Tästä sisältöön

Kiom da lingvon vi parolas?

Momomomomo :lta, 22. maaliskuuta 2009

Viestejä: 18

Kieli: Esperanto

Momomomomo (Näytä profiilli) 22. maaliskuuta 2009 10.35.28

Je la forumo angla, mi perceptis multajn homojn, kiuj parolas pli ol unu lingvo (plie Esperanto). Mi pensas, ke esperantistoj ofte estas multlingvaj parolantoj. Mi mem parolas nur la anglan lingvon kaj baznivelan Esperanton, mi parolis iom da la fancan lingvon pro lernejo sed mi jam forgesis.

darkweasel (Näytä profiilli) 22. maaliskuuta 2009 11.11.47

Dependas de kion vi volas diri per "paroli". Se vi volas diri "sufiĉe por komuniki", mi parolas la germanan kaj la anglan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi lernas aŭ lernis en la lernejo", mi parolas ankaŭ la francan, la hispanan kaj la latinan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi foje provis lerni, sed ne sukcesis", mi parolas eĉ la japanan!

le_chaz (Näytä profiilli) 22. maaliskuuta 2009 15.44.22

darkweasel:Dependas de kion vi volas diri per "paroli". Se vi volas diri "sufiĉe por komuniki", mi parolas la germanan kaj la anglan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi lernas aŭ lernis en la lernejo", mi parolas ankaŭ la francan, la hispanan kaj la latinan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi foje provis lerni, sed ne sukcesis", mi parolas eĉ la japanan!
Jes, malfacilas respondi al tia demando. Kio estas "paroli lingvon"? Ĉiu homo taksas malsimile sian kapablecon.

Tio memorigas al mi tre interesan intervenon, rilate al tiu ĉi temo, de jan aleksan en la franclingva diskutejo. Se vi povas kompreni la francan, vidu la plej malsupran mesaĝon de tiu paĝo. Alikaze, klaku la ligilon, kiun jan aleksan mencias fine de sia mesaĝo, kaj vi trovos angllingvan artikolon pri la "efekto Dunning-Kruger".

Iippa (Näytä profiilli) 22. maaliskuuta 2009 16.15.55

La finnan kiel gepatra lingvo.
La svedan kiel la dua oficiala lingvo de la respubliko.
La germanan kiel por mi la plej grava fremda lingvo.
La anglan kiel grava internacia lingvo kaj gepatra lingvo de la fraulino de mia frato (austalianino)
Iomete la rusan kiel grava lingvo de la granda najbara lando.
Iomete la francan kiel maljuna internacia lingvo kaj lingvo de la europa unio.
Iomete la danan kiel lingvo de lernolibroj pri manĝhigieno dum studperiodo.
Esperanton tre tre malbone.

Veimano (Näytä profiilli) 22. maaliskuuta 2009 17.24.48

Mia denaska lingvo estas la angla.

Mi havas komencantan-meznivelan scion de Esperanto.

Iomete de hispana, franca, kaj germana.

Do, mi estas flua en nur unu lingvo. Mi ŝatus ŝanĝi tion.

Rogir (Näytä profiilli) 23. maaliskuuta 2009 20.18.55

Se la demando estas paroli sufiĉe por demandi pri la vojo aŭ aĉeti simplajn aĵojn, mi parolas la nederlandan, anglan, esperanton, germanan, francan kaj hispanan.

Andybolg (Näytä profiilli) 25. maaliskuuta 2009 10.15.07

Mia denaska lingvo estas la norvega, kaj mi parolas la anglan kaj la germanan sufiĉe flue. Mi ankaŭ konas iom da la hispana kaj mi ĵus eklernis la ĉinan.
Do, mi dirus, ke mi parolas tri lingvojn + eo-n.

More (Näytä profiilli) 25. maaliskuuta 2009 11.24.21


Miaj gepatralingvoj estas la kataluna kaj la hispana, sed mi ankaŭ lernis en la lernejo anglan, kvankam mi konis ĝin nur baznivele. Krome, mi lernis aŭtodidakte la portugalan kaj interesiĝis pri aliaj lingvoj iom pli strangaj.

sazlik (Näytä profiilli) 6. huhtikuuta 2009 12.32.12

Mi nur parolas du lingvojn, kaj unu estas mia unua language: la angla. La alia estas Esperanto, sed mi nur estas komencanto!

Mi ŝategas lingvojn, sed mi ne parolas multajn. Mi volas lerni la itala, sed nenie instruas ĝin. En lernejo, mi lernis la japanan kaj la germanan, sed mi ne bone parolas.

Do, mi diris, ke mi parolas unu lingvojn kaj Esperanton. ridulo.gif

Kurawiri (Näytä profiilli) 11. huhtikuuta 2009 7.29.18

Mi nur parolas bone la francan (denaska) kaj la hispanan (preskaŭ denaska nivelo). Krome mi eblas kompreni bonege kaj paroli sen troaj problemoj la anglan, la italan, la katalunan, la okcitanan, la portugalan. Mi povas "supervivi" parolante la eŭskan, la ajmaran kaj la keĉuan (indiĝenaj lingvoj el Peruo kaj Bolivio), la germanan. Mi ankaŭ povas bone kompreni tekstojn en la latina. Finfine - kaj kompreneble - mi parolas esperanton kiel ĉiuj ĉi tie. Mi pensas, ke esperanto estas la kvara lingvo kiun mi plibone parolas post la kataluna.

Takaisin ylös