva problemo.

darkweasel (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:26:21

Mi pensas, ke tio povus solviĝi, se multaj akceptas la sufikson "-iĉ-" kiel malon de "-in-". "patriĉo" kaj "patrino" estus sufiĉe neŭtrala, sed "patro" kaj "matro" malbonas, ĉar por du rilataj signifoj, oni uzu la saman radikon "patr-" - alie, estus tre malfacile lernebla por homoj, kiu ne parolas eŭropajn lingvojn.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:38:34

nshepperd: la koncepto "ido de sama gepatroj" ne rilatas sekson iom ajn, sed la radiko por tiu estas "frato" kiu klare montras vireco kaj klare ne virineco. Do estas neniu radiko por la pli fundamenta koncepto, kaj oni devigiĝas enhavigi probable nerilatantan informon.
Ĉu ne ekzistas la radiko "infan-" por gefiloj? Por gefratoj ne ekzistas radiko, vi pravas, sed oni ja tamen povas esprimi tion per "gefratoj".

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-22 10:58:35

nshepperd:Mi ne opinias ke vortaro povas esti diskriminacio. Vortoj estas nur vortoj, ĉu ne?
Ne! Estas unu bona rusa proverbo, en Esperanto tio sonos: "per vorto vi povas
murdi, per vorto vi povas savi, per vorto vi povas piloti regimentojn en batalo ! "

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-22 11:16:33

darkweasel:Mi pensas, ke tio povus solviĝi, se multaj akceptas la sufikson "-iĉ-" kiel malon de "-in-". "patriĉo" kaj "patrino" estus sufiĉe neŭtrala, sed "patro" kaj "matro" malbonas, ĉar por du rilataj signifoj, oni uzu la saman radikon "patr-" - alie, estus tre malfacile lernebla por homoj, kiu ne parolas eŭropajn lingvojn.
Eble vi estas prava, sed radiko "patro" estos vira, ne neutrala - kaj en vorto 'patriĉo" kaj en "patrino".

nshepperd (Montri la profilon) 2009-marto-22 11:17:09

Ĉu ne ekzistas la radiko "infan-" por gefiloj? Por gefratoj ne ekzistas radiko, vi pravas, sed oni ja tamen povas esprimi tion per "gefratoj".
Supozante la infano estas nek viro nek virino rideto.gif? Povus okazi, do ge-prefikso ne funkcias. Sendistinge (?), mia sola plendo estas ke la vortformado estas malsenca. "Gefratoj" ne estas speco de fratoj sed kontraŭe - fratoj estas vira speco de "gefratoj". Mi nure opinias ke la radikoj devis montri tion.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-22 12:31:19

nshepperd:
Supozante la infano estas nek viro nek virino rideto.gif? Povus okazi, do ge-prefikso ne funkcias. Sendistinge (?), mia sola plendo estas ke la vortformado estas malsenca. "Gefratoj" ne estas speco de fratoj sed kontraŭe - fratoj estas vira speco de "gefratoj". Mi nure opinias ke la radikoj devis montri tion.
Mi ne pensas, ke la radiko infan- ekzistas, ĉar la prefikso ge- ne funkcias, sed ĉar la plimulto volis tiun radikon. Same, se la plimulto volas radikon por gefratoj, tiam ja eblas krei novan. Tio tute ne estus problemo por Esperanto, sed estus grandega problemo oficialigi la sufikson -iĉ-, ĉar tio ja ŝanĝus la signifon de ĉiuj vortoj sen sufikso -in- aŭ -iĉ-. Do ĉiuj ĝis nun skribitaj tekstoj estus malĝustaj.

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2009-marto-22 18:29:55

Sed pri vortkonstruadoj kiel virpatro aŭ virfrato?

Ekzistas virbovo kaj bovino, ĉu ne?

R2D2! (Montri la profilon) 2009-marto-22 19:24:15

horsto:Ĉu ne ekzistas la radiko "infan-" por gefiloj? Por gefratoj ne ekzistas radiko, vi pravas, sed oni ja tamen povas esprimi tion per "gefratoj".
Mı kredıs tıon, ke “infano” estıs ne nur por gefıloȷn, sed ankaŭ por geknabetoȷn

—Ilhuıtemoc δ

Reen al la supro