ข้อความ 18
ภาษา: Esperanto
Momomomomo (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2009, 10:35:28
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2009, 11:11:47
le_chaz (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2009, 15:44:22
darkweasel:Dependas de kion vi volas diri per "paroli". Se vi volas diri "sufiĉe por komuniki", mi parolas la germanan kaj la anglan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi lernas aŭ lernis en la lernejo", mi parolas ankaŭ la francan, la hispanan kaj la latinan. Se vi volas diri "ĉiujn lingvojn, kiujn mi foje provis lerni, sed ne sukcesis", mi parolas eĉ la japanan!Jes, malfacilas respondi al tia demando. Kio estas "paroli lingvon"? Ĉiu homo taksas malsimile sian kapablecon.
Tio memorigas al mi tre interesan intervenon, rilate al tiu ĉi temo, de jan aleksan en la franclingva diskutejo. Se vi povas kompreni la francan, vidu la plej malsupran mesaĝon de tiu paĝo. Alikaze, klaku la ligilon, kiun jan aleksan mencias fine de sia mesaĝo, kaj vi trovos angllingvan artikolon pri la "efekto Dunning-Kruger".
Iippa (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2009, 16:15:55
La svedan kiel la dua oficiala lingvo de la respubliko.
La germanan kiel por mi la plej grava fremda lingvo.
La anglan kiel grava internacia lingvo kaj gepatra lingvo de la fraulino de mia frato (austalianino)
Iomete la rusan kiel grava lingvo de la granda najbara lando.
Iomete la francan kiel maljuna internacia lingvo kaj lingvo de la europa unio.
Iomete la danan kiel lingvo de lernolibroj pri manĝhigieno dum studperiodo.
Esperanton tre tre malbone.
Veimano (แสดงโปรไฟล์) 22 มีนาคม 2009, 17:24:48
Mi havas komencantan-meznivelan scion de Esperanto.
Iomete de hispana, franca, kaj germana.
Do, mi estas flua en nur unu lingvo. Mi ŝatus ŝanĝi tion.
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 23 มีนาคม 2009, 20:18:55
Andybolg (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2009, 10:15:07
Do, mi dirus, ke mi parolas tri lingvojn + eo-n.
More (แสดงโปรไฟล์) 25 มีนาคม 2009, 11:24:21
Miaj gepatralingvoj estas la kataluna kaj la hispana, sed mi ankaŭ lernis en la lernejo anglan, kvankam mi konis ĝin nur baznivele. Krome, mi lernis aŭtodidakte la portugalan kaj interesiĝis pri aliaj lingvoj iom pli strangaj.
sazlik (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2009, 12:32:12
Mi ŝategas lingvojn, sed mi ne parolas multajn. Mi volas lerni la itala, sed nenie instruas ĝin. En lernejo, mi lernis la japanan kaj la germanan, sed mi ne bone parolas.
Do, mi diris, ke mi parolas unu lingvojn kaj Esperanton.
Kurawiri (แสดงโปรไฟล์) 11 เมษายน 2009, 07:29:18