Al la enhavo

Pri la sorto de ĥ-vortoj

de KoLonJaNo, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 01:52:02

La litero ĥ en Eo nur utilas por transkribo de fremdaj vortoj... Fakte, en la lingvo mem ĝi iĝis tre malofta (rara) kaj arĥaika/arkaika litero...
Oni do forigu ĝin kaj same pri relative malofta kaj malutila ĵ, kiu iĝu ĝ ...

Tiel, oni povos havi senĉapelitajn literojn uzante la tutan literaron de la latina alfabeto jene :

ĉ > q
ĝ > y
ĥ > k (ekoo, koruso)
ĵ > j
ŝ > x
ŭ > w
gv > gw
kv > kw

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 07:35:48

Senegaùlo:La litero ĥ en Eo nur utilas por transkribo de fremdaj vortoj...
Tiun argumenton mi ne komprenas. Oni povus diri tion pri ĉiu litero... ĉiu litero reprezentas sonon, kiu estas en iuj aliaj fremdaj lingvoj, kaj preskaŭ ĉiu vorto en Esperanto venas iel de iu fremda vorto.
Fakte, en la lingvo mem ĝi iĝis tre malofta (rara) kaj arĥaika/arkaika litero...
Nu jes, ĉar iuj homoj neracie ekuzis "k" anstataŭ "ĥ". La sama memplenumiga afero okazus al iu ajn litero, se homoj intence forpelus ĝin...

Krome, post forigo de "ĥ", la sama argumento taŭgus kontraŭ la sekva plej malofta litero, do vi devus forigi ĝin, kaj ree, kaj ree, ĝis la lingvo havus neniujn literojn.

IU litero devus esti la plej malofta. Tio neniel pravigas forigi ĝin. Ĉu ni forigu la koloron "bluo" ĉar ĝi mapli ofte uziĝas ol "verdo" kaj "ruĝo"?
Oni do forigu ĝin kaj same pri relative malofta kaj malutila ĵ, kiu iĝu ĝ ...
"aĵo" kaj "aĝo" estas sufiĉe oftaj kaj utilaj vortoj... Kunigi ilin en unu vorton ŝajnus tre malkonvene. Kaj mi ne vidas sencon ŝanĝi skribon kaj parolon de multaj tre oftaj utilaj vortoj, kiel ĵaŭdo, ĵeti, ĵuri, ĵurnalo, ĵus, ktp.
Tiel, oni povos havi senĉapelitajn literojn uzante la tutan literaron de la latina alfabeto jene :

ĉ > q
ĝ > y
ĥ > k (ekoo, koruso)
ĵ > j
ŝ > x
ŭ > w
gv > gw
kv > kw
??? ĵ > j ??? Sed vi ĵus proponis ke ĵ iĝu ĝ, kiu verŝajne vi volas anstataŭigi ĝ per y. Do ĉu vi proponas ke ĵ estu j aŭ y?

Krome ĥ > k, gv > gw, kv > kw ŝanĝas ne nur la skribon sed ankaŭ la sonon de la lingvo, do via propono malhelpus komprenon de skriba kaj parola Esperanto de la pasinta jarcento.

Ĉiuokaze, mi ne scias kial oni forigu ĉapelojn kaj tiel fuŝu pli ol jarcento de tekstoj kiuj uzas ilin. La plejmulto de lingvoj havas iajn aldonajn markojn sur iuj literoj, sed neniu serioze diras ke germanoj, poloj, ktp forigu tiajn literojn el siaj lingvoj.

Verŝajne vi prefere kreu propran planlingvon - viaj proponoj ege ŝanĝus Esperanton.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 08:38:31

russ:
La plejmulto de lingvoj havas iajn aldonajn markojn sur iuj literoj, sed neniu serioze diras ke germanoj, poloj, ktp forigu tiajn literojn el siaj lingvoj.
Vi tute pravas, en Svedio ni havas å,ä kaj ö.
En mia urbo estas tramhaltejo kiu nomiĝas "Hörsalsparken". "Höra" => "aŭdi " "Hörsal" => Muzikejo kaj "parken"=> "la parko".
Do esperante la nomo estu "Parko de muzikejo". Anstataŭante "ö" per "o" havus tre fatalan efikon. "Hora" => "Putino".
"Horsalsparken" do estu "Parko de putinoj". La punktoj en la litero tre gravas! sal.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 16:10:21

En la portugala, krom Ĥ, ankaŭ fremdas por ni la C, ĉar ni parolas kiel "tit-so". lango.gif

Kaj kiam vi parolos kun brazilaj komencantoj, rimarku ke plej eble oni diru "u" anstataŭ "o", tiel kiel en la vorto "esperantisto". okulumo.gif

SED, miopinie, ĉiaj kuriozaĵoj tiaj estas lerneblaj.

Sammondane,
Ĥod

Clet (Montri la profilon) 2009-majo-14 21:24:30

La litero Ĥ estas malŝatata nur pro tio, ke ĝi ne ekzistas en la angla nek en la franca, sed ĝi ekzistas en preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj...
Se la ĉefaj lingvoj de Eŭropo estus la hispana, la germana kaj le neerlanda, neniu plendos pri Ĥ

patrik (Montri la profilon) 2009-majo-15 06:13:10

La litero "Ĥ" ne ekzistas en multaj Aziaj lingvoj kiel la Japana, la Korea, la Ĉina, la Taja kaj la Tagaloga (mia denaska lingvo), kaj do ne pronuncebla por Azianoj [kiel mi]. Tamen, mi opinias, ke la forigo de "Ĥ" estas ne bezonata. Anstataŭado jam sufiĉas. rideto.gif

russ (Montri la profilon) 2009-majo-16 05:30:11

patrik:La litero "Ĥ" ne ekzistas en multaj Aziaj lingvoj kiel la Japana, la Korea, la Ĉina, la Taja kaj la Tagaloga (mia denaska lingvo), kaj do ne pronuncebla por Azianoj [kiel mi]. Tamen, mi opinias, ke la forigo de "Ĥ" estas ne bezonata. Anstataŭado jam sufiĉas. rideto.gif
Nu, neekzisto de sono en via denaska lingvo certe ne kaŭzas, ke ĝi estas neprononcebla por vi! Anstataŭ rezigni kaj simple anstataŭgi "k" ekzemple, vi nur bezonas ekzerci vin. Pozitiva sinteno helpas! rideto.gif

Ekzemple, la angla havas nek "ĥ" nek la vibran "r", sed mi kaj multaj aliaj anglalingvanoj lernis kiel diri ilin. Ĝenerale por lerni iun ajn alian lingvon, oni bezonas alkutimiĝi al iuj fremdaj sonoj.

szaby_1991 (Montri la profilon) 2009-junio-07 19:58:25

En la hungara ekzistas ĉirkaŭe 45 literoj. rideto.gif Ĝi estas tre multe, sed tamen ne ekzistas ĥ. Pli ĝustadire nur la ĥ ne ekzistas.

Por la hungaroj (do ankaŭ por mi) estas stranga kaj facileta uzi la literon ĥ.

szaby_1991 (Montri la profilon) 2009-junio-22 18:39:30

En Hungario Eĥo estas visszhang. Vissz=Retro hang = sono. Eble "retrosono"? ridulo.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2009-junio-22 18:59:17

patrik:La litero "Ĥ" ne ekzistas en multaj Aziaj lingvoj kiel la Japana, la Korea, la Ĉina, la Taja kaj la Tagaloga
La sono de Ĥ ja ekzistas en la ĉina lingvo. En la latina skribo de la ĉina, ĝi estas skribita per H.

Reen al la supro